Ceawlin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ceawlin
Persona informo
Ceawlin
Naskiĝo 1-an de januaro 600 (0600-01-01)
en Wessex
Morto 1-an de januaro 593 (0593-01-01) (-7-jaraĝa)
Familio
Dinastio dinastio de Wessex vd
Patro Cynric vd
Patrino unnamed wife of Cynric of Wessex vd
Gefratoj Cutha of Wessex vd
Edz(in)o unnamed wife of Ceawlin of Wessex vd
Infanoj Cuthwine • Cutha vd
Profesio
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ceawlin (mortis ĉirkaŭ 593) estis reĝo de Wessex, Anglio de 560 al ĉirkaŭ 591.

Familio kaj frua vivo[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de Cynric, reĝo de 534 al 560. En 556 li kaj Cynric venkis britojn ĉe Bernaburh (verŝajne la ferepoka terfortikaĵo Kastelo Barbury, Wiltshire).

Regado[redakti | redakti fonton]

Li altroniĝis post la morto de sia patro en 560.

En 568 li kaj sia filo (aŭ eble frato) Cutha venkis Aethelberht, reĝo de Kent.

Dum lia regado plurfoje la anglosaksoj de Wessex venkis keltajn armeojn. La unua venko raportita en la Anglosaksa Kroniko okazis ĉe Bedcanford (oni ne scias kie tiu loko situis) en 571, kiam Cuthwulf kaptis Limbury, Aylesbury, Benson kaj Eynsham, tiel konkerante teritorion en Bedfordshire kaj Oxfordshire.

Plua batalo okazis ĉe Dyrham, Gloucestershire en 577, kiam Ceawlin kaj Cuthwine (verŝajne alia filo de Ceawlin) mortigis tri keltajn reĝojn, Coinmail, Condidan kaj Farinmail, kaj kaptis Gloucester, Cirencester kaj Bath. Per tiu venko Ceawlin apartigis la keltojn de Kimrio de tiuj de Dumnonia.

Tria venko kontraŭ la keltoj okazis ĉe Fethan Leag en 584, eble en Oxfordshire. Laŭ la Anglosaksa Kroniko Ceawlin kaptis multe da urboj, sed lia filo Cutha mortis dum la batalo.

Laŭ la anglosaksa historiisto Bede, la aliaj anglosaksaj reĝoj sude de Rivero Humber agnoskis Ceawlin kiel sia superulo. Tamen Wessex ne povis reteni ĉiujn teritoriojn konkeritajn de Ceawlin: post ties morto Mercia kaj Kent kaptis partojn de tiuj regionoj.

Detroniĝo kaj morto[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ 591 Ceawlin malvenkis kaj estis detronigata. Ceol, filo de Cutha, gajnis la tronon de Wessex. Ceawlin mortis ĉirkaŭ 593.