Gérard de Sède

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gérard de Sède
Persona informo
Naskonomo Géraud Marie Marcel de Sède de Lieoux
Naskiĝo 5-an de junio 1921 (1921-06-05)
en 17-a arondismento de Parizo
Morto 30-an de majo 2004 (2004-05-30) (82-jaraĝa)
en Désertines
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkisto • membro de Franca rezistado vd
Laborkampo literary activity • ĵurnalismo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gérard DE SÈDE (naskiĝis la 5-an de junio 1921, mortis la 29-an de majo 2004) estis franca ĵurnalisto kaj aŭtoro pri historiaj temoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis kiel Géraud Marie de Sède de Liéoux en la Rue d'Armaillé Nr. 10 en la XVII° Arrondissement de Parizo kiel ano de malnova nobela familio kun radikoj en suda Francio kaj mortis la 29-an de majo 2004.

La familio kutimis pasigi la feriojn en la familia kastelo en la Pireneoj najbara al la loko de Rennes-le-Château, sur kiu poste baziĝis lia famo. Lia filo Arnaud de Sède rakontis, ke li multe pli ŝatis la naturon ol la salonon. Li malŝatis sian konservativan familion kaj speciale sian naskiĝnomon Géraud, kiun li poste anstataŭigis per sia militnomo aŭ kromnomo, uzita en la Résistance.

Vivante kaj studante en Parizo li apartenis al la grupo de la Superrealismo. Dum la germana okupo de Francio li aliĝis al la Résistance kaj poste ricevis du ordenojn pro sia kontribuo en la liberigo de Parizo.

Post la Dua Mondmilito de Sède laboris kiel ĵurnalisto por franca revuo en Jugoslavio. En la jaro 1950 – post konflikto kun la eldonistoj – li transprenis farmbienon en Norda Francio. Tie li hazarde renkontiĝis al Roger Lhomoy, kiu demandis pri laboro. Lhomoy estis gardisto kaj ĝardenisto de la kastelo de Gisors, kie laŭ lia opinio troviĝas sekreta trezoro. Li kaŝe kaj nokte fosis putojn kaj tunelojn. Sub la kastelo li trovis salonegon kun kestoj, kiuj estis por li la trezoro de la Templanoj. Neniu kredis al li, la komunumo malpermesis pliajn elfosojn kaj maldungis Lhomoy, kiu travivis kiel taglaboristo en la agrikulturo.

Gérard de Sède utiligis la rakontojn unue por artikolo en revuo, poste por la libro Les Templiers sont parmi nousL'Énigme de Gisors, kiu unue aperis 1962 ĉe la eldonejo René Julliard kaj estis poste prenata por la serio J'ai lu, kiel numero A185 en la kolekto L'Aventure mystérieuse.

Kelkaj aŭtoroj kredigas, ke Pierre Plantard inspiris de Sède verki ĉi tiun libron kaj postan rekte pri la sekreto de Rennes-le-Château. Fakte Plantard aperas en intervjuo kaj kiel la persono, kiu produktis la desegnojn. Plantard asertis, ke li verkis manuskripton, kiu estis ne akceptata de eldonejo, kaj la konata aŭtoro de Sède reverkis ĝin kaj publikigis sub la titolo L'Or de Rennes, ou La Vie Insolite De Bérenger Saunière curé de Rennes-le-Château denove ĉe la eldonejo René Julliard en la jaro 1968.

La libro prezentis la unuan fojon la dokumentojn, kiuj estas konataj sub la titolo Dossiers secrets. Ili estis de neindikita kaj nekonata fonto senditaj al la Nacia Biblioteko de Francio kaj laŭorde registritaj. Kelkaj aŭtoroj kulpigas de Sède, ke li mem falsis la dokumentojn. Pri la fakto, ke temas pri falsaĵo, intertempe ne plu povas esti dubo.

Arnaud de Sède substrekas, ke lia patrino tute malŝatis Pierre Plantard kiel personon kaj malestimis lian literaturan talenton. Li kaj de Sède estas kontrastaj: unuflanke la honesta personeco el malnova nobela gento, kiu poste inklinis al maldekstra politiko kaj batalis kontraŭ la germanaj faŝistoj. Aliflanke la etkrimulo el simplaj cirkonstancoj, kiu kunlaboris kun ĉi tiu faŝistoj, kiu dum sia tuta vivo deziris esti "pli supera" kaj finfine sin mem prezentis, kiel estro de la (de li inventita) Prieuré de Sion kaj ido de Jesuo Kristo.

La ekesto kaj la evoluo de la mito[redakti | redakti fonton]

Plej verŝajne la dosieroj ekestis en kunlaboro de Philippe de Chérisey kaj Pierre Plantard, kiuj havis tre familian rilaton. La preparo de la dosieroj postulis profundajn konojn pri genealogio, historio kaj la maniero, kiel estis produktata literaturo, kaj la belga nobelo de Chérisey certe havis tion. Vivante en Parizo li laboris en la filma, radia kaj televida branĉoj. Li respondecis pri radioprogramo, kiu amuzis la publikon per inteligentaj trompoj de famuloj. Eble li planis trompon de sia amiko de Sède, pri kies inklino al same misteraj kaj historiaj temoj li sciis.

La tutmonda kariero de la dosieroj ne estas la kulpo de Gérard de Sède, sed de Henry Lincoln. Li laboris fine de la 1968-aj jaroj por BBC kaj produktis filmon pri la afero. Poste en la libro Holy Blood, Holy Grail li detale priskribis la aperon de la dokumentoj kaj aldonis multajn informojn.

Finfine la trezoro de Rennes-le-Château, kiu komence estis reala merovida oro, transformiĝis al malpli konkreta afero (sekreta vivo de Jesuo Kristo post lia oficiala morto, sangolinio, sankta gralo kaj la eluzo de ĉi tiuj informoj de pastro Bérenger Saunière kontraŭ la katolika eklezio).

Gérard de Sède ne sukcesis per pliaj libroj korekti ĉi tiun impreson.

Plej verŝajna sinsekvo[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1961 aŭdis Philippe de Chérisey pri incendio, kiu detruis la urbodomon de Rennes-le-Château kun ĉiuj dokumentoj. Li tiam kunlaboris en radia programo, kiu celis al trompo de konataj personoj. Estis la elsendo Canular téléphonique kiu estis kreita de Francis Blanche, kiu siaflanke konis de Sède ekde jardekoj.

Philippe de Chérisey eble ekscis pri la mistera rakonto el elsendo en franca televido el la jaro 1961, en kiu Noël Corbu, estro de la restoracio La Tour kaj inventinto da la afero rolis kiel Bérenger Saunière. Li konatiĝis al Pierre Plantard, kiu poste laboris por de Sède en la preparo de la libro pri Gisors (aperis 1962).

Certe la nobelo de Chérisey, kiu forlasis sian familion por labori en mondo de la teatro, amuziĝis pri homo, kia Plantard, kiu venis el malsupra socia tavolo (patro estis servisto) kaj kiu ne havas laŭordan profesion, sed ŝajnigis esti ido de la veraj reĝoj de Francio. Ili komencis prepari fikciajn dokumentojn, kiuj estis transdonataj al la Nacia Biblioteko de Francio inter 1964 kaj 1967. Tio ligis la profundan scion de de Chérisey pri la enhava flanko kun la teknikaj spertoj de Plantard, kiu laboris kiel desegnisto.

La tri unuaj verkoj de Gérard de Sède pli la temo aperis ekde 1967. Supozeble Philippe de Chérisey, kiu sin rigardis kiel superrealiston kiel Gérard de Sède, aludis la temon dum hazardaj renkontiĝoj kaj direktis la intereson.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • L'Incendie habitable, La Main à Plume, 1942
  • La Grande Aventure, Éd. Stock, 1959
  • Petite encyclopédie des grandes familles, Éd. Plon, 1961
  • Les Templiers sont parmi nous, Éd. René Julliard 1962 et J'ai lu, n° A185, coll. « L'Aventure mystérieuse », ou (L'Énigme De Gisors)
  • Le Trésor cathare, Éd. René Julliard, 1966
  • L'Or de Rennes, ou La Vie Insolite De Bérenger Saunière curé de Rennes-le-Château Éd. René Julliard, 1968
  • Le Trésor Maudit de Rennes-le-Château, Éd. J'ai lu, n° A196, coll. « L'Aventure mystérieuse », 1969
  • Pourquoi Prague ? Le dossier tchécoslovaque 1945-1968, Éd. Jules Tallandier, 1968
  • Magie à Marsal, Éd. René Julliard, 1969
  • 700 Ans De Révoltes Occitanes, Éd. Plon 1970
  • Histoire, sociologie et politique chez Rousseau (extraits), Éd. Raison présente, 1972
  • La Race Fabuleuse, Extra-Terrestres Et Mythologie Mérovingienne, Éd. J'ai lu, n° A303, coll. « L'Aventure mystérieuse », 1973
  • La Clef de deux énigmes : Gisors et Rennes-le-Château, René Julliard, 1973 (co-écrit avec Jean-Luc Chaumeil)
  • Le secret des Cathares, Éd. J'ai lu, n° A316, coll. « L'Aventure mystérieuse », 1974
  • Aujourd'hui, les nobles..., Éd. Alain Moreau, 1975
  • Le Vrai dossier de l'énigme de Rennes, Éditions de l'Octogone, 1975
  • Le Mystère gothique, Éd. Robert Laffont, 1976
  • Du Trésor de Delphes à la tragédie cathare, Pygmalion, 1976
  • L'Étrange Univers des prophètes, Éd. J'ai lu, n° A343, coll. « L'Aventure mystérieuse », 1977
  • Fatima - Enquête sur une imposture, Éd. Alain Moreau, 1977
  • La Rose-Croix, Éd. J'ai lu, n° A358, coll. « L'Aventure mystérieuse », 1978
  • Le Mystère Gothique, Robert Laffont, 1979 (Collection Les Enigmes de l'Univers)
  • Saint-Émilion Insolite, Éd. Pégase, 1980
  • Rennes-le-Château - Le dossier, les impostures, les phantasmes, les hypothèses, Éd. Robert Laffont, 1988
  • L'Occultisme dans la politique - De Pythagore à nos jours, Éd. Robert Laffont, 1994 (co-écrit avec Sophie de Sède)
  • Vues hérétiques sur l'héraldique, Éd. Dervy, 2003
  • Signe: Rose+Croix (1977).
  • John Saul & Janice A. Glaholm, Rennes-le-Château, A Bibliography (1985).
  • Jean-Luc Chaumeil, Rennes-le-Château – Gisors – Le Testament du Prieuré de Sion (Le Crépuscule d’une Ténebreuse Affaire), Editions Pégase, 2006.
  • Marcus Williamson. "Gérard de Sède - Historian of the mystery of Rennes-le-Château" (obituary), 'The Independent (UK), 2004-06-24.
  • Da Vinci Declassified, 2006 TLC video documentary
  • "Priory of Sion", 60 Minutes, April 30, 2006, produced by Jeanne Langley, hosted by Ed Bradley