Andreo Gromiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andreo Gromiko
Persona informo
Андрэй Андрэевіч Грамыка
Naskiĝo 5-an de julio 1909 (1909-07-05)
en Staryja Hramykі, Gomelsky Uyezd,  Rusia Imperio
Morto 2-an de julio 1989 (1989-07-02) (79-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo Novodeviĉje tombejo vd
Religio ateismo vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco SovetunioRusia Imperio vd
Alma mater Belorusia Ŝtata Ekonomika Universitato vd
Partio Komunista Partio de Sovetunio vd
Familio
Edz(in)o Lydia Gromyko vd
Infanoj Anatoly Gromyko • Emilia Andreevna Gromyko vd
Parencoj Raisa Gorbaĉova vd
Profesio
Okupo politikistodiplomatoekonomikisto • memuaristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Andreo GROMIKO (ruse Андрей Андреевич Громыко, beloruse Андрэй Андрэевіч Грамыка; Andrej Andreeviĉ Gromiko; 5-a/18-a de julio 1909 - 2-a de julio 1989) estis eminenta sovetunia diplomato, ŝtata kaj politika aganto. Inter 1985 kaj 1988 li estis prezidanto de la Prezido de Supera Soveto de Sovetunio. En 1944 li gvidis sovetunian delegacion en la konferenco de Dumbarton-Oaks (Usono), kie estis pridiskutita fondo de la Unuiĝintaj Nacioj (UN). En 1945 la gvidis sovetunian delegacion en konferenco en San-Francisko, kie estis fondita UN, kaj subskribis la Statuton de UN de sovetunia flanko.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Andreo Gromiko naskiĝis en vilaĝo Starie Gromiki (tiutempe situanta en Mahiljoŭa gubernio de la Rusia imperio, nuntempe en la Vetka distrikto de la Homela regiono en Belorusio). Lia patro Andrej Matveeviĉ Gromiko devenis el nobela familio, el kiu plejparto perdis siajn nobelajn rajtojn kaj estis aligitaj al malnobelaj klasoj. En oficiala biografio de Andreo Gromiko estis verkite, ke lia patro estis kamparano, kaj laboris en uzino. Lia patrino Olga Jevgenjevna Bekareviĉ devenis el pastra familio.

Post fino de sepjara lernejo, Andreo Gromiko lernis en teknika lernejo en Homel. En 1932 li finis studadon en Minska agrara instituto kaj en 1936 finstudis en Scienc-esplora instituto de agrokultura ekonomiko en Moskvo. De 1936 li estis ĉefa scienca kunlaboranto, poste sciencista sekretario en Instituto de ekonomiko kadre de la Sovetunia Akademio de Sciencoj. De 1939 li servis en Popola Komisarejo pri la Eksteraj Aferoj de USSR kiel ĉefo de fako de amerikaj landoj.

Postenoj[redakti | redakti fonton]

Inter 1939 kaj 1943 li estis konsilisto de Plenrajta Reprezentejo de USSR en Usono. De 1943 ĝis 1946 li estis ambasadoro de USSR en Usonokaj samtempe sendito en Kubo. Inter 1946 kaj 1948 li servis kiel konstanta reprezentanto de USSR ĉe UN. De 1946 ĝis 1952 kaj de marto 1953 ĝis februaro 1957 li oficis kiel vicministro pri eksteraj aferoj.

Inter 1952 kaj 1956 li estis kanditato kaj inter 1956 kaj 1989 - membro de Centra Komitato (CK) de la KPSU; de la 27-a de aprilo 1973 ĝis la 30-a de septembro 1988 estis membro de la Politburoo de la CK de KPSU. En 1956 li fairĝis doktoro de ekonomikaj sciencoj. Inter 1957 kaj 1985 li oficis kiel Ministro pri eksteraj rilatoj de USSR. Lia 28-jara oficperiodo en ĉi-tiu posteno estis plej longtempa en la 20-a jarcento. Samtempe, de la 24-a de marto de 1983 ĝis la 2-a de julio de 1985 Andreo Gromiko servis kiel unua vicĉefministro de USSR.

Inter 1985 kaj 1988 li oficis en la posteno de Prezidanto de Prezidio de Supera Soveto de USSR. En la jaroj 1946-1950 kaj 1958-1989 li estis deputito de Supera Soveto de Sovetunio. En oktobro de 1988 li demisiis.

En la urbo Vetka el la nomo de Andreo Gromiko estis nomita strato, en Homel al Andreo Gromiko estis establita statuo kaj nomita skvaro.

Medaloj kaj Premioj[redakti | redakti fonton]

Sinjoro Ne[redakti | redakti fonton]

Pro malcedema maniero de intertraktadoj Andreo Gromiko ricevis de alilandaj diplomatoj moknomon "Sinjoro Ne", sed li mem deklaris, ke "Mi nur defendis interesojn de mia ŝtato" kaj "Mi pli ofte aŭdis "ne", ol elparoladis ĉi tia vorto mem".