Engelbert Pernerstorfer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Engelbert Pernerstorfer
Persona informo
Naskiĝo 27-an de aprilo 1850 (1850-04-27)
en Vieno
Morto 6-an de januaro 1918 (1918-01-06) (67-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Centra Tombejo de Vieno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Alma mater Universitato de Vieno
Okupo
Okupo politikistoĵurnalistopedagogoinstruisto
vdr

Engelbert Pernerstorfer (n. 27-an de aprilo 1850 en Vieno; m. 6-an de januaro 1918 samloko) estis aŭstra politikisto kaj ĵurnalisto.

Engelbert Pernerstorfer aktivis kiel instruisto. Li apartenis al la germannacia rondo ĉirkaŭ Georg Ritter von Schönerer, laŭ sia iniciato en 1880 ekestis la Germana Lernejo-Asocio. Ekde 1881 li esits kun- kaj ekde 1883 nura eldonanto kaj redaktanto de la gazeto „Deutsche Worte“. En 1882 li partoprenis la starigon de germannacia Programo de Linz.

Ekde 1885 ĝis 1897 kaj ekde 1901 ĝis 1918 li estis parlamentano de la Imperia Konsilantaro, ekde 1896 membro de la Socialdemokratia Partio de Aŭstrio. (Antaŭe li apartenis la rondon de la Fabianoj, rondo de socialreformemaj intelektuloj, el kiu en 1896 naskiĝos la Socialpolitika Partio). Krom Victor Adler Pernerstorfer fariĝis unu el la partiestroj de la socialdemokratio, li reprezentis la germannacian tendencon ene de la laborista movado. Ekde 1907 li estis vicprezidanto de la dua ĉambro de la Imperia Konsilantaro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]