Jeanne Zabilon d'her Ranfaing

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Jeanne Zabilon d'her Ranfaing
Persona informo
Aliaj nomoj Evidino
Naskiĝo 26-an de januaro 1868 (1868-01-26)
en Limoĝo
Morto 12-an de majo 1936 (1936-05-12) (68-jaraĝa)
Lingvoj Esperantofranca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Esperantisto numero 3749
vdr

Aline Jeanne ZABILON D’HER RANFAING [zabilong-der], pseŭdonime Evidino (naskiĝis la 26-an de januaro 1866 en Limoges, mortis la 12-an de majo 1936 en Lyon), estis franca esperantistino kaj profesorino de korekta prononcado.

Ŝi interesiĝis pri dekoraci-arto kaj dediĉis sian vivon al la malfavoritoj de la naturo: surdmutuloj, balbutuloj, blinduloj. Ŝi esperantiĝis en 1895 kaj tuj apostolis per paroladoj, artikoloj, kursoj. Ŝi instruis la blindan Hélène Giroud. En 1897 ŝi publikigis kurson specialan por stenografiistoj kun granda sukceso. En 1898 ŝi organizis la unuan propagandan paroladon en Liono (Lyon). Pro senlaca propagando kaj sindonemo ŝi ricevis la medalon de „Touring-Club“ (1902). Ŝi organizis la solan internacian loterion por la tutmonda blindularo (tri reĝinoj kotizis), kaj ricevis la titolon „Bonfaranta Feino“. Ŝi zorgis pri la blinduloj en kongresoj. Krom noveletoj en Esperantaj gazetoj kaj poezio, ŝi tradukis de Joseph Serre: „La hipotezoj pri Lourdes - nova kompreno pri la miraklo kaj la naturo“, Tours [k.a.]: Menard [k.a.] 1912, 41 p.

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 41-paĝa broŝuro en kiu oni provas science pruvi la eblecon de miraklo kaj eksternatura inteligenta kaŭzo. 
— Belga Esperantisto n050 (dec 1912)