Gyula Csiszár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gyula Csiszár
Persona informo
Naskiĝo 25-an de januaro 1903 (1903-01-25)
en Veszprém
Morto 17-an de aprilo 1986 (1986-04-17) (83-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Hungara Belarta Universitato
Familio
Edz(in)o Ada Csiszár
Okupo
Okupo skulptisto
vdr

CSISZÁR Gyula (naskiĝinta la 25-an de januaro 1903 en Veszprém, Hungario, mortinta la 17-an de aprilo 1986) estis hungara skulptisto. Li devenis el nobela familio. Lia patrina avino Georgina Kosztka estis kuzino de la grandfama pentroartisto Tivadar Csontváry Kosztka (1853-1919). Alia fama praulo de la familio: la pola Sankta Stanislaw Kostka.

Li studis belarton ĉe renomaj majstroj: Gyula Rudnai kaj Zsigmond Kisfaludi Strobl. Li ricevis diplomon en 1926. Dum kelkaj jaroj li laboris en la Departementa Muzeo en Veszprém, restauris, aranĝis kaj katalogis multajn arkeologiajn materialojn. Liaj kreaĵoj grandparte neniiĝis dum la dua mondmilito, kelkaj bronzaj reliefoj troveblaj en la ĉirkaŭaĵo de Balaton, kaj en Alsoors la impona memorŝtono de la poeto Sandor Endrodi (1850-1920), kies poemon esperantigis K. Kalocsay. Li estis la edzo de esperantistino Ada Csiszár, prizorganto de la postlasaĵo de Kálmán Kalocsay. Li efike helpis ŝian E-agadon. Kunmetis tri dikajn fotoalbumojn, kaj la geneologian tablon de K. Kalocsay. Li mortis en Budapest la 17-an de aprilo 1986. Liaj cindroj estas lokitaj en la familia kripto en Veszprem.