Jean-Pierre Andrevon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jean-Pierre Andrevon
Persona informo
Jean-Pierre Andrevon
Naskiĝo 19-an de septembro 1937 (1937-09-19) (86-jaraĝa)
en Bourgoin-Jallieu
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo verkistobildliteraturisto • sciencfikcia verkisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jean-Pierre ANDREVON (naskiĝis la 19-a de septembro 1937 en Bourgoin-Jallieu) estas franca verkisto de sciencfikcio kaj ekologia aktivulo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Post infanaĝo dum la dua mondmilito kaj la okupacio, li komencis lerni en la gimnazio Champolion en Grenoblo, sed rezignis kaj laboris en la Pontoj kaj Ŝoseoj de 1953 ĝis 1957, kaj eniris en la École des Arts Décoratifs de Grenoble (Lenejo pri dekoraj artoj de Grenoblo). Li instruas pri desegno en la liceo Champollion, kaj faras sian militservon en Alĝerio ĝis 1963.

Reveninte en Francion, li ankoraŭ instruas ĝis 1969, dato ekde kiam li dediĉas sian talenton al literaturo. Lia unua profesia novelo aperas en la magazino Fiction en majo de 1968.

Li verkis ankaŭ sub la pseŭdonimo de Alphonse Brutsche.

El lia unua romano Les hommes-machines contre Gandahar (la maŝinhomoj kontraŭ Gandaharo) 1969 René Laloux faros animacian filmon en 1988.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]