Beaucaire

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Beaucaire (stacidomo).
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la franca komunumo. Por informoj pri franca esperantisto, vidu la artikolon Louis Beaucaire.
Beaucaire
komunumo
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Okcitanio
Departemento Gard
INSEE kodo 30032 [+]
Poŝtkodo 30300
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 15 680  (2021) [+]
Loĝdenso 181 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 48′ N, 4° 39′ O (mapo)43.8072222222224.6433333333333Koordinatoj: 43° 48′ N, 4° 39′ O (mapo) [+]
Alto 18 m [+]
Areo 86,52 km² (8 652 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Beaucaire (Gard)
Beaucaire (Gard)
DEC
Beaucaire
Beaucaire
Situo de Beaucaire
Beaucaire (Francio)
Beaucaire (Francio)
DEC
Beaucaire
Beaucaire
Situo de Beaucaire

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Beaucaire (Gard) [+]
vdr
Beaucaire vidata de la turisma haveno.

Beaucaire (jen france, prononco [bo:KE:R], okcitane Bèucaire) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Gard, en la regiono Okcitanio (france Occitanie [ɔksitaˈni], okcitane Occitània [utsiˈtanjɔ], katalune Occitània [uksiˈtanjə]). Fine de 2021 en la komunumo vivis 15 680 loĝantoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Beaucaire estis fondita en la 7-a jarcento a.K. kiel "Ugernum". Post la romia invado de la nuntempa suda Francio la urbo troviĝis ĉe la Via Domitia, ŝoseo, kiu ligis Italion kun Hispanio.

De la 13-a jarcento ekzistas mencio de ligna ponto tra la rivero Rodano, supozeble, ĝis la 19-a jarcento, la plej suda ponto.

Dum la mezepoko estis atakoj de la Burgundoj, Gotoj kaj Araboj. Oni konstruis muregon ĉirkaŭ la urbo kaj fortikaĵon, kiu estis siatempe unu el la plej forta en suda Francio. Simon de Montfort, la estro de la krucmilitistoj dum la religia milito sukcesis konkeri ĝin, sed li devis cedi al Rajmondo la 7-a, la grafo de Tuluzo (Toulouse).

Kardinalo Richelieu (Armand Jean du Plessis, Duko de Richelieu) ordonis en la jaro 1632 la detruon. Grandaj partoj, ekzemple la turo kaj la kapelo, restis kaj estas konservitaj ekde 1845.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Rodano kaj la kastelo de Beaucaire
  • Kastelo (11-a jarcento)
  • Urbodomo (ĉirkaŭ 1680)
  • Preĝejo Notre Dame des Pommiers konstruita 1734-1744 kun romanikaj figuroj je la orienta flanko de la 12-a jarcento
  • Saint Paul (eksa kapelo de la franciskana monaĥejo, 14-a kaj 15-a jarcento)
  • Hôtel de Clausonnette (urba palaco ĉirkaŭ 1745)
  • Hôtel Roys de Lédignan (urba palaco 17-a jarcento)
  • Hôtel Dulong (civitana domo el la 16-a jarcento)

Foiro de la Madeleine[redakti | redakti fonton]

La signifo de Beaucaire devenis de la ĉiujara foiro, la "Foire de la Madeleine", kiu estis menciita la unuan fojon en la jaro 1168. Laŭ historiaj raportoj ĉiujare renkontiĝis ĝis 300.000 komercistoj el la tuta lando, el la regiono de la mediteranea maro kaj la arabiaj landoj. Estis miloj da tendoj kie estis realigataj 20 - 25 milionoj komercaj kontraktoj. Tio estis pli ol la komerco en la haveno de Marsejlo dum tuta jaro. La riĉeco de la loĝantaro estis montrata per pompa arkitekturo.

Pro la enkonduko de la fervojo kaj la perdo de la signifo de la surakva transporto Beaucaire perdis sian kernan rolon.

Personoj ligitaj al la urbo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj