Erik Satie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erik Satie
Persona informo
Erik Satie
Naskonomo Éric Alfred Leslie Satie
Naskiĝo 17-an de majo 1866 (1866-05-17)
en Honfleur, Calvados,  Francio
Morto 1-an de julio 1925 (1925-07-01) (59-jaraĝa)
en Arcueil, Seine,  Francio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per cirozo vd
Tombo Cemetery of Arcueil vd
Lingvoj franca vd
Loĝloko Arcueil vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Konservatorio de Parizo • Schola Cantorum de Paris vd
Subskribo Erik Satie
Familio
Edz(in)o
Amkunulo Suzanne Valadon vd
Profesio
Okupo komponistopianisto vd
Verkado
Verkoj La Diva de l'Empire ❦
Sports et divertissements ❦
Parade vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Suzanne Valadon: Portreto de Erik Satie

Erik SATIE (plennome Alfred Éric Leslie Satie) (naskiĝis la 17-an de majo 1866 en Honfleur (Calvados), mortis la 1-an de julio 1925 en Parizo) evoluis de kabaretpianisto al komponisto de nova franca pianomuziko, renoma je la pariza modernismo kaj novklasikismo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Satie-domo kaj -muzeo en Honfleur

La filo de franca ŝipagento kaj angla patrino skotdevena Satie ekde la transloĝiĝo de la familio el Honfleur ĉe Le Havre al Parizo aŭtune 1878 restis fidela al ĉi tiu muzikmetropolo. Post mallongaj studoj ĉe Conservatoire National de Musique et de Déclamation kaj mallongigita militservo Satie komence en 1887 transloĝiĝis en kvartalon Montmartre kaj transloĝiĝis finfine en 1898 pro la progresanta urbaniziĝo de sia ĉirkaŭaĵo en la parizan antaŭurbon Arcueil, kie la tonartisto sin dediĉis al sia komponado ĝis sia morto en 1925.[1]

Verkaro[redakti | redakti fonton]

La nedividitan atenton de la muzika mondo Satie ĝuis nur pro la unua prezentado de sia baleto Parade, kiu la 18-an de majo 1917 gvidate de Ernest Ansermet en Théâtre du Châtelet fariĝis fama skandalo. La kunlaboro de la rusa teatroentreprenisto Sergej Djagilev kaj liaj Rusaj Baletoj, la koreografio de Léonide Massin, la scenaranĝoj kaj kostumoj de Pablo Picasso, samkiel la baletagado de la poeto Jean Cocteau kontribuis ne malgrandan porcion al la sukceso de ĉi tiu peco. La komponaĵojn de Satie, ĝis nun nur konataj al konantoj aliaflankaj de la dube-fama maldekstra bordo de Sejno, poste malkovris la pariza muzikmondo, kiu deklaris ĝin tutsimple la franca muziko.

La artestetiko de Satie kunmetiĝas el tri fundamente malsamaj esprimformoj, kiuj decide stampis lian tonarton. Ĉi tiuj komplementaj stilrimedoj estas la meditemo de liaj fruaj pianokomponaĵoj, pruntita de la mezepoka mistikismo, la amuzarto de liaj kabaretaĵoj, elprenita el la novigema spirito de Music-Hall kaj de cirko, kaj finfine la sinteno de la „reveno al klasika formo“ surbaze de modernisma sento sekve de la Esprit Nouveau, kiu troveblas en lia malfrua verko Socrate (1918).

Efiko[redakti | redakti fonton]

Erik Satie (Originalaĵo ĉ. 1895)

Reference sur prelego de la franca poeto Guillaume Apollinaire, Satie deklaris je tio la nocion Esprit Nouveau enigitan en la diskuton kiel plej grava impulso por la modernisma kompozicia arto de Francio. Apollinaire, Satie resumis, nomis la Esprit Nouveau epokospiriton en epoko riĉa je surprizoj. Ĝuste ĉi tiun surprizon kaj la efikon loĝantan en ĝi Satie rigardis kiel plej gravan novan antaŭenpuŝan forton de la Esprit Nouveau. Krome Satie komprenis sian personan percepton de Esprit Nouveau en reekpreno de klasikaj formoj ekde la starpunkto de modernisma kompreno de arto.

Dumpase de ilia unua dokumentita renkontiĝo okazanta en 1891 en la kabareto Auberge du Clou, Satie klarigis al sia muzikokolego Claude Debussy, ke modernisma franca muziko nepre apartiĝu de la influoj de la komponarto de Richard Wagner, ĉar la estetiko de vagnerismo, levita en Francio al kulto, fakte ne konformas al la franca pens- kaj sentmaniero. Krome Satie indikis al la atente aŭskultanta Debussy la artverkojn de Puvis de Chavannes, Claude Monet kaj Toulouse-Lautrec, kies etoso kaj esprimforto onte estu la mezurilo por samtema muziko de Francio. La ŝanĝo de Debussy de konvinkita vagnerano al tute male sentanta franca ĉefreprezentanto de muzika simbolismo, komencante ĉ. 1890, ekz. esprimiĝanta en la kontrasto inter Cinque poèmes de Baudelaire (1890) al la Chansons de Bilitis (1898) pri prozopoeziaĵoj de sia simbolisma poetamiko Pierre Louys, proksimaj al la malreala revomondo de lia opero Pelléas et Mélisande(1895), atribueblas nepre sur la konvinkforto de la muzikestetika argumentado de Satie.

Erik Satie

Kiel atestanto de la triumfa sukceso, kiun akiris la opero Pelléas et Mélisande ĉe sia pariza unua prezentado la 30-an de aprilo 1902, Satie devis ekkoni, ke sia muzikista amiko Debussy perfekte realigis la komponajn idealojn deklaritajn al li siatempe, post kio li – respekte la geniaĵon de sia kamarado – en la amikaro deklaris, ke majstraĵo apartenas al tiu, kiu ĝin perlaboris. Por estonte povi supervivi kiel vera kreanto, tiel daŭrigis Satie al siaj anoj, li nun havas la taskon, jam baldaŭ eldiri novan muzikestetikon tute kontraŭan al simbolismo.

Al la junaj muzikistoj, kiuj ekde 1917 sub la nomo Nouveau Jeunes en Parizo forte luktis pri la interpretado de la muziko de Satie, la Majstro de Arcueil, kiel oni nomis Satie tiutempe, konsilis, esprimi sin en siaj komponaĵoj simple. Post epoko de rafineco, diris Satie, kiel respondo nur simpleco penseblas. Neniu reveno al malnovaj, simplaj komponmanieroj, precizigis Satie, male Nova Simpleco, kiun oni devas riĉigi per ĉiuj ekzistaj fajnaĵoj de antaŭaj stiloj. Krome Satie rekomendis al la junaj tonartistoj, ke ili sekvu siajn artistajn vojon senkompromise samkiel celu per siaj komponaĵoj ĉiam la malon de liaj verkoj kaj aŭskultu finfine siajn internajn voĉojn. Baldaŭ poste Jean Cocteau rigardis dumpaŝe de siaj prelegoj la komponaĵojn de Satie kiel veran francan muzikon, kiu distingiĝas kaj per la diatona naturo de sia esprimmaniero kaj ankaŭ per la freŝa facileco de sia enhavo.

La teorioj de Satie pri onta franca muziko vekis la nedividitan intereson de la pariza muzikmondo kaj estis jam baldaŭ realigitaj per la muzikista rondo Les Six kiel komuna komponaĵo en la baleto Les Mariées de la Tour Eiffel (1921), kiun la 18-an de junio 1921 unuan fojon prezentis la Ballets Suèdois grandsukcese ĉe Théâtre des Champs-Elysées.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Orkestrokomponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Parade (1917), baleto.
  • La belle excentrique (1921), unu-persona 'baleto' por la dancisto 'Caryathis' (Élisabeth Toulemont).
  • Mercure (1924), baleto.
  • Relâche (1924), baleto, en tiu: Cinéma (1924), filmmuziko.

Ĉambromuziko[redakti | redakti fonton]

  • Choses vues à Droite et à Gauche – sans lunettes (1912) por violono kaj piano

Kanzonoj[redakti | redakti fonton]

  • Je te veux (1897), Valse chantée.
  • Tendrement (1902), Valse chantée.
  • La diva de l’empire (1904), Chanson.

Piano je 2 manoj[redakti | redakti fonton]

  • 3 Sarabandes (1887).
  • 3 Gymnopédies (1888).
  • 3 Gnossiennes (1890).
  • Sonneries de la rose + crois (1892).
  • Pièces froides pour piano (1893).
  • Descriptions Automatiques (1913).
  • Heures Séculaires et Instantanées (1914).
  • Les Trois Valses distinguées du Précieux dégouté (1914).
  • Avant-dernières pensées (1915).
  • Sonatine Bureaucratique (1917).
  • 5 Nocturnes (1919).

Sondiskoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Erik Satie, Oeuvres pour Piano, Aldo Ciccolini, Piano: EMI 0724357533522
  • Erik Satie, Sport & Vergnügen (Texte und Lieder), Johannes Cernota, Piano/Constanze Brüning, Kanto: Jaro Medien 4239–2
  • Erik Satie, Piano Music & Melodies, Reinbert de Leeuw, Piano/Marjanne Kweksilber, Kanto: Philips 002894757706
  • Erik Satie, Orchesterwerke, Orchestre du Capitole de Toulouse, Ltg. Michel Plasson: EMI CDC7494712
  • Erik Satie, Eric Satie & Darius Milhaud (Orchesterwerke), London Festival Players kaj London Philharmonic Orchestra, Ltg. Bernard Herrmann, London/Decca 443 897–2

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ludwig Striegel, Schlaffe Präludien und verdorrte Embryos, Klavierspielen mit Erik Satie, 2. Auflage, Fernwald 2002, ISBN 3-929379-08-2
  • Robert Orledge: Satie the Composer. Cambridge 1990
  • Grete Wehmeyer: Erik Satie. (Überarbeitete Neuauflage.) Bosse, Kassel 1997, 310 S., ISBN 3-7649-2079-3
  • Grete Wehmeyer: Erik Satie. Rowohlts Monographien. Rowohlt, Reinbek bei Hamburg 1998, 150 S., ISBN 3-499-50571-1
  • Roland Manuel: Maurice Ravel. Potsdam 1951
  • Claude Debussy: Einsame Gespräche mit Mr. Croche. Hrsg. von E. Klemm. Leipzig 1975
  • Ornella Volta: 1866-1891. En: Erik Satie: Schriften 1. Kompilita de O. Volta. Hofheim 1990
  • Tableau Biographique. En: Erik Leslie Satie. El: La Revue Musicale 386/387, 1985
  • Jean Cocteau: Fragments d’une Conférence sur Erik Satie. En: La Revue Musicale, a.a.O.
  • A. M. Gillmor: Erik Satie, Basingstoke 1988
  • J. Harding: Erik Satie, London 1975
  • Erik Satie, Musikkonzepte Band 11, hrsg. Heinz-Klaus Metzger und Rainer Riehn, edition text + kritik ISBN 3-88377-044-2
  • Caroline Potter: Erik Satie, a Parisian composer and his world. Woodbridge: Boydell Press, 2016. ISBN 978-1783270835

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. La irlanda profesoro por infana kaj junula psikiatrio Michael Fitzgerald sin dediĉis en sia publikaĵo The Genesis of Artistic Creativity ankaŭ al la demando, ĉu Satie havis la asperger-sindromon. Nur helpe de biografia materialo li konkludis, ke vivo kaj verkaro de Satie montras sufiĉe da karakterizaĵoj de la sindromo. Komp. Michael Fitzgerald: The Genesis of Artistic Creativity, Londono 2005, S. 180.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]