Karel Ledeganck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karel Ledeganck
Naskiĝo 9-an de novembro 1805
en Eeklo
Morto 19-an de marto 1847
en Gento
Nacieco flandro
Sukcesis kiel poeto
Reprezentaj verkoj Belga Antologio, flandra parto; Paĝoj el la Flandra Literaturo
Persona informo
Tombo Campo Santo
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Belgio
Alma mater Genta Universitato
Okupo
Okupo poeto • politikistojuristoverkisto
vdr

Karel LEDEGANCK (naskita la 9-an de novembro 1805 en Eeklo; mortinta la 19-an de marto 1847 en Gento) estis flandra poeto.

Citaĵo
 ...Li estis kaj estas ankoraŭ nuntempe (1904) la plej amata flandra poeto. Liaj versaĵoj estas plenaj je ĉarmega harmonio kaj senafekta amindeco; li per simpla, dolĉa, popola lingvaĵo priskribas plej amindajn subjejtojn kaj li ludi vere en la flandra poezio la rolon kiun ludis H. Conscience en la proza literaturo : ambaŭ estis popolaj verkistoj. Ledeganck mortis tro juna, antaŭ ol li povis efektivigi kion esperigis liaj unuaj verkoj.
Lia majstraĵo estas La tri fratinaj urboj, en kiu li prikantas la devenon kaj la estontecon de la tri gloraj flandraj urboj : Bruĝo, Gento, Antverpeno... la parto kiu prijantas Bruĝon : en ĝi la verkinto plendas pri la iama gloro de Bruĝo, kies morton kaaŭzis la alpreno de la francaj lingvoj kaj moroj; poste, vidinte ke Bruĝo estis baldaŭ starigonta kun granda festo statuon de unu el siaj plej gloraj idoj : Simon Stevin, tre fama matematikisto, li antaŭsentas la estontan reviviĝon kaj gloriĝon de tiu urbo. 
— Paĝoj el la Flandra Literaturo, p. 19

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • Al Antverpeno. (Fragmento.) En: Belga Antologio. Flandra parto. Antverpeno: Belga Esperanto-Instituto, 1928. Paĝoj 95–99.
  • Al Bruĝo. En : Paĝoj el la Flandra Literaturo, Bruĝo, 1904; tradukis Maurice Seynaeve