Paul Krugman
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Paul Krugman | |
---|---|
Nobel-premiito ![]() | |
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de februaro 1953 (67-jara) en Albany |
Lingvoj | angla lingvo |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | John F. Kennedy High School • Universitato Yale • Masaĉuseca Instituto de Teknologio |
Familio | |
Edz(in)o | Robin Wells |
Okupo | |
Okupo | kolumnisto • ekonomikisto • eseisto • blogisto • universitata profesoro • publikigisto • ĵurnalisto • verkisto |
TTT | |
Retejo | http://web.mit.edu/krugman/www/ |
Paul Robin KRUGMAN /ˈkɹuːɡmən/ (naskiĝis la 28-an de februaro 1953) estas usona ekonomikisto, kolumnisto, intelektulo kaj aŭtoro. Li estas profesoro pri ekonomiko kaj internaciaj aferoj ĉe Princeton Universitato, profesoro ĉe la London School of Economics, kaj kolumnisto por New York Times. En 2008 Krugman gajnis la Nobelpremion pri Ekonomiaj Sciencoj[1] pro sia analizo de komerco-skemoj. Krugman estas konata en la mondo de la universitatoj pro lia laboro en internacia ekonomiko, interalie komerco-teorio, ekonomia geografio kaj internaciaj financoj.