Bartolomeu Dias

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bartolomeu Dias
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1449 (1449-11-30)
en Algarve,  Reĝlando Portugalio
Morto 29-an de majo 1500 (1500-05-29) (50-jaraĝa)
en Kabo de Bona Espero
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio
Familio
Frat(in)oj Pêro Dias • Diogo Dias
Okupo
Okupo esploristo
vdr

Bartolomeu DIAS (ĉ. 1450 – 29-an de majo 1500) estis fama portugala navigisto kaj esploristo. Pri lia naskiĝo kaj liaj antaŭuloj nenio preciza estas sciata. Li estis la unua eŭropa esploristo, kiu atingis la sudan ekstremaĵon de Afriko. Lia frato estis Diogo Dias.

Iuj supozas, ke li naskiĝis en Mirandela, kaj iuj, ke li estis prafilo de Dinis Dias, ŝildportulo de Johano la 1-a kaj trovinto de la verdkaba duoninsulo.

Kiel junulo li frekventis kursojn de matematiko kaj astronomio en Lisbono kaj soldatservis en la fortikaĵo São Jorge da Mina.

En 1481 li akompanis la navigiston Diogo de Azambuja dum ekspedicio al nuna Ganao (tiam "ora bordo"). Mallonge poste li iĝis kortega kavaliro, superulo de la reĝaj magazenoj kaj velmajstro de la militŝipo São Cristóvão.

En 1486 reĝo Johano la 2-a de Portugalio komisiis al Dias ĉirkaŭiri Afrikon sude kaj trovi la regnon de la mita kristana reĝo Pastro Johano, pri kiu ekzistis freŝaj informoj de João Alfonso da Aveiro. La reĝo deziris establi amikajn rilatojn kun tiu regno.

Post dekmonata preparo Dias ekvojaĝis en aŭgusto 1487 kun du karaveloj kaj unu provizaĵa ŝipo. Li veturis unue al la buŝo de rivero Kongo, trovita en 1486 de Diogo Cão kaj Martin Behaim, de tie li laŭiris la afrikan marbordon de Angolo kaj Namibio kaj venis al Walvisbaai. Fine de decembro 1487 li atingis lokon proksiman al la buŝo de rivero Oranjo kaj starigis ŝtonan kolonon, nomante la lokon Angra dos Voltas. En januaro, fore de la marbordo, ŝtormo lin tenis dum 30 tagoj; li preterpasis la Kabon de Bona Espero sen vidi ĝin.

En pliboniĝinta vetero li direktiĝis orienten, sed ĉar li ne vidis teron, li decidis iri norden kaj venis, la 3-an de februaro 1488, al Mosselbaai kaj nomis ĝin Bahia dos Vaqueiros (golfo de la bovbredistoj). Irante orienten laŭ la bordo li atingis la riveron Groot Visrivier kaj nomis ĝin Río Infante laŭ la infanto Johano, komandanto de lia dua karavelo. Kvankam li planis iri plu al la Hinda Oceano, liaj ŝipanoj ribelis pro manko de provizaĵoj kaj la malbona stato de la ŝipoj post la ŝtormo; ili devigis lin reiri al Portugalio.

Dum la revojaĝo li trovis la Kabon Aguljas, la plej sudan ejon de Afriko, kaj la Kabon de Bona Espero, kiun li nomis "Kabo de la Tempestoj" pro la malfacilaĵoj spertitaj. En decembro li post 16 monatoj kaj 17 tagoj revenis al Lisbono; pro la bona sukceso de la ekspedicio reĝo Johano alinomis la kabon Bonespera Kabo (Cabo da Boa Esperança), ĉar li esperis, ke ĝi estu la pordo al itinero orienten.

Dias dum sia vojaĝo esploris ĉ. 2.030 km de afrika marbordo antaŭe ne konata en Eŭropo.

Dias partoprenis en pliaj ekspedicioj kiel subulo de Vasco da Gama (1497, Barato) kaj Pedro Álvares Cabral (1500, Brazilo). Dum la reveturado li trafis en ŝtormon ĉe la Bonespera Kabo, kaj lia ŝipo dronis kun ĉiuj anoj.