Édouard Jean-Marie Stephan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Édouard Jean-Marie Stephan
Persona informo
Naskiĝo 31-an de aŭgusto 1837 (1837-08-31)
en Niort
Morto 31-an de decembro 1923 (1923-12-31) (86-jaraĝa)
en Marsejlo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Supera normala lernejo
Okupo
Okupo astronomo
vdr
La Stephan-a Kvinopo

Edouard Jean-Marie STEPHAN (31-a de aŭgusto 183731-a de decembro 1923 estis franca astronomo.

De 1867 ĝis 1907 li estis direktoro de la observatorio de Marseille.

En la jaro 1866 li malkovras la asteroidojn 89 Julia kaj 91 Aegina. Li malkovris galaksion NGC 6027 kaj - en 1877 - spektaklan kvinopon de galaksioj, kiu portas lian nomon: la stefana kvinopo (Stephans Quintett: NGC 7317, NGC 7318A, NGC 7318B, NGC 7319 kaj NGC 7320).

La periode videbla kometo 38P/Stephan-Oterma ankaŭ portas lian nomon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]