Honorio de Canterbury

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Honorio de Canterbury
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 549 (0549-11-30)
en Romo
Morto 30-an de septembro 653 (0653-09-30) (103-jaraĝa)
en Canterbury
Tombo Abatejo Sankta Aŭgusteno (Canterbury) vd
Religio katolika eklezio vd
Profesio
Okupo pastro • misiisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Honorio (m. la 30-an de septembro 653) estis ĉefepiskopo de Canterbury, Kent, Anglio de 627 al sia morto.

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Verŝajne Honorio naskiĝis en Romo. En 597, papo Gregorio la 1-a sendis Aŭgustenon de Canterbury kaj aliajn monaĥojn por misii en Kent. En 601 alvenis dua grupo de misiistoj, kaj verŝajnas ke estis tiam kiam Honorio alvenis en Kent.

Ĉefepiskopo de Canterbury[redakti | redakti fonton]

En 627 Paulinus, episkopo de Jorko, konsekris lin ĉefepiskopo de Canterbury. Honorio skribis al la papo por peti ke Jorko iĝu dua ĉefepiskopejo en Anglio, por ke, kiam ĉefepiskopo mortis, estu alia ĉefepiskopo en Anglio kiu rajtu konsekri lian sekvanton. En 634 la papo konsentis.

En 633, post la morto de Edwin (Northumbria), Northumbria reiĝis plejparte pagana kaj Paulinus fuĝis al Kent. Tie Honorio nomumis lin episkopo de Rochester.

Honorio sendis Felix (Burgundio) kiel misiisto al East Anglia. Post la morto de Paulinus en 644, Honorio konsekris la unuan anglosaksan episkopon de Anglio, Ithamar, kiel lia sekvanto.

Li mortis en 653 kaj entombiĝis en Abatejo Sankta Aŭgusteno (Canterbury). Li estis venerata kiel sanktulo.