Mara mapo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
detalo de elektronika mara mapo de la Beringa markolo

Mara mapo estas mapo, kiu por la ŝipa trafiko videbligas la marajn vojojn kaj marbordojn, insulojn kaj sablejojn, profundejojn, malprofundejojn kaj marajn signalojn de aparta parto de maro respektive oceano.

La skaligo de maraj mapoj estas inter 1:25.000 respektive 1:100.000 (por detalaj mapoj de marbordoj) ĝis 1:2 000 000 (por superrigardaj mapoj de oceanoj).

Historio[redakti | redakti fonton]

La portugala kartografo Pedro Reinel ĉirkaŭ la jaro 1485 produktis la unuan subskribitan maran mapon: tiu mapo montras partojn de okcidenta Eŭropo kaj de nordokcidenta Afriko, krome partojn de la okcidenta Mediteranea Maro kaj de la orienta Atlantika Oceano, kaj aldone mape videbligis la malkovrojn de la portugala navigisto kaj malkovrinto Diogo Cão inter la jaroj 1482 ĝis 1485. Kune kun sia filo Jorge Reinel kaj la kolego Lopo Homem, Pedro Reinel partoprenis en la kreo de la monda maparo de Miller, kiu publikiĝis dum la jaro 1519. Lia mapo pri la Atlantika Oceano estis la unua kun klarigoj pri la skaligo, kaj kun grafika indikilo pri la kompasdirektoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]