Don Francisco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Don Francisco
Persona informo
Naskonomo Mario Luis Kreutzberger Blumenfeld
Aliaj nomoj Don Francisco
Naskiĝo 28-an de decembro 1940 (1940-12-28) (83-jaraĝa)
en Talkao
Lingvoj hispanagermanaangla
Ŝtataneco Ĉilio
Familio
Patro Erich Kreutzberger
Patrino Annie Blumenfeld
Edz(in)o Teresa Muchnik Rosenblum
Infano Vivi Kreutzberger
Okupo
Okupo televida prezentisto • verkisto • talk show host • aŭtobiografo • filantropokantistoentreprenistoaktoro
Verkoj Sábado Gigante
vdr

Mario Luis Kreutzberger Blumenfeld, populare konata kiel Don Francisco, estas televida prezentisto el Ĉilio. Naskiĝis en Talca la 28-a de decembro 1940. Li estas unu el la plej famuloj de la hispanligva televido, tiun famon li akiris danke al sia televidprogramo Giganta Sabato (Sábado Gigante), elsendata al 44 landoj. Kreinto de multaj solidaraj kampanjoj, lia pleja atingo estis la kreado en Ĉilio de Teletón, kiu estis kampanjo destinita al la junaj handikapuloj kaj ankaŭ estis imitata en aliaj landoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Filo de Erick Kreutzberger kaj Anna Blumenfeld Neufeld, ambaŭ judoj el Germanio kiuj forfuĝis de la Holokaŭsto antaŭ la Dua mondmilito.

Lia patro, post la naskiĝo de la filo, decidis elmigri al Talca en Santiago de Chile kaj daŭrigi la prosperan negocon kiun li havis kiel tajloro. Dume li kursis la bazan lernejon en la Komunuma Liceo de Ñuñoa, kaj kun tiama timida karaktero, lasis siajn studojn dum mallonga periodo kaj sin dediĉis al laborado en la patra entrepreno. Je la reveno, kun karaktero pli forta kaj disvolvita, eĉ atingis la prezidantecon de lia lerneja kurso.

En la dua jaro de la meza lernejo, forlasas la lernejon por vendi vestaĵojn en aliaj provincoj. Tamen, liaj teatraj talentoj -heredataj de la patrino- igis lin animi la eventojn dum lia libertempo, eĉ aktoris en la Israela Klubo Macabbi, de kiu li estis membro. En tiu ĉi loko naskiĝas la rolulo kiu poste konvertiĝis en Don Francisco kaj tie konatiĝis kun Teresa Muchnick, al kiu edziniĝis kaj havis tri gefilojn; Patricio (komerca inĝeniero), Vivian (televida prezentistino) kaj Francisco (aŭdvida komunikisto).

Post vojaĝo por studado en Usono dum unu jaro, je lia 21 jariĝo decidas ke la televido estos lia kariero. Tiam, tiu amaskomunikilo ĵus komencis la elsendadon en Ĉilio, kaj ĝia disvolviĝo efektiviĝis nur post la realigado en la lando de la Futbala Monda Pokalo de 1962. Danke al la subteno de lia patrino sukcesas eklabori por la Televidkanalo 3 en Ĉilio en la jaro 1962.

Dum la periodo de 1986 al 1992, Kreutzberger konstante devis vojaĝi inter Miami kaj Santiago de Chile, por la prezentado de du versioj de la sama programo. Ekde 1994, decidas ekloĝi en Usono, kaj produkti Giganta Sabato -kiun li forigis la "s"-j de la origina nomo- en la studioj de Univisión en Miami, FL, distribuante ĝis hodiaŭ la programon al diversaj televidkanaloj el 43 landoj.

En majo 2007, Kreutzberger subskribis kontrakton kun Univisión, kiu konsentis pagi lin 12,7 milionojn da usonaj dolaroj ĉiujare pro la prezentado de "Giganta Sabato"; kaj 2,8 milionoj da kromaj dolaroj ĉiujare pro la prezentado de la televidprogramo Don Francisco Presenta.

La televidprogramo eniris la liston de Guinness-libro de rekordoj kiel la programo pri diversaĵoj (Longest Running TV Variety) kun pli da elsenditaj horoj (pli ol 14 mil horoj) dum ĝiaj 40 jaroj da ekzistado.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]