James Miller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
James Miller
Persona informo
James Miller
Naskiĝo 18-an de decembro 1968 (1968-12-18)
en Haverfordwest
Morto 2-an de majo 2003 (2003-05-02) (34-jaraĝa)
en Rafah
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Downside School vd
Profesio
Okupo filmreĝisoroĉefkameraistoĵurnalistofilmproduktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

James Miller (naskiĝinta la 18-an de decembro 1968 en Haverfordwest, Pembrokeshire, Kimrio - pafmortigita dum realigado de dokumenta filmo la 2-an de majo 2003 en Rafah, Gaza Sektoro) estis sendependa brita ĵurnalisto kaj produktoro.

Cirkonstancoj de lia morto[redakti | redakti fonton]

Laŭ brita enketo, James Miller, kiu surhavis kuglorezistan veŝton kun grandaj literoj « TV », estis intence mortigita [1] en Rafah far israela soldato dum li faris dokumentan filmon titolitan « Morto en Gaza ».

Brita ĵurnalisto sin identiganta, kiel "Dan" deklaris ke « James Miller kaj aliaj du ĵurnalistoj svingis blankan flagon samtempe filmante ». « Ni estis plene videblaj por la trupoj, kun blanka flago kaj vestaĵoj markitaj per « presse » (reportero), tamen ili ekpafis, trafante James Miller », siaflanke raportis Abdel-Rahman Abdullah, sendependa palestina ĵurnalisto, kiu troviĝis surloke.

Tamen, en marto 2005, la israela armeo, fine de 18 monatoj da enketado, decidis ne kulpigi, pruvomanke, la leŭtenanton suspektitan pri respondeco de la mortigo.

James Miller estis patro de dujara knabo kaj kvinmonata knabino.

Morto en Gaza[redakti | redakti fonton]

La dokumenta filmo de James Miller, titolita « Morto en Gaza »[2], ricevis plurajn premiojn, el kiuj tri Emmy Awards en Usono en septembro 2005, kaj tiu de la filmfestivalo pri la Homrajtoj « One World 2005 » en Prago en majo 2005.

Internaj ligoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. france Tri jarojn post la morto de la reĝisoro James Miller la brita enketo konkludas al murdo artikolo datita je la 7-a de aprilo 2006, el la retejo de Reporters sans frontières (konsultita je 2009-03-17)
  2. angle http://www.hbo.com/docs/programs/death_in_gaza/ 4 paĝoj pri la filmo kaj farintoj James Miller kaj reporteristino Saira Shah