Roger Hanin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Roger Hanin
Roger Hanin en Festivalo de Cannes, 1997
Roger Hanin en Festivalo de Cannes, 1997
Persona informo
Roger Hanin
Naskonomo Roger Paul Jacob Lévy
Naskiĝo la  20-an de oktobro 1925(nun 1925-10-20) (98‑jara)
en Alĝero, franca Alĝerio
Morto la 11-an de februaro 2015 (89‑jara)
en Parizo  Francio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Etno judoj vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Partio Franca Komunista Partio vd
Familio
Edz(in)o Christine Gouze-Rénal (1959-2002)
Profesio
Okupo aktoropolitikistofilmreĝisoroscenaristo • filmaktoro • verkisto • televida aktoro • reĝisoro vd
Laborkampo filmo vd
Aktiva dum 19522008
Aktorado
Fama rolo Komisaro Navarro
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Roger HANIN (naskonome Roger Lévy), (naskiĝis la  20-an de oktobro 1925(nun 1925-10-20) en Alĝero, mortis la 11-an de februaro 2015 en Parizo) estis franca aktoro, reĝisoro kaj verkisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lia avo estis rabeno, lia patro estis dungito de PTT. Forpelita el liceo pro antisemitaj leĝoj de Reĝimo de Vichy, li dungiĝis kiel volontulo en aerarmeo en 1944.

Roger Hanin mem difinis sin tiel: «Mia vera nomo estas Levy. Mia patro nomiĝas Joseph Lévy. Mia patrino nomiĝas Victorine Hanin. Origine, estis Ben Hanine. Ŝi estas filino el familio Azoulay. Mi estas cent procente koŝera el genetika vidpunkto. Mi estas filo de komunisto kaj avo de rabeno.» (Actualité juive, 4-a de decembro 1987). Tamen, li konvertiĝis al katolikismo okaze de sia edziĝo; li neniam malkonfirmis tion, male, li memorigis tion dum longa intervjuo al Le Monde en la 1990-aj jaroj.

Bofrato per alianco al François Mitterrand per sia edziĝo kun Christine Gouze-Rénal, fratino de Danielle Mitterrand, li estis kromnomita «La bof'» de iuj. Li estis intimulo de la Prezidento de la Respubliko (kiu estis atestanto al lia edziĝo).

Kariero[redakti | redakti fonton]

La 1980-aj jaroj estis signitaj per lia reveno al scenejo kiel aktoro kaj finis lian senrolan periodon. Dank'al Alexandre Arcady kaj liaj filmoj kiel Le Grand PardonLe Coup de sirocco, sed ankaŭ kaj ĉefe dank'al sia bofrato prezidento, li povis plene liveri sian «identecon de nigrapiedulo» kaj eniri en ĉartojn al kontentiga rango.

En la 1980-aj jaroj, t.e. post la elekto de Mitterrand, Roger Hanin reakiris kinan bonstaton. Dum li antaŭe ludis nur duarangajn rolojn, oni konfidis al li laŭmezurajn rolojn, kiel Navarro, speciale kreita de amiko de Mitterrand.

Lia plej fama rolo estis tiu de Komisaro, heroo de la televida serio Navarro, kies unua epizodo aperis en oktobro 1989 en TF1. La lasta filmado okazis la 31-an de oktobro 2008.

La 1-an de novembro 2008, Roger Hanin anoncis dum elsendo de RTL, ke li ĉesigas sian karieron de aktoro[1]: «Mi ne plu ludos, mi ne plu volas esti aktoro.», deklaris la komediisto. «Estas nek amareco, nek nostalgio. Mi pasis mian vicon, kiel dirite. Mi finis. Mi havis mirindan karieron laŭlitere. Mi ludis Othellon, Macbeth, ĉiujn grandajn verkistojn, Pirandello, Beckett, Claudel, mi ludis grandajn rolojn, mi ne ekbalbutos. Mi havas grandan projekton: mi ekvivos! Iros en grandajn restoraciojn, faros vojaĝojn, legos, verkos.»

Filmografio[redakti | redakti fonton]

Aktoro[redakti | redakti fonton]

Reĝisoro[redakti | redakti fonton]

Telenoveloj[redakti | redakti fonton]

Televido[redakti | redakti fonton]

Voĉografio[redakti | redakti fonton]

Teatro[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • L'ours en lambeaux. 1981.
  • Le voyage d'Arsène. 1985.
  • Lettre à un ami mystérieux (François Mitterrand), Ed. Grasset, 2001

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]