Alhred

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alhred
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 749 (0749-11-30)
Morto
Familio
Patro Eanwine vd
Edz(in)o Osgifu vd
Infanoj Alkmund de DerbyOsred la 2-a vd
Profesio
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Monero de Alhred

Alhred estis reĝo de Northumbria, Anglio, de 765 al 774.

Familio[redakti | redakti fonton]

Verŝajne li estis ano de la reĝa familio de Northumbria, kaj devenis de Ida, la unua konata reĝo de Bernicia. Lia edzino Osgifu estis aŭ filino de Oswulf, kiu regis Northumbria de 758 al 759, au nepino de Eadbert, reĝo de 737 al 758. Tiel li estis boparenco de Egbert, ĉefepiskopo de Jorko.

Regado[redakti | redakti fonton]

En 765 Aethelwald Moll estis detronigata kaj Alhred iĝis reĝo.

Pri lia regado la Anglosaksa Kroniko diras malmulte. Li interesiĝas pri ekleziaj aferoj. Lu kunvenigis eklezian konsilion kiu aprobis la misiadon en Germanio de Sankta Willehad. Restas letero de Alhred al Sankta Lull, anglosaksa ĉefepiskopo de Majenco.

En 774 Alhred estis detronigata. Laŭ Simeono de Durham li fuĝis al la regno de la piktoj. Li estis sekvata de Aethelred la 1-a, filo de Aethelwald Moll.