Gangnihessou

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gangnihessou
Persona informo
Naskiĝo
Morto 1-an de januaro 1700 (1700-01-01)
Ŝtataneco Reĝlando Dahomeo vd
Familio
Gefratoj Dakodonou vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

GangnihessouGanye Hessou estis la unua de la tradiciaj "12 reĝoj de Reĝlando Dahomeo" (Dahomeo estis iama nomo de Benino).

Familia deveno[redakti | redakti fonton]

Laŭ rakontoj, Gangnihessou venis de reĝfamilio, kiu en la 16-a jarcento iris de Tado (nun en Togolando) al Allada (nun en Benino) kaj tie fariĝis reĝoj de Granda Ardra. Li havis tri fratojn; unu el ili estis reĝo de Granda Ardra, kaj post lia morto oni dispartigis liajn terpropraĵojn al liaj tri fratoj. Tiel ekestis Dahomeo.

Reĝo[redakti | redakti fonton]

Gangnihessou ŝajne regis ĉirkaŭ 1620. Oni supozas, ke lin eksreĝigis lia frato dum vojaĝo tra la regno. Liaj simboloj estis vira gangnihessa birdo (ĝi estis rebuso por lia nomo), tamburo kaj ĵetaj/ĉasaj bastonoj.

Ne estas tute certe ĉu li servis kiel reĝo, aŭ ĉu li estis nur influa konsilanto por lia juna frato, Dakodonou, kiu tiuokaze estintus oficiale la unua reĝo. Estas klare, tamen, ke Dakodonou estis konsiderata reĝo en sia tempo.