José Luis Sampedro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
José Luis Sampedro Saez
Persona informo
José Luis Sampedro
Naskiĝo 1-a de februaro 1917
en Barcelono, Katalunio, Hispanio
Morto 8-a de aprilo 2013
en Madrido
Lingvoj hispanakataluna vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Madrido vd
Familio
Edz(in)o Olga Lucas Torre
Profesio
Okupo Verkisto kaj ekonomikisto
Aktiva en Madrido vd
En TTT http://www.clubcultura.com/clubliteratura/clubescritores/sampedro/home.htm
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

José Luis SAMPEDRO SÁEZ (naskiĝis la  1-an de februaro 1917(nun 1917-02-01) en Barcelono, mortis la 8-an de aprilo 2013 en Madrido) estis kataluna kaj hispana verkisto en la hispana kaj ekonomikisto.

Li naskiĝis kiel filo de kuba patro kaj alĝeria patrino, baldaŭ post lia naskiĝo la familio translokiĝis al Tanĝero, kie ili vivis ĝis li 13-jariĝis. Post studado de politiko kaj ekonomiko - perturbita de la Hispana Enlanda Milito - li iĝis profesoro de la Madrida universitato en Alcalá de Henares. Li disvolvis elstaran karieron en tiu fako ĝis la 70-aj jaroj.

Li verkis romanojn kaj teatraĵojn kaj estas unu el la plej gravaj kaj sukcesaj aŭtoroj de nuntempa Hispanio. Lia libro La sonrisa etrusca (La etruska rideto) rapide atingis la unuan rangon en la hispana furorlisto 1985. Dum la 1980-aj jaroj li konis literaturan gloron, sed tiam li estis jam pli ol sesdekjaraĝa, tamen ege populara kaj akceptata kiel afabla kaj interesa homo de la simpatio de la publiko.

Depost 1990 Sampedro estas membro de Real Academia Española.


Verkoj[redakti | redakti fonton]

belartaj
ekonomisciencaj
  • Principios prácticos de localización industrial, 1957.
  • Realidad económica y análisis estructural, 1959.
  • Conciencia del subdesarrollo, 1973.
  • Las fuerzas económicas de nuestro tiempo, 1967.
  • Inflación: una versión completa, 1976.
  • El mercado y la globalización, 2002.
  • Los mongoles en Bagdad, 2003.
  • Sobre política, mercado y convivencia, 2006

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

En 2012 la Madrida Universitato eldonis libron omaĝe al Sampedro, kun du poemoj kaj unu prozaĵo tradukitaj al kvardek lingvoj, inter kiuj Esperanto. La poemojn. "Lerno-kanto" kaj "Kredo" tradukis Miguel Fernández, kaj la prozaĵon, "Navigado inter libroj", tradukis Antonio Valén [1].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Boletín de Hispana Esperanto-Federacio, numero 400, oktobro-decembro 2012