Alĥfrido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alĥfrido
Persona informo
Ealhfrith
Naskiĝo 1-an de januaro 630 (0630-01-01)
Morto
Etno Engloj vd
Familio
Dinastio Leodwaldings vd
Patro Oswiu vd
Gefratoj AelflaedOsthrythAelfwineAldfrithEcgfrith vd
Edz(in)o Cyneburh vd
Infanoj Osric • Cyneburg of Gloucester vd
Profesio
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alĥfrido (Anglosakse Alhfriþ aŭ Ealhfriþ) estis filo de Oswiu, reĝo de Northumbria, Anglio de 641 al 670.

En 655 aŭ 656 lia patro nomumis lin subreĝo de Deira, kiu estis unu el la du regnoj kiuj kuniĝis por krei Northumbria. Li anstataŭis sian kuzon Aethelwald, kiu subtenis Penda, reĝon de Mercia kaj malamikon de Oswiu, kaj batalis kune kun Penda kontraŭ Oswiu kiam Penda invadis Northumbria en 655 kaj estis venkata kaj mortigata.

Alĥfrido edziĝis al Kuneburĥ, filino de Penda.

Dum la Sinodo de Whitby, Alĥfrido forte subtenis Sanktan Wilfrid kiam tiu ĉampionis la roman kristanan tradicion.

Laŭ la anglosaksa historiisto Bede, Alĥfrido militis kontraŭ sia patro, sed ne restas pluaj informoj. En sia Biografioj de la abatoj Bede raportas ke Alĥfrido petis permeson de sia patro akompani Benedikton Biscop al Romo.

Osric, kiu regis Northumbria de 718 al 729, estis filo aŭ de Alĥfrido kaj Kuneburh aŭ de Aldfrith, reĝo de Northumbria de 685 al 704.

Oni ne scias la mortjaron de Alĥfrido. Eble li ĉesis regi Deira ĉirkaŭ 664.