Juan Yagüe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juan Yagüe Blanco
Juan Yagüe
Juan Yagüe
Naskiĝo 1892
en San Leonardo, Soria, Hispanio
Morto Burgos, Hispanio
en 29-a de oktobro de 1952
Soldata kariero
Militoj: Rif-milito
Hispana revolucio de 1934
Hispana Enlanda Milito
Persona informo
Naskonomo Juan Yagüe Blanco
Aliaj nomoj El carnicero de Badajoz
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo oficiropolitikisto • spanish legionary
vdr

Juan Yagüe Blanco (San Leonardo, Soria, Hispanio, 1892 - Burgos, Hispanio, 29a de oktobro de 1952), estis hispana militisto. Li gravis dum la Hispana Enlanda Milito, kiam estris la kolonon kiu okupis Ekstremaduron kaj en la Batalo de la Ebro, kaj respondecis pri la masaskroj okazintaj en la urbo de Badajoz, post kio li estis konata popole kiel El carnicero de Badajoz (La buĉisto de Badajoz).[1]

Kariero[redakti | redakti fonton]

Li studis en Militista Akademio de Toledo en 1907 samtempe kiel la generalo Francisco Franco. Li luktis en la Rif-milito kun la trupoj de la Legio. En 1934 li partoprenis estrante afrikajn trupojn en la operacoj de Asturio kontraŭ la revolucio de oktobro 1934 sub la regado de Franco kiu preferis lin kontraŭ alia militestro kiu ekdubis ĉu pafi kontraŭ civiluloj.[2]

Li estis unu el la ĉefaj estroj de la insurekcio de 1936 kontraŭ la registaro de la Dua Hispana Respubliko. Li respondecis pri la estrado de la afrikaj trupoj ekde Ceŭto kie li estis destinita ĉe la Legio atendante la enposteniĝon de Franco.

Yagüe, amiko de José Antonio Primo de Rivera, estis aliĝinto de la faŝisma politika partio Falange Española kaj lia politika agado ĉiam inkliniĝis inter tia ideologio kaj la fideleco al Franco. En malfacilaj momentoj li inkliniĝis ĝenerale al Franco, sed foje kritikis ties decidojn, kio apartigis lin el estraj postenoj.

Enlanda Milito[redakti | redakti fonton]

En la Hispana Enlanda Milito li partoprenis en la insurekcio de Ceŭto kaj trapasigo de la trupoj de la Ĝibraltara Markolo pere de malfacila aera operaco; kontribuis sekurigi la ribelon en Sevilo. Poste li estris la frankisman antaŭenigon tra Ekstremaduro, kie li uzis siajn afrikajn marokdevenajn trupojn kiel terurigo kaj de respublikaj luktantoj kaj de civiluloj kaj kie li ege kontribuis al la mortigan subpremadon.

La batalo de Badajoz estis unu el la plej sangaj; la 14an de aŭgusto de 1936 la legio rompis truon en la muregoj kiuj tiam ĉirkaŭis la urbon kaj sekvis teruran mortigadon laŭ ekzemple la historiisto Paul Preston nomita kiel la masakro de Badajoz, kie oni ekzekutis ĉirkaŭ 4.000 personoj. Laŭ la biografiisto de Yagüe la mortigistoj eĉ ne diferencigis pacemajn civitanojn el maldekstraj milicanoj.[3]

En intervjuo de la usona ĵurnalisto John T. Whitaker pri tio, lia respondo iĝis tre konata:

- Kopreneble ni mortpafis ilin. Kion vi esperus? Ĉu vi supozas, ke mi portos 4.000 "ruĝulojn" kun mi dum mia kolono antaŭenigis kontraŭhorloĝe? Ĉu vi supozas, ke mi liberigos je mia dorso kaj permesos ilin rekonstrui ruĝan Badajozon?.

Jam kolonelo li pluavancis al Madrido laŭlonge de la rivero Taĵo. Tiam decidis Franco devojigi la avancon al la ĉefurbon por liberigi la Alkazaron de Toledo, kie resistis dum monatoj grupo de insurekciistoj sub la kolonelo José Moscardó, liberigo kiu plibonigus la propagandon de la frankisma flanko. Post malkonsenti je tio, Yagüe estis anstataŭata de José Enrique Varela. Dum la konflikto okazinta de la Unuigo fare de Franco perforte de la du politikaj partioj kiuj estis apoginte lin nome Falange kaj karlistoj, Yagüe situis je la flanko de Franco. Sed poste dufoje almenaŭ petis pardonon kaj kompaton por la arestitoj ĉu falangistoj ĉu respublikanoj, kaj pro tio li estis separita de la estrado de la operacoj. Tamen li partoprenis en la batalo de la Ebro kaj eniris en Barcelono en januaro de 1939 estre de afrikaj trupoj denove terutirginte la populacion.

Kiel militestro Juan Yagüe estis konsiderata dejelkaj kiel ege kapabla estro inter tiuj kiuj partoprenis en la milito.[4] Li estis unu el la pioniroj de la rapidaj operacoj kiuj ĝis tiam neniam okazis sammaniere kiel li avancis tra Andaluzion kaj Ekstremaduro aŭguste de 1936, kaj poste okazis simile fare de la germanaj trupoj dum la Dua Mondmilito. Dum unu monato Yagüe avancis 500 km, ĝis 100 km de Madrido, sed vere li frontis nur milicanojn malbone armiligitajn kaj organizitajn, dum li disponis de regula armeo profesie trejnita por la kolonia milito, kiu disponis de armilaro.

Ekzemplo de lia pionireco estis la metodo konkeri vilaĝojn kie rezistis eta grupo de milicanoj: anstataŭ ataki la ĉirkaŭaĵojn kaj poste avanci al la centro, li sendis kamionojn de legiistoj kaj marokanoj kiuj eniris rapidege ĝis la centro kaj poste tiuj "purigis" la vilaĝon al ekstere.

Post la Enlanda Milito[redakti | redakti fonton]

Post la fino de la milito li iĝis generalo kaj Ministro de la Aerarmeo, sed en 1940 li estis elpostenigita kaj eĉ arestita al sia naskiĝloko, San Leonardo, en Soria pro kritikoj kontraŭ la frankisma politiko de malpardono kaj eĉ ekkonspirado, kion malkovris la frankisma sekreta servo.[5]

En 1942 li estis pardonita de Franco kaj pluis lia miltista kariero en Melilo kaj Burgos. Dum tiu epoko li iom kontaktis kaj ekkonspiris kun Juan de Borbón, patro de la reĝo Juan Carlos de Borbón.[6]

Oktobre de 1944 li ludis gravan rolon en la venko kontraŭ la invado de la Valo de Arano fare de hispanaj respublikanoj kiuj estis luktintaj en la Franca rezistado. Li mortis en Burgos en 1952. En 1953 li estis nomumita markizo de San Leonardo de Yagüe.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Spartacus Schoolnet: Biografio de Juan Yagüe. Arkivita el la originalo je 2013-08-02. Alirita 2009-04-01.
  2. Paul Preston, "Franco Caudillo de España" ISBN 84-9759-477-0 paĝo 134.
  3. Paul Preston, "Franco Caudillo de España" ISBN 84-9759-477-0 paĝo 197.
  4. Antony Beevor, La Guerra Civil Española, Eld. Crítica, 2005
  5. Paul Preston, "Franco Caudillo de España" ISBN 84-9759-477-0 paĝo 404.
  6. Las cartas secretas para echar a Franco (La sekreta leteraro por forpeli Frankon)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]