Lajos Áprily

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lajos Áprily
Persona informo
Naskonomo János Lajos Jékely
Naskiĝo 14-an de novembro 1887 (1887-11-14)
en Braŝovo
Morto 6-an de aŭgusto 1967 (1967-08-06) (79-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungaragermanafranca vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato Francisko-Jozefo vd
Subskribo Lajos Áprily
Familio
Infanoj Zoltán Jékely vd
Profesio
Okupo poeto • tradukistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

ÁPRILY Lajos (lajoŝ aprili) estis hungara poeto kaj tradukisto naskiĝinta la 14-an de novembro 1887 en Braŝovo kaj mortinta la 6-an de aŭgusto 1967 en Budapeŝto. Li estis la patro de poeto, tradukisto Zoltán Jékely.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La originala nomo de Lajos Áprily estis Lajos Jékely. Post la bazlernejo en Parajd de 1890 li lernis en Székelyudvarhely kaj de 1899 en Kolozsvár. Li akiris en 1909 instruistan diplomon pri la hungara kaj germana lingvoj kaj literaturoj kaj li fariĝis instruisto en Nagyenyed en Kolegio Bethlen. Tie naskiĝis en 1913 sia unua filo, la estonta poeto, verkisto kaj tradukisto Zoltán Jékely. Li publikigis dekomence sub nomo Lajos Áprily en 1918 en revuo Új Erdély. En 1923 li havigis diplomon pri la franca lingvo en Dijon. En 1926 sia familo moviĝis al Kluĵo kaj li instruis en la Reformita Kolegio. En 1928 li fariĝis redaktoro de Erdélyi Helikon. En 1929 la familo translokiĝis Hungarujon Budapest, kie la poeto de 1934 estis nomumita direktoro de Baár-Madas Leánynevelő Intézet. Tie estis sia disĉiplo interalie Ágnes Nemes Nagy, la pli malfrua poetino. En 1935 li faris duonjaran studvojaĝon en Eŭropo. En 1942 por mallonga tempo ili removiĝis Transilvanujon al Parajd. En 1943 la familo ekloĝis en Szentgyörgypuszta proksime de Visegrád.

Volumoj[redakti | redakti fonton]

  • Falusi elégia, versek, 1921
  • Esti párbeszéd, versek, 1923
  • Rasmussen hajóján, veresek, 1926
  • Vers vagy te is, versek, 1926
  • Idahegyi pásztorok, verses dráma, 1929
  • Rönk a Tiszán, versek, 1934
  • Úti jegyzetek. Egy pedagógiai vándorlás megfigyelései, úti beszámoló, 1934
  • A láthatatlan írás, versek, 1939
  • Az aranyszarvas, műfordítások, 1964
  • Fecskék, özek, farkasok, történetek, 1965
  • Jelentés a völgyből, versek, 1965

Bibligrafio[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]