Münsterlingen TG

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Münsterlingen-Scherzingen (stacidomo) kaj Münsterlingen Spital (stacidomo).
Münsterlingen
Blazono de Münsterlingen
Sankt-Leonard-Kapelo en Landschlacht
komunumo en Svislando
Kantono Turgovio
Distrikto Kreuzlingen
Koordinatoj  47° 38′ 0″ N 9° 14′ 0″ O / 47.63333 °N, 9.23333 °O / 47.63333; 9.23333 (mapo)Koordinatoj: 47° 38′ 0″ N 9° 14′ 0″ O / 47.63333 °N, 9.23333 °O / 47.63333; 9.23333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2543
Areo 5,4 km²
Alteco 405 m super marnivelo
Poŝtkodo 8596 kaj 8597
Komunumkodo 4691
Mapo de Münsterlingen
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Münsterlingen estas komunumo en la distrikto Kreuzlingen de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 2543 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Münsterlingen situas ĉe la bordo de Bodenlago sudoriente de la urbo Kreuzlingen. Münsterlingen konsistas el la du municipoj Scherzingen kaj Landschlacht.

Limoj kaj najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Münsterlingen limas en nordoriento al Bodenlago, kiu estas landlimo kun Baden-Virtembergo (Germanio), en nordokcidento al Bottighofen, en sudokcidento al Lengwil kaj en sudoriento al Altnau.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo disponas pri tri stacidomoj ĉe la trajnlinio de Romanshorn al Kreuzlingen, kiun servas trajnoj de Svisaj Federaciaj Fervojoj kaj de THURBO.

Historio[redakti | redakti fonton]

La politika komunumo Münsterlingen estiĝis la 1-an de januaro 1994 per la kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Landschlacht kaj Scherzingen kadre de la komunuma reorganizado de Kantono Turgovio. Nomon kaj blazonon la komunumo ricevis de la malnova Monaĥejo Münsterlingen. La unua dokumenta mencio de la monaĥejo datiĝas el la jaro 1125 kiam Henriko la 5-a permesis al Ulrich de Dillingen, la tiama episkopo de Konstanco la renovigon de la monaĥejo, kiu laŭ buŝa tradicio fondita en la 10-a jarcento de fratino de la abato Gregoro de Einsiedeln.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]