Georg Kustosz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Georg Kustosz
Persona informo
Naskiĝo 16-an de oktobro 1923 (1923-10-16) (100-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco GermanioDanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Georg KUSTOSZ (naskiĝis la 16-an de oktobro 1923 en Breslaŭ, tiam en Germanio) estas germana esperantisto.

Kiel judo, dum lia infaneco li persone spertis la tiaman kreskantan antisemitismon. En oktobro 1939 li sukcesis forlasi Germanion kaj vojaĝi al Danio, kie li laboris ĉe fiona bieno ĝis oktobro 1939. Tiam, li perŝipe atingis Svedion, kune kun la plejparto el la dana judaro.

Li revenis en Danion en 1945, kaj poste en Germanion en 1946-48, kiam li dunĝiĝis kiel cenzuristo ĉe la usonanoj en Munkeno.

En 1950 li refoje moviĝis al Danio, kie en 1959, ĉe la Instruista Altlernejo en Skive, li iĝis instruisto. Dumtempe, en 1950, li esperantiĝis.

Dum la 1960-aj jaroj li laboris kiel instruisto en Qutdligssat, en Gronlando. Li poste translokiĝis al Jutlando, en Bjerringbron, kie li daŭre loĝas.

Kustosz eldonis plurajn danajn kaj Esperantajn artikolojn pri siaj vojaĝoj per Esperanto kaj per biciklo; interalie, li rakontis pri siaj du vojaĝoj tra Polio. Inter 1967 kaj 1972 li estis redakciano de Norda Prismo.

Lia lasta eldonaĵo estis sia danlingva membiografio.