Bartolomeo Cristofori

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bartolomeo Cristofori
Persona informo
Naskiĝo 4-an de majo 1655 (1655-05-04)
en Padovo,  Venecia respubliko
Morto 27-an de januaro 1731 (1731-01-27) (75-jaraĝa)
en Florenco,  Grandduklando de Toskanio
Tombo Baziliko Santa Croce
Ŝtataneco Venecia respublikoGrandduklando de Toskanio
Okupo
Okupo muzikilfaristo • Piankonstruistoinventisto • klavicenfaristo • muzikisto
vdr

Bartolomeo CRISTOFORI (4-an de majo 1655 en Padovo; 27-an de januaro 1731 en Florenco) estis itala konstruisto de muzikiloj. Li validas kiel unu el la inventintoj de piano.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Bartolomeo Cristofori naskiĝis la 4-an de majo 1655 kiel filo de Francesco Cristofori en Padovo, kiu apartenis al la Venecia respubliko. Pri liaj fruaj vivojaroj nenio konatas. En 1690 Ferdinando de Medici, filo de la toskana grandduko Kozimo la 3-a de Medici, vokis lin kiel instrumentkonstruisto kaj -agordisto al sia kortego en Florenco. Dum tiu tempo Cristofori eklaboris pri nova martelmekaniko, kiu ebligu dinamikan ludon. La inventarlisto de la muzikinstrumentoj el la jaro 1700 enhavas "arpicembalo che fà il piano e il forte" (klaviceno, kiu povas ludi laŭte kaj mallaŭte), kiun oni kutime datigas sur la jaron 1698 kaj kiu validas kiel unua piano. Ĝi havis tonamplekson de kvar oktavoj. Ankaŭ post la morto de Ferdinando en 1713 Cristofori restis ĉe la grandduka metiejo kaj produktis pluajn pianojn kaj plibonigis ilian teknikon.

Krome li restaŭradis kelkajn valorajn antikvajn klavicenojn kaj evoluis du novajn klavarinstrumentojn, spinettone (granda klaviceneto kun pluraj registroj) kaj reprezentativan ovalan klaviceneton, kies baskordoj estis aranĝitaj en la mezo.

Bartolomeo Cristofori mortis la 27-an de januaro 1731.

Inventaĵo[redakti | redakti fonton]

Bazo por dinamika ludebleco (do kun ŝanĝebla laŭteco) de martela klavarinstrumento estis rafinita mekaniko, je kiu puŝlameno ĵetegis martelon kontraŭ kordon tiel, ke tiu tuj liberigis ĝin por libera svingado. Premado de klavo samtempe levis dampilon, kiun postmalprenado de la klavo kaptis la svingantan kordon. Cristofori streĉis po du samagorditajn kordojn (t.n. ĥoron) unu apud la alian, por ebligi pli fortan laŭtecon.

En la jaro 1726 Cristofori perfektigis sian instrumenton. Nuntempe ankaŭ ekzistas tri originalinstrumentoj, unu troviĝas en Lepsiko, unu en Romo kaj unu en Novjorko. Entute estas konservitaj el lia metiejo dek instrumentoj de malsamaj konstrumanieroj.

La unua kolekto da sonatoj, speciale komponita por la piano de Cristofori, devenas de Lodovico Giustini.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

prapiano

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • The Metropolitan Museum's web page on its 1720 Cristofori piano
  • A page about the early piano Arkivigite je 2005-09-01 per la retarkivo Wayback Machine, including an image of the 1722 Cristofori instrument in Rome.
  • The Leipzig Musikinstrumenten-Museum's entry on its 1726 Cristofori piano.
  • Website of Tony Chinnery, harpsichord maker. Hear an original and a replica Cristofori.
  • O'Brien, Grant (2003) "Bartolomeo Cristofori/Giovanni Ferrini as restorers and re-builders. A ‘Neapolitan’ connection in two Italian harpsichords in Britain." Online at [1].
  • Puliti, Leto (1874) "Della vita del Serenissimo Ferdinando dei Medici Granprincipe di Toscana e della origine del pianoforte" ("On the life of His Serene Highness Ferdinando de Medici, Grand Prince of Tuscany, and on the origin of the pianoforte," Atti dell'Accademia del R. Istituto musicale di Firenze 12:92-240.
  • Wraight, Denzil "A Florentine Piano c.1730 for Early Piano Music", online at [2].