Jean-Luc Raharimanana

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jean-Luc Raharimanana (naskiĝis en Antananarivo la 26-an de junio 1967) estas madagaskara verkisto skribanta en franca lingvo.

En sia gepatra lando li skribis sian unuan pecon, Le prophète et le président (La profeto kaj la prezidento), sed ĝi ne povis sursceniĝi, kaŭze de la politika situacio.

Poste li venis al Francio por studi etnolingvistikon. Li estis ĵurnalisto, instruisto, verkis rakontojn, teatropecojn kaj romanojn. En stilo kaj agresa kaj lirika li en ili priskribas la korupton kaj la malriĉecon kiuj furiozas sur lia insulo, dum li memorigas la dolororiĉan historion de la lando.

Raharimanana partoprenis en multaj aranĝoj kaj laborrenkontiĝoj de verkistoj. Pluraj el liaj verkoj estis tradukitaj en la germanan, anglan, italan kaj hispanan.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Le prophète et le président, teatro (1989)
  • Le lépreux et dix-neuf autres nouvelles (Hatier, 1992)
  • Rêves sous le linceul (Le Serpent à Plumes, 1996)
  • Le puits, teatro (Actes Sud Papier, 1997)
  • Lucarne (Le Serpent à Plumes, 1999)
  • Nour, 1947, romano (Le Serpent à Plumes, 2001)
  • Landisoa et les trois cailloux, por la junularo (Edicef, 2001)
  • L'arbre anthropophage, rakonto (Joëlle Losfeld, 2004)
  • Madagasacar, 1947, fotoalbumo (Vents d'ailleurs, 2007)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]