Savonlinna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Savonlinna

Blazono de Savonlinna

Savonlinna sur la mapo de Finnlando

Blazono Situo
komunumourbo • dua-nivela administra teritoria unuo
www.savonlinna.fi
Provinco Suda Savonio
Fondita 1639
Areo 1 973 km²
Loĝantaro 35 760 (en junio 2 015)
Finnlingvaj 97.7%
Svedlingvaj 0.1%
vdr

Savonlinna estas urbo kaj komunumo en la provinco Suda Savonio de Finnlando. Ĝis la jaro 2009 ĝi estis parto de la gubernio Orienta Finnlando. La urbo en junio 2015 havis 35 760 loĝantojn. Ĉiujare en Savonlinna okazas opera festivalo.

En 1973 plejparto el la komunumo Sääminki estis ligita al Savonlinna kaj la alia parto al Punkaharju. Savonranta estas eksa komunumo kiu estis ligita al Savonlinna en 2009 kaj Kerimäki en 2013. Tuj oriente de la centra loĝloko Savonlinna kaj tuj sude de Savonranta situas la enlanda insulo Sääminginsalo en la lago Saimaa, la plej granda insulo de Finnlando.

Olavinlinna (kastelo de Olavi) estas kastelo en la urbo Savonlinna.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]