Edmond de Rothschild

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edmond de Rothschild
Persona informo
Edmond de Rothschild
Naskiĝo 19-an de aŭgusto 1845 (1845-08-19)
en Boulogne-Billancourt
Morto 2-an de novembro 1934 (1934-11-02) (89-jaraĝa)
en Boulogne-Billancourt
Tombo Ramat HaNadiv vd
Religio judismo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Dinastio Rothschild vd
Patro James Mayer de Rothschild vd
Patrino Betty de Rothschild, Baronne James de Rothschild vd
Gefratoj Charlotte de Rothschild • Gustave Samuel de Rothschild • Alphonse James de Rothschild • Salomon James de Rothschild vd
Edz(in)o Adelheid von Rothschild vd
Infanoj Maurice de Rothschild • James Armand de Rothschild • Miriam Caroline Alexandrine de Rothschild vd
Profesio
Okupo artkolektanto • filantropo • bankisto • mecenato vd
Aktiva en Parizo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Barono Edmond Benjamin James de Rothschild (n. la 19-an de aŭgusto 1845 – m. la 2-an de novembro 1934) estis franca membro de la bankista familio Rothschild. Li estis fervora subtenanto de cionismo, kaj liaj larĝanimaj donacoj donis signifan apogon al tiu movado dum ties unuaj jaroj kiu helpis al tio ke ĝi kondukis al starigo de la ŝtato Israelo.

Unuaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Kiel membro de la franca branĉo de la bankista dinastio de Rotŝildo [Rothschild] li naskiĝis en la pariza antaŭurbo Boulogne-sur-Seine, kiel la plej juna infano de James Mayer Rothschild kaj Betty von Rothschild. Li elkreskis en la mondo de la Dua Franca Respubliko kaj de la Dua Franca Imperio kaj estis soldato "Garde Mobile" en la Franca-Prusa Milito. En la jaro 1877 li edziĝis al Adelheid de Napolo, la filino de Wilhelm Carl von Rothschild, kun kiu li havis tri infanojn: James Armand Edmond, Maurice Edmond Karl kaj Miriam Caroline Alexandrine.

Artaj kaj filantropaj interesoj[redakti | redakti fonton]

Edmond de Rothschild heredis la kastelon Château Rothschild, Boulogne-Billancourt kaj posedis la kastelon Château Rothschild d'Armainvilliers en Gretz-Armainvilliers en la departemento Seine-et-Marne.

Edmond ne tre okupiĝis pri bankado sed havis artajn kaj filantropiajn interesojn, helpis en la fondado de institucioj de scienca esplorado kiel la Instituto Henri Poincaré, la Instituto pri Fizika-Ĥemia Biologio, la estonta Centre National de la Recherche Scientifique, la Casa Velázquez en Madrido kaj la Franca Instituto en Londono. Li servis kiel membro de la Franca Akademio pri Arto kaj pere de tiu subtenis la arĥeologiajn elfosadojn de Charles-Simon Clermont-Ganneau en Egiptio, Eustache de Lorey en Sirio kaj Raymond Weyl en Palestino.

Edmond de Rothschild akiris gravan kolektaĵon de desegnaĵoj kaj gravuraĵoj el kiuj li donis al la Louvre pli ol 40.000 gravuraĵojn, proksimume 3.000 desegnaĵoj kaj 500 ilustritajn librojn. Al tiu donaco apartenis ankaŭ pli ol cent gravuraĵoj kaj desegnaĵoj de Rembranto. Parto de lia artkolektaĵo estis donacita al lia filo James A. de Rothschild kaj estas nun parto de la kolektaĵo National Trust en la Waddesdon Manor. Tamen, en la jaro 1882 Edmond ĉesis akiri artverkojn kaj komencis aĉeti terenojn en Palestino. Li fariĝis gvida propagandisto de la cionista movado kaj financis la unuan setlejon en Riŝon-Le-Ciono. Kun la celo starigi judan hejmlandon li subtenis industriigon kaj ekonomian disvolvadon. En la jaro 1924 li starigis la Palestin-Judan Koloniad-Asocion (PIKA), kiu akiris pli ol 506 km² da tero kaj fondis komercojn.

Edmond de Rothschild ludis ankaŭ gravan rolon en la israela vinindustrio. Sub superrigardo de liaj mastrumistoj en Palestino establiĝis farmkolonioj kaj vinberejoj, kaj du grandaj vinfarejoj malfermiĝis en Riŝon-Le-Ciono kaj Zichron Yaakov.[1]

Oni taksas ke Edmond de Rothschild elspezis pli ol 50 milionojn da dolaroj en subtenado de setlejoj kaj de inĝeniera esplorado pri elektro kaj li financis la disvolvadon de elektrigejo. En letero de 1934 al la Ligo de Nacioj, Edmond de Rothschild li eldiris ke "la luktado por ĉesigi la migrantan judon devas ne rezultigi la kreadon de la Migranta Arabo."

Morto[redakti | redakti fonton]

Barono de Rothschild mortis en 1934 en la kastelo Château Rothschild, Boulogne-Billancourt. Lia edzino Adelheid mortis jaron poste, la 29-an de decembro 1935. Ili estis entombigitaj en la tombejo Père Lachaise en Parizo ĝis aprilo 1954 kiam iliaj restaĵoj estis transportitaj al Israelo per mararmea fregato. Ĉe la haveno de Hajfo la ŝipo estis akceptita per sirenoj kaj dek-naŭ-opa salutpafado. Ŝtata funebro estis farata kun parolado de la israela ĉefministro David Ben-Gurion, kaj Edmond de Rothschild kaj lia edzino estis reentombigitaj en la memorejo Ramat Hanadiv proksime de la urbo Zichron Ya'akov.

Memoraĵo[redakti | redakti fonton]

Pro lia juda filantropio Barono Edmond konatiĝis kiel "HaNadiv HaYadu'a", en la (hebrea por "La konata bonfaranto" kaj je lia memoro lia filo donacis la fondusojn por konstruado de la israela parlamento (Knesset).

Pluraj israelaj memoraĵaj moneroj estas dediĉitaj al Edmond de Rothschild.

La Rotŝild-Bulvardo en Tel-Avivo estas nomita laŭ li, kaj ankaŭ diversaj lokoj tra Israelo al kies fondadon li helpis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ Encyclopedia of Zionism and Israel, vol. 2, "Rothschild, Baron Edmond-James de," p.966