Mark Rothko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mark Rothko
Persona informo
Naskonomo Маркус Яковлевич Ротковичe
Naskiĝo 25-an de septembro 1903 (1903-09-25)
en Daugavpils, Vitebska gubernio,  Rusia Imperio
Morto 25-an de februaro 1970 (1970-02-25) (66-jaraĝa)
en Manhatano
Tombo East Marion Cemetery
Lingvoj anglajidorusa
Ŝtataneco UsonoRusia Imperio
Alma mater Universitato Yale • Art Students League of New York • Lincoln High School
Familio
Edz(in)o Mary Ellen Beistle
Infanoj Kate Rothko • Christopher Rothko
Okupo
Okupo pentristo • universitata instruisto • desegnisto
Verkoj Orange, Red, Yellow
Orange and Yellow
No. 10
Rothko Chapel
No. 1
No. 2
No. 3
No. 3
No. 4
No. 5
No. 6 (?)
vdr
La kapelo de Rothko en Houston (Teksaso).

Mark ROTHKO, denaske Marcus ROTHKOWITZ, (n. la 25-an de septembro 1903 en Daugavpils - m. la 25-an de februaro 1970) estis usona pentristo el Latvio, rigardita kiel unu el la eminentaj membroj de usona abstraktisma ekspresionismo (kune kun Jackson Pollock kaj Adolph Gottlieb), kvankam li mem ne rigardis sin tiel.

Rothko estis intelektulo kaj tre klera homo, kiu ŝatis muzikon, literaturon kaj sufiĉe interesiĝis pri filozofio, precipe pri Friedrich Nietzsche kaj helena mitologio. Li estis multe influita de la verkaro de Henri Matisse (kiun li omaĝis en unu el siaj pentraĵoj) kaj estis maltipa membro de la novjorka skolo.

Li en siaj pentraĵoj esprimis sin nur per lerta uzado de koloroj, kun necertaj limoj, ŝanĝemaj surfacoj kaj senfinaj variadoj.