Zhu Xi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zhu Xi
Persona informo
Naskiĝo 18-an de oktobro 1130 (1130-10-18)
en Joŭŝji, Nanjian Zhou, Dinastio Song
Morto 23-an de aprilo 1200 (1200-04-23) (69-jaraĝa)
en Popola Respubliko Ĉinio
Tombo Zhu Xi's tomb vd
Religio Konfuceismo vd
Lingvoj ĉina vd
Ŝtataneco Dinastio Song vd
Familio
Patro Zhu Song vd
Patrino Zhu Shi vd
Edz(in)o Liu Shi vd
Infanoj Zhu Shu • Zhu Ye • Zhu Zai vd
Profesio
Okupo poeto • verkistofilozofohistoriistokomponisto vd
Laborkampo filozofio vd
Verkado
Verkoj Zizhi Tongjian Gangmu vd
Filozofo
Ĉina filozofio
Dinastio Song
Skolo/tradicio Konfuceismo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Zhu XiĈu Hsi (ĉina skribo: 朱熹) (naskiĝis la 18-an de oktobro 1130 en Juksi, Fuĝjano, Ĉinio, mortis la 23-an de aprilo 1200 en Ĉinio) estis kaligrafo, verkisto, historiisto, politikisto kaj fama ĉefe kiel konfuceisma filozofo de la Dinastio Song kiu iĝis la ĉefa figuro de la Skolo de Principo, kaj la plej influa racia nov-konfuceismulo en Ĉinio. Lia kontribuo al ĉina filozofio inkluzivis asignadon de speciala signifo de la Analektoj, la Menceo, la Granda Lernado kaj la Doktrino de la Mezo (Kvar Libroj), emfazon pri la investigado kaj sintezon de ĉiuj fundamentaj konfuceismaj konceptoj, kiuj formis la bazon de la ĉina burokrataro kaj regado dum ĉirkaŭ 700 jaroj (1313 ĝis 1905). Li estis nomumita la dua plej influa pensulo en la ĉina historio, post Konfuceo mem.[1]

Li ege kontribuis al la plifortigo de la Ĉina filozofio kaj fundamente re-formigis la ĉinan mondorigardon. Li estis fakulo kun ampleksa lernado de klasikaĵoj, komentarioj, historioj kaj aliaj verkoj de siaj prauloj. En sia vivodaŭro li kapablis servi multajn fojojn kiel registara funkciulo,[2] kvankam li evitis publikajn postenojn dum plimulto de sia plenkreska vivo.[3] Li ankaŭ verkis, kompilis kaj eldonis preskaŭ centon da libroj kaj korespondis kun dekoj da aliaj fakuloj. Li aktivulis kiel instruisto de grupoj de studentoj, multaj el kiuj elektis studi kun li dum jaroj. Li konstruis sian pensaron sur la bazo de la instruoj de la fratoj Ĉeng Hao kaj Ĉeng Ji kiuj estis elstaraj konfuceismaj filozofoj dum la dinastio Song kaj aliaj fakuloj; kaj finfine disvolvis siajn metafizikajn teoriojn rilate al la principo (li) kaj al la viva forto (qi). Liaj sekvantoj registris skribe milojn da liaj konversacioj.[2]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Zhu Xi, kies familio originiĝis en Kantono Vujuan, de la regino Huizhou (en moderna provinco Ĝjangŝio), naskiĝis en Fuĝjano, kie lia patro laboris kiel subprefektura policestro. Post lia patro estis elpostenigita pro sia opozicio al la registara pacigo al la Jurĉen en 1140, Zhu Xi ricevis instruadon el sia patro hejme. Post la morto de lia patro en 1143, li studis ĉe la patraj amikoj nome Hu Xian, Liu Zihui, kaj Liu Mianzhi. En 1148, je aĝo de 19, Zhu Xi pasis la Imperian Ekzamenon kaj iĝis oficiala studento. La unua oficiala studposteno de Zhu Xi estis kiel Subprefektura Registristo ĉe Tong'an (同安縣主簿), kie li servis el 1153 - 1156. Dum tiu periodo lia laboro centriĝis en la administrado de lokaj aferoj, kaj ekzemple li montris kapablon kaj iniciatemon en la plibonigo de servoj kiel la lernejo kaj la biblioteko.[4] El 1153 li ekstudis ĉe Li Tong, kiu sekvis la novkonfucean tradicion de Ĉeng Hao kaj Ĉeng Ji, kaj formale iĝis lia studento en 1160.

Forlasinte funkciulajn postenojn en Tung-an, li ne plue enposteniĝis dum dudek jaroj en kiuj li dediĉis sin al kreado de intelekta pensaro. En tiu epoko li redaktis kelkajn informojn pri ĝeneralaj problemoj de la Ĉina Imperio, kiujn li sendis al la imperiestro; krome li verkis ceremonian protokolon, kiu tamen perdiĝis.[4]

Definitie aliĝinta al la ĉeftenca konfuceismo, Zhu trempiĝis de instruoj fare de la plej prestiĝaj saĝuloj de la antaŭa jarcento, kiel Zhou Dunyi (1017-1073), Zhang Zai (Ĉang-cai, 1020-1077) kaj Ĉeng Ji (1033-1107), kaj li kompilis iliajn verkojn kiuj siavice ege influis super lia doktrinaro. Li amikiĝis kun la pensulo Li Tung, kun kiu li baraktis por kolekti la iamajn instruojn de Konfuceo kaj arigi ilin en metafizika sistemo kapabla esti simila al la taoismo kaj al la budhismo.[4]

En 1179, post malservo en oficiala posteno ekde 1156, Zhu Xi estis nomumita Prefekto de la Militdistrikto Nankang (南康軍), kie li okupiĝis pri lokaj aferoj, kiel municipa administrado, teknologio de agrikulturo, fondo de lernejo, kaj plej grave li revivigis la funkciadon de la Akademio de la Groto de la Blanka Cervo (白鹿洞書院).[5] Tiu akademio estis fondita en la 9-a jarcento, floris en la 10-a jarcento, sed en tempo de Zhu Xi iom ruiniĝis.[6] En tiu epoko li polemikis kun Lu Ĉiu-juan pri la gravo de la memlernado.[4]

En 1188 li verkis novan informon por la imperiestro, en kiu li reasertis sian konvinkon ke la persona karaktero de la imperiestro estas esenca por la bonfarto de la regno. Daksue (nome “Granda Lernado”), teksto pri morala regado, asertis, ke kultivante sian menson la imperiestro startigas la moralan transformadon de la tuta mondo. En 1189 Zhu Xi verkis gravan komentarion pri tiu teksto, kaj li plue prilaboris Daxue dum la cetero de sia vivo. Simile, en 1189 li verkis komentarion pri Zhongyong (konata en Okcidente kiel la “Doktrino de la Mezo”). Pro la influo de Zhu Xi tiuj du tekstoj estis akceptitaj kun la Analektoj de Konfuceo, kaj la Menceo kiel la Kvar Libroj bazaj por la konfuceisma edukobjektaro.[6]

En tiu verko li eniris en moralaj aferoj pri la regadsistemo, kaj ŝajne tio kondukis la regantojn de la dinastio Song alvoki lin foje al la Kortego.[4] Finfine li estis elgradigita, ĉar li atakis la malkompetenteccon kaj korupton de kelkaj influaj funkciuloj. Estis kelkaj kazoj de ricevo de postenoj kaj sekvaj elpostenigoj. Post demisio de sia lasta posteno, li estis akuzita pro nombraj deliktoj kaj eĉ oni peticiis por lia ekzekuto. Kvankam lia instruado estis estinta akre atakita fare de registaraj figuroj, preskaŭ milo da kuraĝuloj ĉeestis al lia funebro.[7]

En 1208, nome ok jarojn post lia morto, la imperiestro Ningzong de Song rehabilitis Zhu Xi kaj honoris lin per la postmorta nomo Ŭen Gong (文公), signife “respektinda ĝentlemano de kulturo”.[8] Ĉirkaŭ 1228, la imperiestro Lizong of Song honoris lin per la postmorta nobeltitolo Duko de la (Ŝtato) Hui (徽國公).[9] En 1241, memortabulo al Zhu Xi estis lokita en la Templo de Konfuceo de Cjujfu,[10] tiele altigante lin al la sanktularo de Konfuceismo. En postaj jarcentoj, regantoj pli aŭtoritataj ol tiuj kiujn li estis kritikinta, diskrete forgesis siajn politikan kaj intelektan nekonformecon, kaj faris sian filozofian sistemon la nura ortodoksa pensaro, kio restis tia ĝis la fino de la 19-a jarcento.[6]

Nuntempe, Zhu Xi estas kultita kiel unu el la "Dekdu Filozofoj" (十二哲) de Konfuceismo.[11] Modernaj sinologoj kaj ĉinoj ĝenerale ofte aludas al li kiel Zhu Wen Kung (朱文公) anstataŭ per lia nomo.

Instruado[redakti | redakti fonton]

Statuo de Zhu Xi ĉe la Grot-Akademio de la Blanka Cervo en la Luŝan Montaro.

La kvar libroj[redakti | redakti fonton]

Dum la Dinastio Song, la instruoj de Zhu Xi estis konsiderataj malortodoksaj. Anstataŭ enfokusiĝi al la I Ĉing kiel aliaj novkonfuceistoj, li elektis emfazi la kvar librojn: nome la Granda Lernado, la Doktrino de la Mezo, la Analektoj de Konfuceo, kaj la Menceo kiel studa kerno por aspirado fare de studentoj al funkciularo. Por ĉiuj tiuj klasikaĵoj li verkis etendajn komentariojn kiuj ne estis amplekse agnoskitaj en lia epoko; tamen, ili poste iĝis akceptitaj kiel la normigaj komentarioj. La Kvar Libroj servis kiel bazo por civilserva ekzamenado ĝis 1905,[12] kaj edukado en la klasikoj ofte ekis per la komentarioj de Zhu Xi kaj la angulŝtono por kompreni ilin.[13]

Viva forto (qi 氣), principo (li 理), kaj Suprema Celo (taiji 太極)[redakti | redakti fonton]

Zhu Xi insistis ke ĉiuj aferoj estas portataj al la unuiĝo de du universaj aspektoj de realo: nome qi, foje tradukita kiel viva (aŭ fizika, materiala) forto; kaj li, foje tradukita kiel racia principo (aŭ leĝo). La fonto kaj sumo de li estas Taiji (Wade-Giles: T‘ai Ĉi), signife la Suprema Celo. La fonto de qi (Wade-Giles: ĉ‘i) ne estas tiom klare asertita de Zhu Xi, konduke kelkajn fakulojn al eltenado ke li estis metafizike monisto kaj aliajn elteni ke li estis metafizike dualisto.

Laŭ la teorio de Zhu Xi, ĉiu fizika objekto kaj eĉ ĉiu persono havas sian li kaj tiele havas kontakton en ties metafizika kerno kun la Taiji. Kio estas referencata kiel homa animo, menso, aŭ spirito estas subkomprenita kiel la Taiji, aŭ la suprema kreiva principo, kiel ĝi funkcias ene de persono.

Qi kaj li funkcias kune en reciproka dependeco. Ili estas reciproke aspektaj en ĉiuj kreaĵoj en la universo. Tiuj du aspektoj estas manifestataj en la kreado de substancaj entoj. Kiam ties aktiveco ŝvelas (rapide aŭ etenda), tio estas la energisistemo de la Jango. Kiam ties aktiveco ŝvagas (malrapide aŭ maletenda), tio estas la energisistemo de la Jino. La fazoj jina kaj janga konstante interagadas, ĉiu akiranta kaj perdanta dominadon super la alia. En la procezo de ŝvelado kaj ŝvagado, la alternado de tiuj fundamentaj vibraĵoj, la tielnomitaj kvin elementoj (fajro, akvo, ligno, metalo, kaj tero) evoluas. Zhu Xi asertis ke li ekzistis eĉ antaŭ la Ĉielo kaj la Tero.[14]

En terminoj de li kaj qi, la sistemo de Zhu Xi forte similas al tiu de la ideoj de Budhismo pri li (denove, principo) kaj ŝi (aferoj, materialoj), kvankam Zhu Xi kaj liaj sekvantoj forte argumentis ke ili ne kopias budhismajn ideojn. Anstataŭe, ili tenas ke ili uzas konceptojn jam estintajn delonge antaŭe en la I Ĉing.

Zhu Xi diskutis kiel li vidis la koncepton de la Suprema Celo kiel kongrua kun la principlo de Taoismo, sed lia koncepto de Taiji estis diferenca el kompreno de Tao en Daoismo. Kie Taiji estas diferenciga principo kiu rezultas en la apero de io nova, Dao estas kvieta kaj silenta, laborante por malpliigi ĉiujn aĵojn al egaleco kaj nedistingeblo. Li argumentis ke estas centra harmonio ke ne estas stata aŭ malplenaa sed dinamika, kaj ke la Suprema Celo estas de si mem en konstanta kreiva aktiveco.

Homa naturo[redakti | redakti fonton]

Priskribita en la albumo Portretoj de Famuloj ĉirkaŭ 1900, gastigita en la Filadelfia Muzeo de Arto.

Zhu Xi konsideris la pli fruan konfuceiston Xun Zi kiel herezulo ĉar li apartiĝis el la ideo de Menceo pri esenca homa boneco. Eĉ se la personoj montras senmoralan konduton, la suprema regula principo estis bona. La tialo de senmoralaj agoj estas qi. La metafiziko de Zhu Xi estas ke ĉio enhavas li kaj qi. Li estas la principo kiu estas en ĉio kaj regas la universon. Ĉiu persono havas perfektan li. Tiele, individuoj agus laŭ perfekta kongruo kun moralo. Tamen, dum li estas la subkuŝa strukturo, qi estas ankaŭ parto de ĉio. Qi malheligas onian perfektan moralan naturon. La tasko de morala kultivado estas klarigi onian qi. Se onia qi estas klara kaj ekvilibra, tiam oni agados laŭ perfekta morala vojo.

Koro/menso[redakti | redakti fonton]

Klareco de menso kaj pureco de koro estas idealaj en konfucea filozofio. En la suba poeziaĵo, "Meditoj dumlegade - 1" Zhu Xi ilustracias tiun koncepton per komparo de la menso al spegulo, lasita kovrita ĝis neceso ke simple respegulu la mondon ĉirkaŭan, igante klare per la fluaj akvoj simbolantaj Taon. En ĉina, menso estas foje nomata "la kvadrata colo," kio estas la laŭvorte traduko de la termino aludita en la komenco de la poeziaĵo.[13]

Malgranda kvadrata flako nekovrita spegulo
kie sunlumo kaj nuboj haltas kaj foriras
Mi demandis kiel ĝi estas tiom klara
oni diris ke printempa akvo tenas fluon
(tradukita el traduko de Red Pine)

Kono kaj agado[redakti | redakti fonton]

Laŭ la epistemologio de Zhu Xi, kono kaj agoj estas nedivideblaj komponantoj de vera inteligenta agado. Kvankam li distingis inter la antaŭeco de kono, ĉar inteligenta ago postulas antaŭpenson, kaj la gravo de agado, ĉar ĝi produktas klarigeblan efikon, Zhu Xi diris: "Kono kaj ago ĉiam postulas unu la alian. Ĝi estas kiel persono kiu ne povas piediri sen kruroj kvankam li havas okulojn, kaj kiu ne povas vidi sen okuloj kvankam li havas krurojn. Rilate al ordo, kono venas unua, kaj rilate al gravo, ago estas pli grava." [15]

La studado de aĵoj kaj la etendo de kono[redakti | redakti fonton]

Zhu Xi postulis gewu, nome studado de aĵoj. Kiel priserĉadi kaj kio tiuj aĵoj estas estas la fonto de multa polemiko. Por Zhu Xi, la aĵoj estas moralaj principoj kaj la priserĉado inkludas atenti al ĉio kaj en libroj kaj en aferoj[16] ĉar "moralaj principoj estas tre nefinigeblaj[17]

Religio[redakti | redakti fonton]

Konfuceo. Zhu Xi estis gravulo de Konfuceismo.

Zhu Xi ne tenis tradiciajn ideojn de DioĈielo (Tian), kvankam li studis kiel liaj propraj ideoj respegulis la tradiciajn konceptojn. Li kuraĝigis agnostikan tendencon ene de Konfuceismo, ĉar li kredis ke la Suprema Celo estas racia principo, kaj studis ĝin kiel inteligenta kaj reganta volo malantaŭ la universo (dum li asertis ke "Ĉielo kaj Tero ne havas menson de si mem" kaj diskonigis ke ties nura celo estas produkti aĵojn. Ĉu tio povas esti konsiderata konscia aŭ inteligenta volo estas klare disputebla).[18] Li ne apogis la adoradon de spiritoj kaj proponoj al bildoj. Kvankam li praktikis iomajn formojn de adorado al praularo, li malkonsentis ke la animoj de prauloj ekzistas, kredante anstataŭe ke la adorado al praularo estas formo de rememoro kaj dankemo.

Meditado[redakti | redakti fonton]

Zhu Xi praktikis formon de ĉiutaga meditado nomita jingzuo simila al, sed ne la sama kiel, la Budhisma dhjanaĉan ding (禪定; Wade–Giles ch-an-ting). Lia meditado ne postulis la ĉeson de ĉiu pendo kiel ĉe kelkaj formoj de Budhismo; anstataŭe, ĝi estis karakterizita per silenta enrigardon kiu helpu ekvilibrigi variajn aspektoj de la propra personeco kaj ebligu fokusigi al pensado kaj koncentrado. Lia formo de meditado estis laŭnature konfuceisma en la senco ke ĝi koncernis al moraleco. Lia meditado klopodis por resoni kaj senti en harmonio kun la universo. Li kredis, ke tiu tipo de meditado kondukis la homaron al pli proksima kuneco kaj plie al harmonio.[19]

Pri instruado, lernado kaj la kreado de akademio[redakti | redakti fonton]

Letero de Zhu Xi (1194) instruanta subulan funkciulon de loka registaro pri aferoj post li elposteniĝis kiel Administranto de Tanĵou por reposteniĝis kiel instruisto en la imperia kortego.

Zhu Xi ege fokuzigis sian energion al instruado, postulante, ke lernado estas la nura vojo al saĝeco. Li deziris fari la atingeblon de saĝeco ebla por ĉiuj homoj.

Li bedaŭris la pli modernajn presteknikojn kaj la abundigon de libroj kiu sekvis. Tio, li kredis, faris, ke studentoj malpli aprezu kaj fokuzu al libroj, simple ĉar estis plia abundo de legeblaj libroj ol antaŭe. Tiukadre, li klopodis por redifini kiel studentoj lernu kaj legu. Fakte, seniluziiĝinta de lokaj lernejoj en Ĉinio, li establis sian propran akademion, nome la Akdemio de la Groto de la Blanka Cervo, por instrui taŭge studentojn kaj en la ĝusta maniero.

Influoj de Taoismo kaj Budhismo super Zhu Xi[redakti | redakti fonton]

Zhu Xi verkis tion kio estos la ortodoksa konfuceisma interpretado de nombraj konceptoj en Taoismo kaj Budhismo. Kvankam li ŝajne estis adoptinta kelkajn ideojn el tiuj konkurencaj pensarsistemoj, malkiel ĉe antaŭaj nov-konfuceismanoj, li strikte ne eltenis la konfucean doktrinon de la aktiva moralkultivado. Li trovis Budhismajn principoj malhelaj kaj trompantaj la originan menson[20] same kiel detruantaj la homajn rilatojn.[21]

Pensaro[redakti | redakti fonton]

La kosmogonio de Zhu montris du fakojn: unuflanke, la neŝanĝeblaj principoj de la formo (li) kiu formas la materion (qi); aliflanke, la Tao (vojo) por aliri al memperfektigo, koncepto devena el Menceo. En la konfuceisma pensaro, Tao ne estis komprenita kiel la ĉiesa origino, sed kiel principo sur kiu la saĝulo devas orientiĝi por la atingo de morala pravo. Laŭ Zhu, por alveni al Tao oni penu per persona elano, memdevigo, obeo de kutimoj kaj kontinua lernado; tio, supozis revenon al klasikaj valoroj.[4]

Kvankam liaj proponoj ne estis altklasemaj, Zhu rekuperis tradician institucion inter familio kaj ŝtato, nome Xiangyue (Komunuma Interkonsento), kiu celis organizi la rilatojn ene de la socio per striktaj reguloj, tiel ke la personoj povu aliri per si mem al vojo al la perfekto. Zhu interesiĝis ankaŭ por historio, fako en kiu li verkis Tung-ĉien kang-muTongjian gangmu(1172), nome resumo de alia lia verko, kiun li verkis baze sur verko de la historiisto Suma Kuang aldonante moralajn sugestojn al regado; tiu verko konata kiel “Skizo kaj Resumo de la Ĝenerala Spegulo”, baze kompletigita en 1172, ne estis amplekse legata tra Orienta Azio sed utilis kiel bazo por la unua kompleta historio de Ĉinio publikigita en Eŭropo, nome tiu de J.-A.-M. Moyriac de Mailla titolita Histoire générale de la Chine (1777–85),[6] kaj estis uzita poste por sekvaj verkoj pri la historio de Ĉinio.[4]

La pensaro de Zhu Xi estis reago kontraŭ la esenca pensaro de budhismo kaj ties ideoj pri “animo” kaj “reenkarnigo”, kaj malakcepto de materio. Pere de la koncepto "li" Zhu Xi aliris al ŝtataj aferoj, publikaj servoj, etiko, edukado kaj morala memperfektigo en la meditado pri rilatoj inter homo kaj naturo. Li estus imanenta principo, ĉiea en materio, kaj ne transcenda principo trans materio; tiu pensaro estis kolektita de la misiistaj jezuitoj kiuj portis la vrekaron de Zhu Xi al Eŭropo. Tamen tiu nova pensaro ne absolute kontraŭis la budhismon, ĉar fakte pluraj budhismaj elementoj kiel ekzemple la gravo de la meditado por la memperfektigo kaj iom de la metafiziko de Li, estas aligitaj en la "lixue" pensaro.[22]

Heredo[redakti | redakti fonton]

Memortemplo de Zhu Xi en la antikva urbo Huiŝan, Vuksio.

El 1313 ĝis 1905, la komentarioj de Zhu Xi el la Kvar Libroj formis la bazon de la civilserva ekzamenado en Ĉinio.[12] Liaj instruoj hegemoniis ĉe novkonfuceanoj kiel Ŭang Fuĵi, kvankam poste aperis disidentoj kiel Ŭang Jangming kaj la Skolo de la Menso du jarcentojn kaj duonon poste.

Lia filozofio survivis eĉ post la Intelektula Revolucio de 1917, kaj poste Feng Youlan interpretis lian koncepton de li, qi, kaj taiji en novan metafizikan teorion.

Li estis influa ankaŭ en Japanio per skolo konata kiel Ŝuŝigaku (朱子学, Skolo de la Majstro Zhu), kaj en Koreio per skolo konata kiel Jujahak (주자학), kie ĝi iĝis ortodokseco.

La gazeto Life rangigis Zhu Xi kie la 45a plej grava persono en la lasta jarmilo.

La posteuloj de Zhu Xi, kiel tiuj de Konfuceo kaj de aliaj elstaraj konfuceanoj, tenis la heredan titolon Wujing Boshi (五经博士; 五經博士; Wǔjīng Bóshì),[23][24] kiu tradukita povus singnifi Saĝulo aŭ Doktoro de la Kvin Klasikaĵoj kaj ĝuis la rangon 8a en la mandarena sistemo.[25]

Kaligrafio[redakti | redakti fonton]

Zhu Xi sekvis el frua aĝo sian patron kaj nombrajn grandajn tiamajn kaligrafojn en la praktiko de kaligrafio. Dekomence li lernis la stilon de Cao Cao, sed poste specialiĝis en la regula skribmaniero de Zhong Yao kaj en la flua normala kursiva skribmaniero de Jan Ĵenking. Kvankam liaj konservitaj manuskriptoj estas fragmentitaj kaj nekompletaj, kaj plimulto de liaj verkoj perdiĝis. Krome, lia famo en la fako de filozofio estis tiom granda ke eĉ lia brilo en kaligrafio estis preteratentita. Li estis lerta kaj en flua normala kaj kursiva skribmanieroj, speciale en grandaj karaktroj, sed nuntempe restintaj artaĵoj konsistas ĉefe el mallongaj skribitaj notoj en normala skribmaniero kaj rare el grandaj karaktroj. Liaj aŭtentaj manuskriptoj estas kolektitaj en la Nankinga Muzeo, la Pekinpalaca Mueo, la Liaoninga Provincmuzeo, Taipeja Palacmuzeo kaj la Nacia Muzeo de Tokio, Japanio. Kelkaj pecoj estas en privataj kolektoj de Ĉinio kaj eksterlande. La Pajlkabana Manrulo, unu el la majstroverkoj de Zhu Xi en normal-kursiva skribmaniero, estas en eksterlanda privata kolekto.

Pajlkabana Manrulo.

La Pajlkabana Manrulo enhavas tri apartajn partojn:

  1. Titolo
  2. 102 karaktroj fare de Zhu Xi en normala kursiva skribmaniero
  3. La postskriboj fare de Ŭen Tianjksiang (1236~1283) de la dinastio Song, Fang Ksiaoru (1375~1402), Ĵu Junming (1460–1526), Tang Jin (1470~1523) kaj Hai Rui (1514~1587) de la dinastio Ming.

Kaligrafia stilo[redakti | redakti fonton]

La kaligrafio de Zhu Xi estis laŭdita kiel akiranta la stilon de la dinastioj Han kaj Vei. Li estis lerta en la centra pinto, kaj liaj penikfrapoj estas mildaj kaj rondoformaj, sed fluanta en la movoj sen ajna frivoleco kaj kruteco. Fakte, lia kaligrafio posedas stabilecon kaj elegantecon en konstrumaniero kun kontinua fluo de energio. Neklopodante esti pretendema aŭ intencema, lia skribitaj karaktroj estas bone ekvilibraj, naturaj kaj nekonvenciaj. Ĉar li estis patriarko de la konfuceisma filozofio, oni ne komprenas, ke liaj instruoj trempiĝis en ĉiuj liaj skribaĵoj sen respekto por la tradiciaj normoj. Li eltenis ke kvankam la regulojn oni devas observi por ĉiu vorto, devas esti loko por tolero, plureco kaj natureco. Alivorte, kaligrafio devas observi regulojn kaj samtempe ne esti ligita per ili kaj tiel oni povu esprimi la kvaliton de natureco. Estas menciinde ke lia kaligrafio estis ege aprezata laŭlonge de la jarcentoj, fare de gravuloj kiel jenaj:

Tao Ĉung Ji (ĉirkaŭ 1329~1412) de la dinastio Ming:

La Majstro Zhu heredis la ortodoksan instruadon kaj disvastigis ĝin al la regno de saĝuloj kaj li estis lerta kaj en normala kaj en kursiva skribmanieroj, speciale en grandaj karaktroj. Lia penikplenumado estis ĝuste farita kaj eleganta. Tamen spite al la fragmentado kaj izoleco de liaj manuskriptoj, ili estas ege aprezataj kaj trezorigitaj.

Ŭang Sai Ĉing (1526–1590) de la dinastio Ming:

La penikfrapdo en lia kaligrafio estas flua sen klopodoj al formaleco, kvankam neniu el liaj linioj kaj punktoj estis en konformeco kun la reguloj de kaligrafio.

Ŭen Tianksiang de la dinastio Song en sia postskribo de la Pajlkabana Manrulo de Zhu Xi:

Homoj en la malnovaj tagoj diris, ke estas trempitaj ostoj de fidelaj subjektoj en la kaligrafio de Jan Ĵenking. Observinte la plenumadon de la penikfrapado fare de Zhu Xi, mi estas ege konvinkita pro la vero de tiu opinio.

Ĵu Junming de la dinastio Ming en sia postskribo por la Pajlkabana Manrulo de Zhu Xi:

Majstro Zhu estis fidela, bona lernanto kaj granda fakulo laŭlonge de la epokoj. Li estis supera en kaligrafio kvankam li ne verkis multe en sia vivodaŭro kaj tio estis tre rare vidita en postaj tempoj. Tiu rulo estis kolektita de Ŭong Sze Ma dum longa tempo kaj tial ĝi aperis en la mondo. Mi havis oportunon vidi ĝin iam kaj kvankam mi bedaŭris, ke mi ne klopodis por studi ĝin etende ĝis nun, en la studĉambro de mia amiko, mi estis ege feliĉa revidi ĝin denove. Tio montris, ke mi estis destinita vidi la manuskriptojn de majstro Zhu. Tial mi verkis tiun prefacon por mia intenco.

Statuo de Hai Rui.

Hai Rui de la dinastio Ming en sia postskribo por la Pajlkabana Manrulo de Zhu Xi:

La skribaĵoj estas altiraj, delikataj, elegantaj kaj elstaraj. Vere tiaj kaligrafiaĵoj estas mirindaĵoj de la naturo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2006) The Essential Analects: Selected Passages with Traditional Commentary. Hackett Publishing, p. 148. ISBN 1-60384-346-9.
  2. 2,0 2,1 Ebrey, Patricia Buckley (1993). Chinese civilization : a sourcebook (dua eldono). New York: The Free Press. pp. 172. ISBN 002908752X. OCLC 27226697.
  3. Confucius, Edward; Slingerland (2006). The Essential Analects: Selected Passages with Traditional Commentary. Hackett Publishing. pp. 148–9. ISBN 1-60384-346-9.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 4,6 Zhu Xi o Chu Hi alirita la 10an de decembro 2023.
  5. Gardner, pp. 3-6.
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 Zhu Xi en Britannica, alirita la 10an de decembro 2023.
  7. Chan 1963: 588.
  8. Chan 1989: 34.
  9. Chan 1989: 34. Hui referencas al Hui-ĉu lia praulejo en Anhui, nuna Ĝjangŝio.
  10. Gardner 1989: 9.
  11. World Architecture Images- Beijing- Confucius Temple. Chinese-architecture.info. Arkivita el la originalo je 2010-12-06. Alirita {{subst:FormatoDato|2013-04-22}}.
  12. 12,0 12,1 Chan 1963: 589.
  13. 13,0 13,1 Red Pine, Poems of the Masters, Copper Canyon Press, 2003, p. 164.
  14. Zhu Xi 1986, Zhuzi yulei, Beijing; Zhonghua Shuju, p. 1
  15. The Complete Works of Chu Hsi, sekcio 20 en Chan 1963: 609.
  16. The Complete Works of Chu Hsi, sekcio 26 en Chan 1963: 609.
  17. The Complete Works of Chu Hsi, sekcio 27 en Chan 1963: 610.
  18. Vidu W.T.Chan Source-Book Zhu Xi, Ch.11, #127, pg. 643
  19. Pavlac, Brian A.. (2005) The Middle Ages. Passadena, CA: Salem Press Inc, p. 491–492. ISBN 1-58765-168-8.
  20. The Complete Works of Chu Hsi, fako 147 en Chan 1963: 653.
  21. The Complete Works of Chu Hsi, fako 138 en Chan 1963: 647.
  22. Zhu Xi 朱熹 (1130-1200) En retejo china traducida y por traducir. Alirita la 10an de decembro 2023
  23. (15a de Aprilo 2013) Present Day Political Organization of China. Routledge, p. 494. ISBN 978-1-135-79795-9.
  24. Chang Woei Ong. (2008) Men of Letters Within the Passes: Guanzhong Literati in Chinese History, 907-1911. Harvard University Asia Center. ISBN 978-0-674-03170-8.
  25. Charles O. Hucker. (1a de Aprilo 2008) A Dictionary of Official Titles in Imperial China. Peking University Press, p. 569. ISBN 978-7-301-13487-0.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Wm. Theodore de Bary, Neo-Confucian Orthodoxy and the Learning of the Mind-and-Heart (1981), pri la disvolviĝo de la pensaro de Zhu Xi post lia morto.
  • J. Percy Bruce. Chu Hsi and His Masters, Probsthain & Co., London, 1922.
  • Bruce E. Carpenter. 'Chu Hsi and the Art of Reading' en Tezukayama Universitata Revuo (Tezukayama daigaku ronshū), Nara, Japanio, no. 15, 1977, pp. 13–18. ISSN 0385-7743
  • Wing-tsit Chan (eld.), Chu Hsi and Neo-Confucianism (1986), aro de gazetartikoloj.
  • Wing-tsit Chan, Chu Hsi: Life and Thought (1987). ISBN 0-312-13470-3.
  • Wing-tsit Chan, Chu Hsi: New Studies. University of Hawaii Press: 1989. ISBN 978-0-8248-1201-0
  • Daniel K. Gardner. Chu Hsi and the Ta-hsueh: Neo-Confucian Reflection on the Confucian Canon (1986)
  • Daniel K. Gardner. Learning To Be a Sage, University of California Press, Berkeley, 1990. ISBN 0-520-06525-5.
  • Gedalecia, D (1974). "Excursion Into Substance and Function." Philosophy East and West. vol. 4, 443-451.
  • Donald J. Munro, Images of Human Nature: A Sung Portrait (1988), analizo de la koncepto de homa naturo en la pensaro de Zhu Xi.
  • Hoyt Cleveland Tillman, Utilitarian Confucianism: Ch‘en Liang's Challenge to Chu Hsi (1982)
  • Hoyt Cleveland Tillman, Confucian Discourse and Chu Hsi’s Ascendancy (1992);

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Zhu Xi en la angla Vikipedio.