Alain Bashung

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alain Bashung
Persona informo
Naskonomo Alain Claude Baschung
Aliaj nomoj Alain Bashung • Hendrick Darmen • David Bergen
Naskiĝo 1-an de decembro 1947 (1947-12-01)
en 14-a arondismento de Parizo,  Francio
Morto 14-an de marto 2009 (2009-03-14) (61-jaraĝa)
en 14-a arondismento de Parizo,  Francio
Mortokialo pulma kancero
Tombo Tombejo Père-Lachaise
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Edz(in)o Chloé Mons • Chantal Mironneau • Chantal Monteraselli
Infanoj Poppée Bashung • Arthur Baschung
Okupo
Okupo aktorokantaŭtoro
TTT
Retejo http://www.alainbashung.fr/
vdr

Alain Bashung, naskiĝnome Alain Baschung (naskiĝis la 1-an de decembro 1947 kaj mortis la 14-an de marto 2009 en Parizo), estis franca verkisto-komponisto-interpretisto kaj komediisto. Li fariĝis gravulo de francaj kanzono kaj roko ekde la komenco de la 1980-aj jaroj kaj influis multnombrajn francajn kantistojn de la nova generacio.

Bashung dum sia lasta turneo en julio 2008.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Juneco[redakti | redakti fonton]

Alain Bashung estis la filo de breton-devena patrino, laboristino en kaŭĉuka fabriko en Boulogne-Billancourt, kaj de alĝeria, kabila patro, kiun li ne konis. Lia patrino reedziniĝis kun bakisto laboranta dumnokte kaj Alain Bashung, tiam 1-jara, estis sendita en la ĉirkaŭaĵon de Strasburgo, en Wingersheim, ĉe la gepatroj de sia nova bopatro. Li tiel trapasis sian infanecon en la kamparo, en iom konservativa medio, kun avino kiu parolis nur la alzacan lingvon. Li malkovris muzikon, interalie Mahogony de Kurt Weill, dank'al ludado de buŝharmoniko Rosebud, kiun li ricevis por sia 5-a datreveno. Li krome estis messervanto en Wingersheim, kie li ankaŭ praktikis korbopilkadon kaj bicikladon. En lernejo, Alain estis bona lernanto.

Li revenis al Parizo en 1959, kie li malkovris la grandulojn de franca kanzono, kaj, per radio, la usonan Rok-muzikon de Gene Vincent, Buddy Holly, kiu fariĝis modelo, aŭ Elvis Presley. Paralele al siaj studoj, kiujn li rapide forlasis post akiro de diplomo de librotenado, li formis efemeran grupon kun siaj kunuloj, les Dunces, kun repertuaro inter folklor-muziko kaj "Rockabilly".

Malfacila komenco[redakti | redakti fonton]

Kune kun muzikistoj renkontitaj en Royan, Bashung formis novan grupon kiu aliris restoraciojn, provincajn hotelojn kaj ĉefe usonajn militbazojn. 19-jara, li malfacile ekstartis karieron per siaj unuaj unuopaĵoj, kiaj Pourquoi rêvez-vous des États-Unis ? en 1966. La saman jaron, li fariĝis aranĝisto en muzik-kompanio RCA, kie li prilaboris la diskojn de Claude Channes kaj Noël Deschamps kaj ankaŭ tiujn de Dick Rivers. Plia el siaj unuaj vinilaj diskoj, aperinta en 1968 kaj apenaŭ trovebla, titoliĝis Les Romantiques.

Li plue aperigis dekduon da unuopaĵoj, el kiuj unu sub la pseŭdonimo David Bergen, kaj du aliaj, en 1971-1972 sub la pseŭdonimo Hendrick Darmen komponisto kaj interpretisto de grupo Monkey Bizness. Li plue komponis kelkajn titolojn por tiu-epokaj konataj kantistoj kiel Noël Deschamps, sed ne sukcesis atingi sukceson.

En 1973, li interpretis Robespieron en la muzikalo La Révolution française de Claude-Michel Schönberg. Li renkontis Dick Rivers, por kiu li interalie komponis kaj produktis Marylou.

Sukceso[redakti | redakti fonton]

Li renkontis son-inĝenieron Andy Scott kaj tekst-verkiston Boris Bergman, kun kiuj en 1977 li subskribis sian unuan novigan albumon, Romans photos, kiu montriĝis komerca fiasko en la kunteksto de punka lavango.

Li pludaŭrigis en 1979 per Roulette russe, pli malluma kaj roka albumo. En 1980 aperis la titolo Gaby, oh Gaby, dank'al kiu Bashung finfine ekkonis sukceson, per pli ol unu miliono da venditaj ekzempleroj. Li konfirmis sian talenton ĉe recenzo kaj publiko en 1981, per sia tre roka albumo Pizza, kiu ebligis al li, per titolo Vertige de l'amour, ekstarti turneon en grandaj koncertejoj, interalie Olympia en Parizo.

En 1982, Bashung kunlaboris kun Serge Gainsbourg en la albumo Play blessures. Tiu albumo estis volonta rompo de Bashung post la grandega kaj neatendita sukceso de Gaby, de kiu li ŝajne volis distanciĝi («Mi dediĉas tiun angoron al malaperinta kantisto, mortinta pro soifo en dezerto de Gaby, respektu minuton da silento, faru kvazaŭ mi ne estus alveninta...», li ekkantis en J'croise aux Hébrides). Malluma, torturita, malfacile alirebla disko, kiu fine estis komerca kaj recenza fiasko. En 1983, li publikigis tre originalan kaj malluman albumon, Figure imposée, kiu ankaŭ restis konfidenca. En 1985, li verkis titolojn por la asocio SOS Racisme.

En 1986, li aperigis Passé le Rio Grande. Li retrovis Boris Bergman kaj denove retrovis sukceson per la titolo SOS Amor.

En 1989, la albumo Novice per "New wave" sonoro kaj ties unuopaĵo Bombez !, signis lian unuan oficialan kunlaboron kun tekst-verkisto Jean Fauque kaj lian lastan kun Boris Bergman, kun-verkinto de liaj unuaj sukcesoj, kiu, en pluraj intervjuoj, interalie en Rock & Folk por la apero de Fantaisie militaire, ne kaŝis ian amarecon. Novice eĥis al la mallumo de Play Blessures.

Rekono[redakti | redakti fonton]

En 1991, li daŭrigis sian kunlaboron kun Jean Fauque, por Osez Joséphine, kiu ankaŭ enhavis kelkajn refarojn de klasikaj usonaj rok-pecoj. Li plivastigis sian publikon kaj la albumo vendiĝis en pli ol 350 000 ekzempleroj, kaj la titolo Osez Joséphine estis lia unua vera ŝlagro depost Vertige de l'amour. En la sama albumo, oni retrovas la titolon Madame rêve, kiu rapide fariĝis nemalhavebla titolo de lia repertuaro, kaj aŭguris pri liaj estontaj artaj evoluoj.

En 1992, li rekantis Les Mots bleus de Christophe, en kompilaĵo destinita al priserĉo de AIDS. En 1994, li aperigis albumon Chatterton, kiun li mem kvalifikis Country New Age. Por tiu disko, li kunlaboris kun pluraj artistoj (Sonny Landreth, Ally McErlaine, Link Wray, Marc Ribot kaj Stéphane Belmondo). La titolo Ma petite entreprise (kiu onidire estus metaforo de lia seksa aktiveco, kion formale malgarantiis Bashung mem) estis nova sukceso por Bashung. Li tuj ekstartis du-jaran turneon, kiu rezultigis duoblan koncertan albumon en 1995, Confessions publiques.

Ekde 1994, Bashung dediĉis sin pli multe al sia komediista kariero komencinta en 1981, interalie en Ma sœur chinoise de Alain Mazars.

Post registrado de City duope kun Brigitte Fontaine en ŝia albumo Les Palaces, li revenis al muziko en 1998 per Fantaisie militaire, por kiu li kunlaboris kun Jean Fauque, Rodolphe Burger, Les Valentins kaj Jean-Marc Lederman. Adrian Utley, gitaristo de la angla grupo Portishead, ankaŭ partoprenis al tiu albumo. La kordinstrumentaj aranĝoj, kiuj alportis multon al la etoso de la disko, estis faritaj de Joseph Racaille. La unua unuopaĵo eltirita el tiu verko estis La nuit je mens. Por tiu albumo, li ricevis tri victoires de la musique en 1999. En 2005, okaze de la 20-a eldono de la "Venkoj de l'Muziko", Fantaisie Militaire estis deklarita plej bona albumo de la 20 lastaj jaroj. Tiu albumo estis recenza kaj komerca sukceso por Bashung.

En 2000, li aperigis Climax, duoblan albumon de kompilado, en kiu li rearanĝis kelkajn el siaj plej famaj titoloj, interalie Volontaire duope kun Noir Désir.

En 2002, li aperigis L'Imprudence, albumon aplaŭditan de recenzo kaj konsideritan kiel la plej malluman de lia diskografio. Postulema disko, foje juĝita kiel aŭstera, pli parolita ol kantita, kun kordinstumentaj kaj elektraj aranĝoj, laŭ Bashung inspirita de muzikoj de malnovaj blanka-nigraj filmoj. La saman jaron, li registris Cantique des cantiques kun sia edzino, komediistino kaj kantistino Chloé Mons: tiu titolo estis verkita okaze de ilia geedziĝo en 2001, laŭ muziko de Rodolphe Burger, ekde nova traduko de "Kanto de la kantoj" el la Biblio farita de verkisto Olivier Cadiot. En 2003, li partoprenis al albumo dediĉita al Léo Ferré interpretante la kanzonon Avec le temps kaj verkis antaŭparolon al verko respegulanta la artan karieron de tiu artisto.

En 2004, aperis duobla koncerta albumo, La Tournée des grands espaces. En 2005, li interpretis la titolon Le sud de Nino Ferrer en omaĝa albumo On dirait Nino. En 2006, li registris la kanzonon Que reste-t-il de nos amours de Charles Trenet duope kun Françoise Hardy por ŝia disko Parenthèses....

En junio 2006, li okupadis la "Cité de la Musique" en Parizo, kiu donis plenpovon al li. Li faris serion da spektakloj ĉirkaŭigante sin porokaze de pluraj artistoj: Christophe, Dominique A, Rodolphe Burger, Arto Lindsay.

Komence de 2007, li finis sian paŭzon kaj partoprenis al la turneo Les Aventuriers d'un autre monde kun Jean-Louis Aubert, Cali, Daniel Darc, Richard Kolinka kaj Raphaël. Li ankaŭ ofertis al si du vesperojn en Salle Pleyel de Parizo kaj enkarnigis Jack l'éventreur en la kanzono Panique Mécanique en albumo La Mécanique du cœur de Dionysos.

Alain Bashung aperis en la filmo J'ai toujours rêvé d'être un gangster de Samuel Benchetrit, en kiu li ludis parton kun belga kantisto Arno. Ambaŭ interpretis propran rolon, disputante la aŭtorrajton de kanzono.

En 2008, li kantis L.U.V. duope kun Daniel Darc en ties albumo, Amours suprêmes. Li ankaŭ proponis kreaĵon, L'Homme à tête de chou, ĉirkaŭ Serge Gainsbourg. La 24-an de marto 2008, Bashung aperigis albumon Bleu pétrole, kunlaborante interalie kun Gaëtan Roussel de Louise Attaque, Arman Méliès kaj Gérard Manset, kies kanzonon Il voyage en solitaire li reprenis por konkludi sian albumon. Poste, li ekstartis turneon kaj estis programita en pluraj festivaloj. La 10-an de junio 2008, li komencis serion da recitaloj en Olympia malgraŭ ĥemio-terapio pro pulma kancero. Jean Fauque, lia verkisto jam de 20 jaroj, anoncis ke nova albumo povus rapide aperi.

La 1-an de januaro 2009, Alain Bashung estis promociita al Kavaliro de Honora Legio. La 28-an de februaro 2009, li gajnis tri trofeojn dum la Victoires de la musique 2009, interalie tiun por vira interpretisto de l'jaro. Bashung ankaŭ gajnis tre prestiĝan venkon, tiun de albumo de kanzonoj por Bleu pétrole, kaj lia turneo estis konsiderata kiel plej bona spektaklo de l'jaro. Per entute dek unu rekompencoj akiritaj dum lia kariero, li fariĝis la plej premiita artisto de tiu ceremonio. Tiu rekono estis okazo por lia lasta publika apero, ĉar li devis nuligis siajn lastajn koncertojn la sekvantajn tagojn.

Trafita de pulma kancero depost pli ol unu jaro, kaj tre malfortiĝinta, Alain Bashung mortis la 14-an de marto 2009 en Hospitalo Saint-Joseph en Parizo, tiam 61-jaraĝa. Post religia ceremonio en preĝejo de Saint-Germain-des-Prés, li estis entombigita en Tombejo Père-Lachaise la 20-an de marto 2009.

Diskografio[redakti | redakti fonton]

Studiaj albumoj[redakti | redakti fonton]

Jaro Albumo Ĉartoj
Francio Belgio Svislando
1977 Romans photos - - -
1979 Roulette russe 13 - -
1981 Pizza 1 - -
1982 Play blessures - - -
1983 Figure imposée - - -
1986 Passé le Rio Grande - - -
1989 Novice - - -
1991 Osez Joséphine 14 - -
1993 Réservé aux Indiens - - -
1994 Chatterton 6 - -
1998 Fantaisie militaire 1 15 -
2002 L'Imprudence 1 2 46
2002 Cantique des cantiques duope kun Chloé Mons - - -
2008 Bleu pétrole 1 4 11
2011 L'Homme à tête de chou - - -

Singloj[redakti | redakti fonton]

Jaro Singlo Ĉartoj
Francio Belgio
1966 Pourquoi rêvez-vous des États-Unis ? - -
1967 T'as qu'à dire Yeah - -
1967 Tu es une petite enfant qui fait la belle - -
1968 Chère petite chose 66 -
1968 Les romantiques - -
1969 Lise - -
1969 La rivière - -
1969 Simplement quelques jours - -
1969 Ho gli occhi chiusi - -
1970 Un jour viendra - -
1971 Du feu dans les veines - -
1973 Bois de santal - -
1977 Roman Photos 71 -
1977 C'est la faute à Dylan - -
1979 Je fume pour oublier que tu bois - -
1980 Gaby oh Gaby 2 -
1981 Vertige de l'amour 1 -
1981 Rebel 19 -
1981 C'est comment qu'on freine? 45 -
1983 Elégance - -
1984 S.O.S. Amor 36 -
1985 Tu touches pas à mon pote - -
1985 Hey Joe 59 -
1986 L'arrivée du Tour 44 -
1986 Malédiction 36 -
1989 Bombez! 76 -
1989 Pyromanes 94 -
1989 Etrange été - -
1991 Osez Joséphine 14 -
1991 J'écume - -
1992 Madame rêve - -
1994 Ma petite entreprise 61 -
1994 J'passe pour une caravane 31 -
1998 La nuit je mens 12 -
1998 Sommes-nous 24 -
1998 Aucun express 39 -
2003 La ficelle - -
2008 Résidents de la République - 32

Koncertaj albumoj[redakti | redakti fonton]

  • 1985: Live Tour 85
  • 1992: Tour novice
  • 1995: Confessions publiques
  • 2004: La Tournée des grands espaces
  • 2009: Dimanches à l'Élysée

Filmografio[redakti | redakti fonton]

Aktoro[redakti | redakti fonton]

Komponisto[redakti | redakti fonton]

Rekompencoj[redakti | redakti fonton]

Victoires de la musique[redakti | redakti fonton]

  • Venko de l'muziko por vira artisto interpretisto en 1993, 1999 kaj 2009
  • Albumo de kanzonoj, varieteoj de l’jaro 2009 por Bleu pétrole
  • Albumo de la 20 lastaj jaroj per Fantaisie militaire
  • Albumo de varieteo, pop, rok de l'jaro 1999 per Fantaisie militaire
  • Albumo de originala muziko de kino aŭ televido de l’jaro 2000 per Ma petite entreprise
  • Muzika spektaklo, turneo aŭ koncerto de l’jaro 2009 per Bleu pétrole tour
  • Muzikvideo de l’jaro 1993 per Osez Joséphine (reĝisoro: Jean-Baptiste Mondino)
  • Muzikvideo de l’jaro 1999 per La nuit je mens (reĝisoro: Jacques Audiard)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Muzikvideoj[redakti | redakti fonton]