James Doohan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
James Doohan
Persona informo
Naskiĝo 3-an de marto 1920 (1920-03-03)
en Vankuvero
Morto 20-an de julio 2005 (2005-07-20) (85-jaraĝa)
en Redmond
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pneŭmonito vd
Tombo Puĝeta Fjordo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Kanado vd
Alma mater Neighborhood Playhouse School of the Theatre • Sarnia Collegiate Institute and Technical School vd
Profesio
Okupo scenaristo • televida aktoro • filmaktoro • aktoro • romanisto • sciencfikcia verkisto • voĉaktoro • tradukistomilitisto vd
Aktiva dum 1952–2005 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

James Montgomery Doohan (1920 - 2005) estis kanada aktoro kaj voĉaktoro plej konata por sia rolo kiel Montgomery Scott en la televida kaj filmaj serioj Star Trek.

James Doohan kiel Montgomery Scott en epizodo de 1967 el la televida serio Star Trek

Vivo[redakti | redakti fonton]

Dohan militservis ĉe kanada armeo kiel infanteria soldato kaj kiel piloto. Li batalis en Eŭropo dum 2-a Mondmilito, inkluzive partoprenis la invadon de Normandio dum D-Tago, en kiu li estis vundita.

Post la milito, li havis ampleksan sperton agante en radio kaj televido, kio kondukis al lia rolo kiel Scotty. Li aperis, interalie en televidserioj The Twilight Zone, GE True, Hazel, The Outer Limits, The Fugitive, Bewitched, The Man from U.N.C.L.E. kaj Bonanza.

Post la nuligo de la origina serio de Star Trek, Doohan limigite sukcesis trovi aliajn rolojn; li revenis por ludi la karakteron en la Star Trek: The Animated Series kaj la filmoj de Star Trek. Li ankaŭ aperis dum 1970-aj jaroj en epizodoj de Fantasy Island, Daniel Boone kaj Magnum, P.I. kaj filmoj Pretty Maids All in a Row produktita de Gene Roddenberry kaj Man in the Wilderness (1971).