Kvinopo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kvinopo ĝenerale konsiderita estas grupo de kvin homoj aŭ aroj kiuj faras iom komune, plej ofte ĉe muziko. La kvinopo pli precize uzata en historio de la muziko aŭ La potenca areto (ruse Moguĉaia kuĉka, cirile могучая кучка) estis grupo de rusaj komponistoj de la 19-a jarcento: Milij Balakirev, Aleksandr Borodin, Cesar Kjui, Modest Musorgskij kaj Nikolaj Rimskij-Korsakov. Ili mem sin nomis Novigantoj.

La komponistoj kuniĝis en 1862 en Sankt-Peterburgo. La grava artkritikisto Vladimir Stasov funkciis kiel ilia mentoro. Ili celis prosperigi nacirusan muzikon sukcede al Miĥail Glinka. La kvinopo per tio apartiĝis de aliaj rusaj komponistoj, kiu pli forte orientiĝis je okcidenteŭropaj modeloj. Al ĉi tiu alia rondo de komponistoj apartenis kiel plej famaj reprezentanoj Pjotr Ĉajkovskij kaj Sergej Rachmaninoff.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Victor I. Seroff: Das mächtige Häuflein: der Ursprung der russischen Nationalmusik. Atlantis, Zürich 1963