PayPal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
PayPal
Emblemo de la pagsistemo
Fondodato decembro 1998
Fondoloko Usono
Kompanio PayPal Inc.
Nombro de uzantoj 200 milionoj
Eldonado de kartoj haveblas
Pagokluzo haveblas
Retejo https://www.paypal.com
vdr

PayPal (Pagamiko) estas pagsistemo en Interreto.

Historio

PayPal kun sia ĉefsidejo en San José (Kalifornio) estas kreita de Peter Thiel kaj Max Levchin. La maniero laŭ kiu PayPal funkcias laŭ la usona leĝo ne estas konsiderata "bankado", kaj pro tio la du povis sufiĉe facile krei la sistemon ne bezonante atenti pri la tre striktaj usonaj leĝoj. Origine PayPal estis ellaborita por poŝkomputiloj, sed nun la sistemo estas uzebla per kiu ajn foliumilo.

La populara aŭkciejo eBay aĉetis la firmaon PayPal en oktobro 2002 ĉar ili konstatis, ke 50 % de la uzantoj de eBay uzis la servojn de PayPal.

La 30-an de junio 2020 PayPal anoncis ĉesigon de ĝiroj ene de Rusio ekde aŭgusto, konsiderante ilin nesufiĉe profitaj kaj preferinte koncentriĝi je translandlimaj ĝiroj[1].

Kostoj

Pagoj de unu PayPal-konto al la alia estas senkostaj por la paganto, sed kostas al la pagito (en tiu senco la pagmaniero estas bone komparebla kun pagoj per kreditkarto). Se oni pagas al konto, kiu uzas alian valuton ol la propra konto, PayPal uzas la kurzon de la tago, sen ekstraj kostoj. Por pagoj de PayPal-konto al bankkonto ja povas ekzisti kostoj.

En la praktiko

Por fari pagojn per PayPal oni devas malfermi konton. Oni povas ĝiri monon al ĝi, ĉu per kreditkarto, ĉu per bankokonto, ĉu per la konto de alia PayPal-uzanto. Eblas ankaŭ ĝiri monon de sia PayPal-konto al sia bankkonto. Informoj pri la uzata pagokonto aŭ kreditkarto ne estas malkaŝitaj al la vendisto.

PayPal-kontoj ne havas numeron, kiel la plimulto de la bankkontoj, sed la identigilo de la konto egalas al la retpoŝta adreso de la persono al kiu oni pagas. Se oni scias, ke persono aŭ firmao havas PayPal-konton, kaj se oni konas ties retadreson, oni povas pagi al ĝi.

La avantaĝo por la paganto estas, ke oni ne devas sciigi siajn kreditkartajn donitaĵojn al la pagato (ricevanto de mono), kaj ke tiu do ne povas subtrahi pli da mono ol intencite de la paganto.

Pagi per PayPal estas senpaga por la paganto, sed la ricevanto pagas parton kiel provizo, sumiĝante al 3,4% de la transpagita sumo + 0,35 €.  La kostoj povas esti de 0,5% (multaj landoj en Eŭropo) ĝis 2% (inter alie Usono, Kanado) pli altaj kiam pagoj el eksterlando estas akceptataj[2].

Sub certaj kondiĉoj (ekzemple plendo ene de 180 tagoj post pago al la pagato) la aĉetprotekto de PayPal ebligas repagon se estas problemo kun la aĉeto de iu varo. Se vi kaj la vendisto malsukcesas atingi interkonsenton ekzemple rilate la ne-ricevon de objekto, vi devas ĝisdatigi la disputon al postulo (angle: claim) ene de 20 tagoj de la malfermo de la disputo ĉe PayPal.

Konataj Esperanto-instancoj al kiuj eblas pagi per PayPal estas Universala Esperanto-Asocio, la retbutiko de Flandra Esperanto-Ligo kaj la magazino Monato.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Referencoj