Marie Trintignant

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Trintignant.
Marie Trintignant
Marie Trintignant (1996)
Marie Trintignant (1996)
Persona informo
Marie Trintignant
Naskonomo Marie Trintignant-Corneau
Naskiĝo 21-an de januaro 1962 (1962-01-21)
en Boulogne-Billancourt,  Francio
Morto 1-an de aŭgusto 2003 (2003-08-01) (41-jaraĝa)
en Neuilly-sur-Seine,  Francio
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per battery vd
Mortigita de Bertrand Cantat vd
Tombo Tombejo Père-Lachaise vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Patro Jean-Louis Trintignant vd
Patrino Nadine Trintignant vd
Gefratoj Vincent Trintignant vd
Edz(in)o Samuel Benchetrit • Bertrand Cantat vd
Amkunulo Richard Kolinka • François Cluzet • Bertrand Cantat vd
Infanoj Jules Benchetrit • Roman Kolinka • Paul Cluzet • Léon Othnin-Girard vd
Profesio
Okupo filmaktoro • teatra aktoro vd
Aktiva dum 1967–2003 vd
Verkado
Verkoj Série noire ❦
Story of Women ❦
The Groundhogs ❦
White Lies vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Marie TRINTIGNANT, (naskiĝis la 21-an de januaro 1962 en Boulogne-Billancourt, Hauts-de-Seine, mortis la 1-an de aŭgusto 2003 en Neuilly-sur-Seine, Francio), estis franca aktorino, filino de Nadine Trintignant kaj Jean-Louis Trintignant.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Aktora kariero[redakti | redakti fonton]

Ŝi komencis sian kino-aktoran karieron en 1966, tiam 4-jara, per Mon amour, mon amour de Nadine Trintignant apud sia patro Jean-Louis Trintignant, antaŭ ol plu daŭrigi en aliaj filmoj de sia patrino.

En 1979, tiam 17-jara, ŝia aktora kariero vere debutis per Série noire (1979) de Alain Corneau (kies scenaro estas adaptita de libro de Jim Thompson - A Hell of a woman - kaj la dialogoj de verkisto Georges Perec, "Oulipo"-ano), kiu eniris la analon de nigra filmo dank'al malluma kaj senespera etoso kiu eliĝas el ĝi.

En la 1980-aj jaroj ŝi montris sian plenan talenton dank'al Claude Chabrol. ŝia malakuta voĉo kaj ŝia profunda rigardo estis reliefigitaj en Une affaire de femmes - filmo en kiu ŝi enkarnigis prostituitinon, amikinon de la persono enkarnigita de Isabelle Huppert - kaj en Betty, en kiu ŝi ludis la unuan rolon de alkoholulino rompinta kun sia burĝa familio, kiu semas perturbon en la paro kiu akceptis ŝin.

En la 1990-aj jaroj, ŝi havis la unuan rolon en Une nuit d'été en ville de Michel Deville. Ŝi turnis sin al komedio en filmoj kiel Cible émouvante...Comme elle respire, ambaŭ filmoj de Pierre Salvadori, en kiuj ŝi donis replikon al Guillaume Depardieu.

En 2000, ŝi ludis rolon de militantino por rajto al aborto en telefilmo Victoire ou la douleur des femmes sub direktado de sia patrino Nadine Trintignant.

La diverseco de ŝia roloj faras el ŝi enigman aktorinon malfacile klasifikeblan en precisa registro.

Ŝi estis kvin-foje nomumita al César de kino:

1999: Comme elle respire (plej bona aktorino)
1998: Le Cousin (plej bona dua virina rolo)
1997: Le Cri de la soie (plej bona aktorino)
1994: Les Marmottes (plej bona dua virina rolo)
1989: Une affaire de femmes (plej bona dua virina rolo)

En 2000 ŝi estis ĵuriano en Festivalo de usona kino de Deauville.

Familio[redakti | redakti fonton]

Marie Trintignant havis kvar infanojn:

Morto[redakti | redakti fonton]

Revenigita en Francion la 31-an de julio 2003 en stato de cerebra morto, sekve al profunda komato provokita de batoj donitaj de ŝia kunulo Bertrand Cantat dum disputo, en la nokto de la 26-a al la 27-a de julio 2003 (dum ŝi rolis en telefilmo Colette, une femme libre en Vilno en Litovio), ŝi mortis la postan tagon, la 1-an de aŭgusto 2003, en Neuilly-sur-Seine. Marie Trintignant estis entombigita la 6-an de aŭgusto 2003 en Tombejo Père-Lachaise, akompanita de homaro hele vestita, laŭ peto de ŝia familio, kiel raportis la gazetaro. La ĉerko estis kovrita de sunfloroj, ŝiaj preferataj floroj.[1] La matenon, omaĝo kunvenigis proksimulojn en teatro Édouard-VII por legado de tekstoj kaj kanzonoj luditaj aŭ ŝatitaj de Marie Trintignant.

La 13-an de majo 2007, Bertrand Delanoë, urbestro de Parizo, inaŭguris skvaron omaĝe al ŝi: Skvaro Marie-Trintignant situas inter Hôtel de Sens kaj Sejno, straton de l'Ave-Maria, en la 4-a arondismento de Parizo[2].

Kanzono[redakti | redakti fonton]

En novembro 2001, ŝi interpretis la kanzonon Je suis dev'nue la bonne duope kun Thomas Fersen, dum publika elsendo Absolument Fabuleux en France Inter. En 2003, denove kun Thomas Fersen, ŝi registris Pièce Montée des Grands jours, samnoma kanzono de lia albumo.

Kelkajn jarojn antaŭe, ŝi ludis la rolon de Bianca, pop-kantistino en purgatorio en la filmo Wings of fame (Les ailes de la renommée) de Otakar Votocek en 1990, sed la registraĵo de la kanzono, kiun ŝi interpretis, ne disponeblas.

En 2003, en la filmo Janis et John de Samuel Benchetrit, ŝi ludis rolon de iu, kiu ŝajnigas sin Janis Joplin. Marie Trintignant interpretis kanzonon de Janis Joplin kaj tio estas la fino de la filmo...

Filmografio[redakti | redakti fonton]

Kino[redakti | redakti fonton]

Kurtfilmoj[redakti | redakti fonton]

Televido[redakti | redakti fonton]

Teatro[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La tombo de Marie Trintignant troviĝas ĉe tiu de kino-produktoro Daniel Toscan du Plantier maldekstre, kaj tiu de varietea kantisto Gilbert Bécaud dekstre. Kelkajn monatojn poste, komediistino Sophie Daumier estis entombigita en la alia loko najbara al ŝia sepultejo.
  2. Les nouveaux jardins et équipements in Dossier de presse "Jardins & Nature à Paris" (1er semestre 2007) Arkivigite je 2009-02-16 per la retarkivo Wayback Machine, Retejo de la Urbodomo de Parizo (januaro 2007)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]