Peter Rühmkorf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Peter Rühmkorf
Persona informo
Naskiĝo 25-an de oktobro 1929 (1929-10-25)
en Dortmundo
Morto 8-an de junio 2008 (2008-06-08) (78-jaraĝa)
en Roseburg
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Tombo Hamburgo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Subskribo Peter Rühmkorf
Profesio
Okupo verkisto • poeto • taglibristo • literaturkritikisto • kantotekstisto • kantoverkisto vd
Aktiva en Hamburgo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Peter RÜHMKORF [peter rimkorf] (naskiĝis la 25-an de oktobro, 1929, mortis la 8-an de junio 2008 apud Hamburgo) estas germana verkisto.

   Peter Rühmkorf
Hamburg, Oktober 2004

Rühmkorf naskiĝis en Dortmund. Li pasigis sian junaĝon en Malsupra Saksio kaj studis en Hamburgo. Jam kiel studento li eldonis literaturajn revuojn.

En la jaro 1958 li fariĝis redaktoro en eldonejo, kaj en 1960 li aliĝis al la literatura komunumo Gruppe 47. Ekde 1964 li plene dediĉis sin al la verkado.

Lia verkaro konsistas el liriko, prozaĵoj, teatraĵoj, eseoj kaj traktatoj. Li gajnis diversajn literaturpremiojn, interalie la renoman Georg-Büchner-Preis (1993).

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

Aŭtogramo
  • Heiße Lyrik (kune kun Werner Riegel
  • Irdisches Vergnügen in g (poemoj, 1959)
  • Künststücke (poemoj, 1962)
  • Lombard gibt den Letzten (teatraĵo, 1971)
  • Die Jahre die ihr kennt (membiografia prozaĵo, 1972)
  • Die Handwerker kommen (teatraĵo, 1974)
  • Walther von der Vogelweide, Klopstock und ich (eseoj/poemoj, 1975)
  • Phoenix voran! (poemoj, 1977)
  • Haltbar bis Ende 1999 (poemoj, 1979)
  • Bleib erschütterbar und widersteh (eseoj, 1984)
  • Dreizehn deutsche Dichter (eseoj, 1989)
  • Wenn – aber dann (poemoj, 1999)