Johano de Gorzo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Johano de Gorzo
sankta
Gorze.jpg
Persona informo
Naskiĝo apud 905
en Vandières, Loreno, Francio
Morto 7-a de marto 974
en Gorzo (apud Metz), Loreno, Francio
Profesio
Okupo diplomato [#]
Sanktul(in)o
Festotago 27-a de februaro
Information icon.svg
vdr

Johano de Gorzo (naskiĝis ĉ. 905, mortis la 7-an de marto 974) estis abato de Gorzo (abatejo apud Metz) kaj estas franca aŭ germana sanktulo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en la vilaĝo Vandières, Loreno. Liaj gepatroj estis servuloj sed ne malriĉaj. Li ricevis bonan edukadon.

Abato de Gorzo[redakti | redakti fonton]

En 934 Adalbero, episkopo de Metz (929–962), alvokis Johanon kun Einold por reformadi la abatejon de Gorzo.

Misio en Andaluzio[redakti | redakti fonton]

En 953, li ambasadoris por la tiama reĝo de Italio kaj posta imperiestro de la Sankta Romia Imperio Oto la 1-a ĉe la kalifo de Kordovo, Abd ar-Rahman la 3-a, kaj ties reprezentanto Ĥasdaj ibn Ŝaprut.

Fontoj[redakti | redakti fonton]