Mikaelo Korybut Wiśniowiecki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mikaelo Korybut Wiśniowiecki
Reĝo de Respubliko de Ambaŭ Nacioj
Regado 1669-1673
Antaŭulo Johano Kazimiro
Sekvanto Johano la 3-a Sobieski
Persona informo
Naskonomo pole Michał Korybut Wiśniowiecki, litove Mykolas I Kaributas Višnioveckis
Naskiĝo 31-an de majo 1640 (1640-05-31)
en Bilyi Kamin
Morto 10-an de novembro 1673 (1673-11-10) (33-jaraĝa)
en Lvivo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per venenado per manĝaĵo vd
Tombo St. Leonard's Crypt vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Respubliko de Ambaŭ Nacioj vd
Alma mater Carolinum • Universitato de Karolo vd
Subskribo Mikaelo Korybut Wiśniowiecki
Familio
Dinastio House of Wiśniowiecki vd
Patro Jeremi Wiśniowiecki vd
Patrino Gryzelda Konstancja Zamoyska vd
Edz(in)o Eleonore of Austria, Duchess Consort of Lorraine vd
Profesio
Okupo monarko vd
Verkado
Verkoj Hustyn Chronicle vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mikaelo Korybut WIŚNIOWIECKI [viŝnjovjecki] (naskiĝis la 31-an de julio 1640 en Biały Kamień (Volinio), mortis la 10-an de novembro 1673 en Lvov) - la reĝo de Pollando kaj la granda duko de Litovio en jaroj 1669-1673. Estis poligloto, konis la francan, germanan, italan, turkan, tataran kaj latinon.

Elekto[redakti | redakti fonton]

Michał Korybut kiel kandidato por la pola trono estis favorata de nobelaro, por kiu estante nek riĉa nek sperta ne estis danĝera por ties „ora libero”. Elektita la 19-an de junio 1669. Krom li estis kvar alinaciaj kandidatoj. Tamen la nobelaro post malbonaj spertoj kun fremdaj monarkoj voĉdonis por „Piasto”, kontraste al magnatoj, kies porfranca partio kune kun primaso Mikołaj Prażmowski aŭ granda krona hetmano Jan Sobieski tuj poste fariĝis opozicia, planante senvalidigon de la elekto, eĉ detronigon de la reĝo, kiu tamen kroniĝis la 29-an de septembro 1669 en Krakovo.

Milito kaj maldaŭra paco kun Otomana Imperio[redakti | redakti fonton]

Junie 1672 100-mila turka armeo komandata de sultano Mehmedo la 4-a sieĝis Kamieniec Podolski, kiu la 26-an de aŭgusto kapitulaciis. Lvovo post 10 tagoj de sieĝo pagis tributon. Tataraj taĉmentoj atingis Hrubieszów, Jasło kaj Biecz. Iris al Gołąb apud Vistulo, kie estis la reĝo kaj kolektiĝis la lasta rezervarmeo. Oktobre pro malespera peto de senatanoj Jan Sobieski ekiris kun parto de armeo al tataraj taĉmentoj. Apud Niemirów forpelis armeon de Ĝambet Geraj. Apud Komarno la duan, kaj apud Petranka la trian. Rezulte de la unua etapo de la milito restis malfacile akceptebla Pactraktato de Buĉaĉ, kiu donis al Otomana Imperio orientajn terenojn kaj devigis la Respublikon de Ambaŭ Nacioj pagi ĉiujaran tributon. Ukrainon ricevis kozakoj, kiel subuloj de la turka ŝtato.

Danke al diplomateco Pollando eliminis tatarojn de Selimo Gerajo la Unua kaj kozakojn de Petro Doroŝenko partopreni la militon flanke de Turkio. Verŝajne rezulte de diplomatio sekvis atako de kalmukoj en Krimeon kaj kontraŭ Doroŝenko. Krimea Ĥanlando estis tiel detruita, ke Selimo Gerajo ne kapablis helpi al turkoj.

Post pluraj intervenoj kaj subvencioj de flankaj ŝtatoj, i.a. la papeca, Michał Korybut komencis militan antaŭpreparon. Oktobre 1673 en tendaro apud Skwarzawa inspektis 40 milojn de la krona armeo kaj 50-on de kanonoj. Tamen pro malsano devis transdoni la komandon al Jan Sobieski.

Ĥotin[redakti | redakti fonton]

Apud Ĥotin ektroviĝis 30 mila korpuso de Hussain Paŝao, en Kamieniec Podolski restis 18 mila korpuso de Halil Paŝao. En Iaşi estis 15 mila korpuso de Kaplan Paŝao. Jan Sobieski decidis iri kontraŭ Hussain. Li ĉirkaŭis la ĉefan armeon en la Fortikaĵo de Ĥotin, kiun la 2-an tagon sturme konkeris. La granda venko de poloj ne fariĝis turnopunkta en militado por regajni Kamieniec Podolski, sed firmigis la pozicion de Jan Sobieski en Eŭropo kaj pligrandigis estimon por li inter turkoj, kiuj de nun nomis lin „leono de Pollando”.