Ellen Kate Limouzin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Ellen Kate Limouzin
Persona informo
Naskiĝo 27-an de oktobro 1870 (1870-10-27)
Morto 21-an de junio 1950 (1950-06-21) (79-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoanglafranca
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Familio
Patro Francis Matthew Limouzin
Patrino Theresa Catherine Halliley
Frat(in)oj Nora Grace Limouzin • Charles William Limouzin • Ida Mabel Limouzin • Alice May Limouzin • Frank Edmond Limouzin • George Alfred Limouzin • Mina Eliza Limouzin • Blanche Evelyn Limouzin
Edz(in)o Eugène Lanti
Okupo
Okupo esperantistosufrageto
vdr

Elaine LIMOUZIN[1][2], interfamiliane Aunt Nellie (esperante Onklino Nellie), formale (angle) Ellen Kate LIMOUZIN kaj oficiale (france) Hélène Kate LIMOUZIN-ADAM[3][4] (naskiĝis la 27-an de oktobro 1870 en Brita Hindio, mortis la 21-an de junio 1950 en Francio[4]) estis angla sufrageto, socialisto kaj esperantisto, aktiva en la movado de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT).

Familia kaj politika vivoj[redakti | redakti fonton]

Limouzin naskiĝis en Brita Hindio, en la aristokrateca familio de Frank kaj Theresa Limouzin, kaj poste translokiĝis al Londono. La kontrastoj vidataj en ambaŭ mondopartoj, en la rilatoj inter klasoj, kastoj kaj seksoj, radikaligis ŝin, kaj ŝi fariĝis feminista kaj post la Rusia Revolucio de 1917 ankaŭ komunista.[5]

Aunt Nellie, kiel ŝi ofte estis nomata, estis onklino de la fama verkisto George Orwell, kiu foje gastis ĉe ŝi kaj Lanti dum sia restado en Parizo. Dum tiu tempo, Limouzin kaj Lanti multe politike influis la tiame junan Orwell.[6] Laŭ Bernard Crick, Limouzin estis vivstile intelektulo kaj bohemiano. Familie ŝi estis la plej ŝatata familiano de Orwell.[7]

Esperanta kaj edziĝa vivoj[redakti | redakti fonton]

Fine de 1921 ŝi aliĝis al la ĵus naskita SAT. Ŝi konatiĝis kun Eŭgeno Lanti en 1923 ĉe la 3-a SAT-Kongreso 1923 en Kaselo. Tie ili amikiĝis en kunvenoj de la Komunista Frakcio de SAT, kie Lanti kaj Limouzin estis ambaŭ malpli fidelaj al la moskva tendenco de komunismo ol aliaj kunfrakcianoj.[5]

Kun Lanti en Parizo[redakti | redakti fonton]

En 1925 Limouzin proponis al Lanti ekloĝi kune en Parizo kaj tiele historiiĝis. Tamen efektive Lanti ne ofte estis hejme kaj kiam li ja estis tie, tiam li okupate verkis artikolojn kaj leterojn. Lanti subtenis Limouzin nek financie nek emocie, sed kontraŭe ŝi subtenis lin tiamaniere. Cetere ilia geedziĝo estis pluramema. Tamen ili geedziĝis en 1934, tiujare Lanti ankaŭ pasigis feriojn kun sveda amikino. En 1936 Lanti foriris por mondvojaĝo el kiu li ne plu revenos pro nekuracebla malsano. Limouzin reiris al la Unuiĝinta Reĝlando post dek parizaj jaroj. Dum la mondvojaĝo ili ja reciproke korespondis, sed ne ofte.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Crick, Bernard. (1992) “8: Bookshop Days (1934-35)”, George Orwell: A Life (angle). Penguin.
  2. Orwell, George. (2017) “Notes”, The Collected Non-Fiction (angle). Penguin, p. 299.
  3. Brennan, Michael G.. (2016) George Orwell and Religion (angle). Bloomsbury Publishing, p. 2.
  4. 4,0 4,1 Somerville, Matthew. Elaine Limouzin (angle). Alirita 2018-10-02.
  5. 5,0 5,1 5,2 Markov, Anne-Sophie. (1999) Le Mouvement International des Travailleurs Espėrantistes 1918 – 1939 (france), p. 113–114.
  6. Brennan, Michael G.. (2016) George Orwell and Religion (angle). Bloomsbury Publishing, p. 26.
  7. Crick, Bernard. (1992) “5: An Englishman in Burma (1922–7)" kaj "6: Going Native in London and Paris (1928–31)”, George Orwell: A Life (angle). Penguin.