Unua Legolibro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Unua Legolibro
Unua Legolibro
Unua Legolibro
Aŭtoro Kabe
Eldonjaro 1907
Urbo Berlino
Eldoninto Möller & Borel
Paĝoj 179
vdr

Unua Legolibro [1] estas legolibro redaktita de Kabe. Ĝi estas eldonita en 1907, 1908 kaj 1911 ĉe Möller & Borel en Berlino. La kvina eldonaĵo, 160-paĝa, aperis ĉe Ellersiek & Borel en Berlino kaj Dresdeno en la jaro 1922. La libro estas represita en Varsovio ĉe eldonejo Ritmo en 1985.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Anekdotoj, rakontoj, fragmentoj, frazlibro kaj leteroj, kunigas distron kaj instruon. La mirinda stilo de l' verkinto ne bezonas plu rekomendon. 
— 1923, Georges Stroele, Esperanto, paĝo 45
Citaĵo
 Tiu ĉi libro estas ne nur utila sed eĉ necesa al la novaj esperantistoj, kiuj trovas en ĝi agrablajn kaj gradigitajn legaĵojn. Ĝi enhavas plie tre praktikan frazlibron kaj modelojn de literoj (sic). Persona sperto permesas al mi altŝati ĝin kaj igas min ĝin varme rekomendi, tiel pro la bona elekto de la teksto kiel pro la pureco de la lingvo kaj de la stilo. 
— Belga Esperantisto n004 (feb 1909)
Citaĵo
 Jam de multaj jaroj bone konata kolekto da elektitaj legaĵoj, frazeroj kaj leteroj. La unua parto enhavas anedoktojn, rakontojn kaj diversaĵoj; la dua parto 2 novelojn kaj fragmentoj; la tria leterojn, frazllibron kaj la kvara parto: serion da privataj kaj komercaj leteroj. Ni ĉiam kun plezuro relegas la verkojn de niaj unuaj esperantaj stilistoj, inter kiuj estas la aŭtoro de ĉi tiu libro , kiu, kvankam ĝi ne estas la plej nova, daŭron konservis sian taŭgecon por niaj samidanoj, kiuj jsŭ studis la gramatikon de Esperanto 
— Belga Esperantisto n101-102 (jul-aug 1923)

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 4356, paĝo 378

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]