Salem (Masaĉuseco)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la urbeto Salem en Masaĉuseco, Usono. Krome ankaŭ ekzistas aliaj samnomaj urboj.
Salem
urbo de Usono • kantona sidejo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Devizo: Divitis Indiæ usque ad ultimum sinum
Administrado
Poŝtkodo 01970
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 44 480  (2020) [+]
Loĝdenso 938 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 31′ N, 70° 54′ U (mapo)42.516845-70.898503Koordinatoj: 42° 31′ N, 70° 54′ U (mapo) [+]
Alto 8 m [+]
Areo 47,397114 km² ( 473 9.7 114 ha) [+]
Horzono UTC-05:00 [+]
Salem (Masaĉuseco)
Salem (Masaĉuseco)
DEC
Salem
Salem
Situo de Salem
Salem (Usono)
Salem (Usono)
DEC
Salem
Salem
Situo de Salem

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Salem, Massachusetts [+]
vdr


Salem (Masaĉuseco)
urba flago
Salem (Masaĉuseco) (Usono)
Salem (Masaĉuseco) (Usono)
DMS
Bazaj informoj
Nacio: Usono
Usona ŝtato: Masaĉuseco
Distrikto: Essex (Masaĉuseco)
fondiĝo: dum 1626
nombro de loĝantoj: 40407(stato 2000)
areo: 46,8 km²
poŝtkodo: 01970
koordinatoj: 42° 31' norde, 70° 53' okcidente

La urbo Salem [ˈseɪləm] en la ŝtato Masaĉuseco de Usono situas proksimume 26 kilometrojn norde de Bostono ĉe la orienta marbordo de Nordameriko.

La urbo fondiĝis dum la jaro 1626 fare de grupoj de puritanismaj fiŝistoj. Aparte konata la urbo iĝis, kiam dum la jaro 1692 okazis pluraj jurprocesoj kontraŭ laŭdiraj sorĉistoj kaj sorĉistinoj. En juĝprocezo, loka pastro kaj verkisto pledis defende al la akuzitoj kaj per tio atakis la rolon de la kristana eklezio en la britaj kolonioj.

La puritanoj akuzis kaj pledis por kredi iun akuziton pri sorĉado de kulpulo, ĉar laŭ ili en la kazo de dubo kadre de la kristana batalo kontraŭ sorĉado specife kaj la diablaj fortoj ĝenerale iom da superfluaj mortigoj de senkulpuloj malpli problemus ol ne-mortigo de sorĉa persono konvinke mensogante pri sia ŝajna nekulpeco.

Malgraŭ tiu defenda interveno, en histeria kaj paranoja atmosfero inter 150 kaj 300 homoj akuziĝis pri sorĉado, 20 el ili estis senkulpe kondamnitaj kaj mortigitaj per pendumo, kaj pluraj pliaj mortis karcere. En la urbo nun pluraj muzeoj memorigas pri tiu epoko. Pro teatraĵo de Arthur Miller el la jaro 1953 pri la "sorĉistina ĉaso" la urbeto konatiĝis tutmonde.

la sorĉistina muzeo en Salem

Pro la bone konservita arkitekturo el la 17-a jarcento, Salem nuntempe estas ŝatata turisma ekskursocelo. Apud la muzeoj pri la sorĉistinaj procesoj ankaŭ pseŭdomagiaj eventoj okaze de la tradicia festo Halloween ĉiuaŭtune estas apartaj altiraĵoj. Proksimume miliono da gastoj, multaj de ili de ekster Usono, vizitas la urbon ĉiujare.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]