Malkolmo la 3-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malkolmo la 3-a
Reĝo de la Skotoj
Regado de 1058 ĝis 1093
Antaŭulo Lulach
Sekvanto Donaldo la 3-a
Persona informo
Máel Coluim mac Donnchada
Malcolm III
Naskonomo Máel Coluim mac Donnchada (malnovskotgaele), Maol Chaluim mac Dhonnchaidh (skotgaele)
Naskiĝo 26-a de aŭgusto 1031
en Skotlando
Morto 13-a de novembro 1093
en Alnwick, Northumberland, Anglio
Mortis per mortis en batalo vd
Tombo Tynemouth
Ŝtataneco Reĝlando Skotlando vd
Familio
Dinastio Dunkeld
Patro Dunkano la 1-a
Patrino Suthen
Gefratoj Máel Muire, Earl of Atholl • Donaldo la 3-a vd
Edz(in)o Ingibjörg Finnsdóttir, Margareta de Skotlando
Infanoj Dunkano la 2-a, Edward, Edelred mac Maíl Coluim, Edgar (reĝo de Skotlando), Aleksandro la 1-a, Davido la 1-a, Matilda/Edith de Skotlando kaj Mary de Skotlando, grafino de Boulogne
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
16-jarcenta bildo de Malkolmo kaj Sankta Margareta

Malkolmo la 3-a (naskiĝis ĉirkaŭ 1031, mortis la 13-an de novembro 1093) estis reĝo de Skotlando de 1058 ĝis lia morto. Post lia morto oni kronnomis lin Canmore, kiu signifas granda kapo, kaj longa kolo.

Familio kaj Frua Vivo[redakti | redakti fonton]

Lia patro estis Dunkano la 1-a kiu iĝis reĝo de Skotlando malfrue en 1034 post la morto de Malkolmo la 2-a. Lia patrino estis nevino de Siward, grafo de Northumbria. La 15-an de aŭgusto 1040 Macbeth mortigis Dunkanon kaj kaptis la skotan tronon. La juna Malkolmo kaj sia frato Donaldo estis forsenditaj, versajne al Anglio por ĝui la protekton de ties reĝo Eduardo la Konfesanto: tamen laŭ iuj raportoj lia patrino petis la protekton de la grafo de la Orkadoj por si kaj siaj filoj.

En 1057 Malkolmo mortigis Macbeth ĉe Lumphanan en Aberdeenshire. Lulach, duonfilo de Macbeth, sekvis lin kiel reĝo sed la 23-an de aprilo 1058 Malkolmo mortigis ankaŭ lin proksime al Huntly, Aberdeenshire. Tiel Malkolmo iĝis reĝo.

Edzinoj[redakti | redakti fonton]

Malkolmo edziĝis al Ingibiorg, vidvino de norvega nobelo nomata Finn Arnesson. Pro tio liaj rilatoj kun la norvegaj regantoj de norda kaj okcidenta Skotlando estis pacaj, kaj liaj duonfiloj regis la graflandon de la Orkadoj.

Ingibiorg mortis antaŭ 1070, kiam Malkolmo edziĝis al Margareta, filino de la anglosaksa princo Eduardo la Ekzilito. Tiu edziĝo okazis eble parte pro politikaj kialoj: estis avantaĝe edziĝi al ano de la anglosaksa reĝa familio, aparte ĉar Malkolmo klopodis akiri Northumbria.

Rilatoj kun Anglio[redakti | redakti fonton]

En 1061 Malkolmo invadis Northumbria kaj disrabis Lindisfarne.

En 1068 (du jarojn post la ekregado de Vilhelmo la Konkerinto en Anglio), li donis sian protekton al fuĝintaj anoj de la anglosaksa reĝa familio: Agata (vidvino de Eduardo la Ekzilito) kaj ŝiaj gefiloj. En 1069 li invadis nordan Anglion por subteni ribelon kontraŭ Vilhelmo, kaj akiris multe da rabaĵoj. Responde, Gospatric, grafo de Northumbria, invadis Skotlandon. La skota mararmeo atakis la marbordon de Northumbria.

En 1072 Vilhelmo la Konkerinto alvenis al Skotlando kun armeo. Ĉe Abernethy Malkolmo omaĝis al li, transdonis sian filon Dunkanon kiel ostaĝo, kaj aranĝis pacon inter Vilhelmo kaj Edgar Aetheling, filo de Eduardo la Ekzilito. La omaĝo estis nur teoria afero kaj Malkolmo duŭre disrabis Northumbria ĝis 1080, kiam Vilhelmo sendis sian filon Roberton Curthose norden kaj estiĝis nova pacakordo kiu daŭris dek jarojn.

Post la ekrego de Vilhelmo la 2-a (Anglio), en 1091 Malkolmo penis kapti Newcastle-upon-Tyne sed retretis kiam Vilhelmo la 2-a alvenis kun forta armeo. La preteksto estis ke Vilhelmo la 2-a konfiskis anglajn bienojn de Edgar Aetheling. Edgar Aetheling kaj Roberto Curthose aranĝis pluan pacakordon. La sekvantan jaro estis plua kverelo kun la angla reĝo kaj en 1093 denove Malkolmo disrabis Northumbria. Survoje al Skotlando, proksime al Alnwick, la 13-an de novembro 1093, li estis mortigata kaj lia filo Eduardo mortige vundiĝis. Malkolmo entombiĝis en la priorejo de Tynemouth.

Gefiloj[redakti | redakti fonton]

Malkolmo kaj Ingibiorg havis almenaŭ unu filon, Dunkanon la 2-an (reĝo de Skotlando 1093-1094)

Malkolmo kaj Sankta Margareta de Skotlando havis ok gefilojn: