Coppet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Coppet (stacidomo).
Coppet
Blazono de Coppet
Blazono de Coppet
Blazono de Coppet
Arkadoj kaj fontano en Grande-Rue (ĉefa strato) de Coppet
Arkadoj kaj fontano en Grande-Rue (ĉefa strato) de Coppet
Arkadoj kaj fontano en Grande-Rue (ĉefa strato) de Coppet
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Nyon
Koordinatoj  46° 18′ 00″ N 6° 10′ 40″ O / 46.30000 °N, 6.17778 °O / 46.30000; 6.17778 (mapo)Koordinatoj: 46° 18′ 00″ N 6° 10′ 40″ O / 46.30000 °N, 6.17778 °O / 46.30000; 6.17778 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3 206 (2022)
Areo 1,87 km²
Alteco 373 m super marnivelo
Poŝtkodo 1296
Komunumkodo 5712
Mapo de Coppet
Situa mapo de Coppet
vdr

Coppet estas historia urbeto kaj komunumo en la distrikto Nyon en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 2855 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Coppet situas ĉe la nord-okcidenta bordo de Lago Lemano en distanco de proksimume 13 km nordoriente de Ĝenevo kaj 8 km okcidente de Nyon en regiono nomita Sankta Tero. Tra Coppet fluas la rivereto Doye, kiu fontas en Bogis-Bossey, trafluas Céligny, Founex, Commugny antaŭ alflui al Lago Lemano en Coppet.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,87 km², de kiuj 2,7% estas kovritaj de arbaro, 34,2% servas por agrikulturo kaj 62,6% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Coppet limas en nordo al Founex, en oriento al la Lago Lemano, en sudo al Tannay, kaj en okcidento al Commugny.

Kastelo[redakti | redakti fonton]

La kastelo de Coppet, de 13-a jarcento estis aĉetita en 1784 de Jacques Necker, ministro pri financoj de la franca reĝo Ludoviko la 16-a kaj patro de Madame de Staël. Tie ŝi loĝis post esti forpelita el Francio fare de Napoléon Bonaparte.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Coppet pasas la kantona ĉefvojo n-ro 1 de Zuriko tra Berno kaj Laŭzano al Ĝenevo, la tiel nomita Svisa Vojo (Route de Suisse). La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 2 kilometrojn norde de la komunumo en Chavannes-de-Bogis. Pere de la stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Laŭzano al Ĝenevo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Coppet datiĝas el la jaro 1294 kiel Copetum. Sur la teritorio de la komunumo estis trovitaj restaĵoj de lagoborda setlejo el la bronzepoko kaj de romia vilao, tombofiguro kaj mejloŝtono de la imperiestro Antonio. En la jaro 1271 la senjoroj thoire kaj Villars de Savojo akiris bienon en la Senjorujo Commugny kaj tiel fondis la merkatolokon kaj la kastelon de Coppet. En la jaro 1314 la senjorujo estis akirita de la familio Allamand, kiu en 1349 al Coppet koncedis urbajn liberecojn. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 la urbo apartenis al la Voktejo Nyon kaj ek de la revolucio al la samnoma distrikto.[3]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]