Basilius von Ramdohr

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Basilius von Ramdohr
Persona informo
Naskiĝo 21-an de julio 1757 (1757-07-21)
en Dörverden
Morto 26-an de julio 1822 (1822-07-26) (65-jaraĝa)
en Napolo
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Electorate of Brunswick-Lüneburg • Reĝlando Prusio vd
Familio
Dinastio Ramdohr vd
Profesio
Okupo diplomatoĵurnalistojuĝistojuristoverkisto vd
Aktiva en RomoNapoloBerlino vd
Aktiva dum 1772–1822 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Basilius von Ramdohr

Friedrich Wilhelm Basilius VON RAMDOHR (n. en 1757 - m. en 1822 en Napolo) estis konservativa juristo, artkritikisto kaj ĵurnalisto el Dresdeno. Li fariĝis en 1806 prusa diplomato en Romo kaj Napolo.

Basilius von Ramdohr naskiĝis sur familia tereno, la Ritterburg Drübber (apud Nienburg), kiu restis bieno de la familio Ramdohr inter 1686 kaj 1839. Li studadis juron kaj estetikon en la universitato de Göttingen, antaŭ ol komenci longan kaj tumultan karieron kiel artkritikisto kaj diplomato.

Li parte famiĝis pro sia libro Venus Urania (1798), frua verko pri la psikologio de amo kaj amikeco, sed ankaŭ pro la tiel nomita "Ramdohr-afero" de 1809 (Ramdohrstreit), koncerne lian severan kritikon de la pentristo Caspar David Friedrich.