Johano de Fordun

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johano de Fordun
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1300 (1300-11-30)
Morto 1-an de januaro 1384 (1384-01-01) (83-jaraĝa)
Lingvoj anglalatina vd
Ŝtataneco Skotlando vd
Profesio
Okupo historiistopresbiteroverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johano de Fordun (m. ĉ. 1384) estis skota kronikisto.

Li estis nemonaĥa pastro kaj verŝajne kapelano en la katedralo de Aberdeen.

Lia ĉefa verko estas Chronica gentis Scotorum (Kroniko de la skota popolo, eldonita ĉirkaŭ 1360) kiu traktis la historion de Skotlando ĝis 1153. Ĝi estis la unua kompleta historio de la lando, kvankam la enhavo eble ne tute fidindas rilate la pli fruajn epokojn.

Meze de la 15-a jarcento Walter Bower verkis aldonaĵon al la historio.