Walter Braunfels

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Walter Braunfels
Persona informo
Naskiĝo 19-an de decembro 1882 (1882-12-19)
en Frankfurto ĉe Majno
Morto 19-an de marto 1954 (1954-03-19) (71-jaraĝa)
en Kolonjo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Hoch Conservatory
Okupo
Okupo komponistopianisto • muzikinstruisto • universitata instruisto
TTT
Retejo http://www.walter-braunfels.de/wb-html
vdr

Walter Braunfels (* 19-an de decembro 1882 en Frankfurto ĉe Majno; † 19-an de marto 1954 en Kolonjo) estis germana komponisto, muzikpedagogo kaj pianisto.

Post la sukceso de sia fantasma opero „Prinzessin Brambilla“, antaŭprezentita en 1909 sub la direktado de Max von Schillings en Stutgarto, oni laŭdis Braunfels kiel estontecomontra reprezentanto de la Nova Muziko.

Reveninte el la unua mondmilito li konvertiĝis al katolikismo. Ĉi tiu religia konfeso montriĝis poste en kelkaj el liaj komponaĵoj, ekz. la Te Deum kaj la granda meso op. 37. Sekvis pluraj jaroj, en kiuj li sukceses koncertis kiel pianisto. En 1925 li transprenis postenon ĉe la novfondita altlernejo por Muziko en Kolonjo; poste li fariĝis direktoro de ĉi tiu altlernejo. Dum la epoko de la Tria Regno oni forigis lin el ĉi tiu posteno, ĉar li estis „duonjudo“. Estis malpermesite prezenti liajn verkojn. Braunfels tamen restis en Germanio, retiriĝis el la politika vivo kaj sin dediĉis al la komponado. Post la dua mondmilito li reorganizis la Kolonjan altlernejon kaj denove fariĝis ties direktoro. Li mortis en Kolonjo en 1954.

Braunfels sin rigardis kiel malfru-romantisman-tradicieman komponiston en la sukcedo de Hector Berlioz, Richard Wagner, Anton Bruckner kaj Hans Pfitzner. Post la dua mondmilito la muzika avangardo rigardis lian muzikon kiel ekstermodan, tiel ke lia muziko eniris forgeson. Nur en la 1990-aj jaroj oni remalkovris lian valoron por la muzika vivo.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Operoj
    • ”Falada”, fabelopero laŭ Karl Wolfskehl op. 3 (1905)
    • ”Der goldene Topf”, opero laŭ E. T. A. Hoffmann (fragmento) op. 6 (1906)
    • “Prinzessin Brambilla” op. 12, fantazia peco laŭ E. T. A. Hoffmann (1906–1908)
    • “Ulenspiegel” op. 23, opero laŭ Charles de Coster (1910–1912)
    • “Die Vögel” op. 30, lirika -fantasma ludo laŭ Aristophanes (1913–1919)
    • “Don Gil von den grünen Hosen” op. 35, Muzika komedio laŭ Tirso de Molina (1921–1923)
    • “Verkündigung” op. 50, misteraĵo laŭ Paul Claudel (1933–1937)
    • “Der Traum ein Leben” op. 51, opero Franz Grillparzer (1934–1937)
    • “Scenen aus dem Leben der heiligen Johanna” op. 57, opero laŭ la procesdosieroj (1939–1943)
  • Teatromuziko
    • ”Was ihr wollt” op. 11 (1909)
    • ”Macbeth” op. 14 (1909)
  • Konzertante Werke
    • ”Hexensabbat” por piano kaj orkestro op. 8 (1906)
    • Konĉerto por orkestro kaj piano A-maĵora op. 21 (1911)
    • Konĉerto por orgeno, arĉinstrumentoj, latunaj blovinstrumentoj kaj knaboĥoro, op. 38 (1927)
    • ”Schottische Phantasie” por vjolo kaj orkestro op. 47 (1933)
    • Konĉertpeco por piano kaj orkestro c#-minora op. 64 (1946)
    • ”Hebridentänze” por piano kaj orkestro op. 70 (1951)
  • Orkestroverkoj
    • ”Ariels Gesang” por malgranda orkestro op. 18 (1910)
    • Serenado por malgranda orkestro Eb-maĵora op. 20 (1910)
    • ”Carnevals-Ouvertüre” op. 22 (1911)
    • „Phantastische Erscheinungen eines Themas von Berlioz“ op. 25 (1914-1917)
    • „Don-Juan-Variationen“ op. 34 (1922-1924)
    • Präludium und Fuge op. 36 (1922-1925)
    • „Sinfonia Brevis“ f-Moll op. 69 (1948)
  • Ĥhorkomponaĵoj
    • ”Offenbarung Johannis” por tenoro, duobla ĥoro kaj granda orkestro op. 17 (1909)
    • „Te Deum“ por soprano, tenoro, miksita ĥoro, granda orkestro kaj orgeno op. 32 (1920/1921)
    • „Große Messe“ por soprano, aldo, tenoro, baso, knaboĥoro, miksita ĥoro, orgeno kaj granda orkestro op. 37 (1923-1926)
    • “Der gläserne Berg”, kristnaska fabelo op. 39 (1928)
    • ”Weihnachtskantate” por soprano, baritono, ĥoro kaj orkestro op. 52 (1934-1937)
  • Ĉambromuziko
    • Arĉkvarteto no 1 a-Moll op. 60 (1944)
    • Arĉkvarteto no 2 F-Dur op. 61 (1944)
    • Arĉkvinteto f#-minora op. 63 (1945)
    • Arĉkvarteto no 3 e-minora op. 67 (1947)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]