Hallein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salokubo de Hallein sur la Stadtbrücke (urba ponto)
Tombo de Gruber kaj muzeo

Hallein estas la dua plej granda urbo en la aŭstra federacia lando Salcburgo (Salcburgio) kaj situas ĉirkaŭ 15 kilometrojn sude de la landa ĉefurbo Salcburgo. Hallein estas ĉefurbo de la distrikto Tennengau kaj grava industria urbo.

En Hallein nomitis evangelia kirko por Joseph Schaitberger. La freskojn sur la urbodomo faris Theodor Kern.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ 2.500 a.K., t.e. en la frua ŝtonepoko, ekzistis setlejo en la areo de la hodiaŭa urbokvartalo Dürrnberg, kiel dokumentis trovaĵoj. Oni supozas ke tiuj homoj nur restis en ĉi tiu alteco en la someraj monatoj pro klimataj kondiĉoj kaj nur por ekspluati salon (printempa salakvo). Ĉar ekzistas nur tre malmultaj trovaĵoj de la bronzepoko, estas verŝajne ke ĝis ĉ. 750 a.K. ekzistis neniu permanenta setlejo en tiu areo ĝis la unua jarcento a.K. Daŭris ĝis la mezo de la t.n. Hallstatt-periodo ke tie plia agado, verŝajne denove lige kun salo, denove ekis. Kiel antaŭaj elfosadoj montris, la salo estis nur eltirita supergrunde, pli profunden ol proksimume 150 m en la monton.

De ĉirkaŭ 700 a.K la keltoj venis kaj ekloĝigis sur la montoj Dürrnberg sur kiu ekzistis signoj de la sidejo de duko kiu gajnis sian enspezon imposte per salminado. Tamen pro la malmultekosta mara salo de la romianoj, salminado plene haltis komence de la 1-a jarcento p.K. Spuroj de romiaj tomboj surmonte ne estis trovitaj, sed certe estas keltaj tomboj.

La Markomanaj militoj (167-180) markis la provizoran finon de setlado en la Hallein-areo. Tiam nova ondo de setlistoj sekvis, ĉi-foje estis romianoj kiuj konstruis biendomojn en la areo ĉirkaŭ Hallein, ekzemple je Kellau en Golling an der Salzach, ĉe la Adneter Riedl kaj en Puch bei Hallein. Ekde la 3-a jarcento p.K. romiaj setlejoj rekte en la Hallein-areo denove postflareblas, ĉefe danke al moneraj trovitaĵoj el la tempo de imperiestro Aŭreliano (270-275) ĝis imperiestro Valeriano. Romia ceramikforno estis trovita en la ĝardeno de la domo de la surlok filio de la ordeno de la Fratinoj lernejaj.

Ĉirkaŭ 450, Sankta Severino aperis en tiu ĉi areo. Post lia morto la provinco Noricum komencis malkreski ĝis la bavaroj avancis en la nordsalcburgian teritorion, do komence de la 6-a jarcento. Sanktan Ruperton sekvis episkopo Arno kaj ties grava registro-projekto de Notitia Arnonis. Sed en ĝi troviĝas nur vilaĝo Gamp (hodiaŭ kvartalo de Hallein), dume fontoj pri eventualaj loĝantoj en Hallein/Dürnberg mem silentas. Daŭris ĝis la 11-a jarcento ke vivo rekomencis en Hallein.

Tiam ankaŭ la salo-komerco estis rehavigita. Sed ankoraŭ ne ĉe Dürrnberg, sed ĉe Tuval la montaro inter Guetrat-ruino kaj St. Leonhard (Grödig). Tamen, geologie parolante, salogajno povus esti okazinta nur en la areo de la ruinoj direkte al Kaltenhausen (Au). Nun atestoj denove komenciĝis: en 1123, ĉefepiskopo Konrado de Abenberg donacis salfabrikon de sur Tuval al la kapitularo de la katedralo de Salcburgo: sed la dokumento ĉi-relate estis falsaĵo. Tio fariĝis por povi aserti malnovajn posedrajtojn kontraŭ la berchtesgaden-a princa provostujo. Princo-Provosto (vidu ankaŭ Salo-Militon). La unua vera, nefalsita dokumento datiĝas el la 14-a de aprilo 1191, en kiu unuafoje estas dokumentita salfabriko de sur Tuval.

La urbo Hallein unue estis menciita en dokumento en 1198 kiel Muelpach, sed salminado de sur Dürrnberg estis dokumentita jam en 1191. Tamen ne plu eblas determini, kiam tie oni efektive retrovis salajn kuŝejojn. La dokumento de 1198 de ĉefepiskopo Adalberto el Bohemujo dekretis ke ĉiuj enspezoj salaj juste estu dividitaj inter la ĉefepiskopo, la katedrala kapitularo kaj Berchtesgaden. de la sallaboroj sur la Tuval de la Barmsteinen ĝis la Alm (Königsseeache) kaj Grafengaden devus esti dividita egale inter la ĉefepiskopo, la katedralĉapitro kaj la Berchtesgaden-monaĥejo.

Hallein urbiĝis[redakti | redakti fonton]

Hallein iĝis grandurbo en 1230 kaj estis nomita Hallein de la unua duono de la 13-a jarcento (Hallinum en 1237, Haellinum en 1244). Ĉe tiu tempo, salproduktado sur Tuval malpli gravis dume Dürrnberg regravis. En 1218 ekzistis naŭ salujoj en la urboregiono, kiuj estis forigitaj en la 19-a jarcento kun la escepto de la Colloredo-komplekso de 1798 kaj la salfabriko estis translokigitaj al la Perner-insulo inter 1854 kaj 1862. Ĝi ankaŭ estis la sidejo de distrikta tribunalo.

La plej malnova kerno de Hallein formiĝis ĉirkaŭ la paroka preĝejo de Hallein je la fino de la 12-a jarcento. La bierfarejoj situis pli malsupre sur malgranda ebenaĵo inter la rivero Salzach kaj la aluviejo de Kothbach-rojo. Ĝi estis la komenco de la evoluo de kerno supren de la preĝejo kaj malsupren ĉirkaŭ la Malsupra foirejo. La 17-an de julio 1284 falis granda kvanto da neĝo kaj pro tio okazis terura malsato, dum kiu multaj homoj malsatis.

La prikeltkultura muzeo nun situas en la antaŭa admininistrejo de la salejo (1654), kie spekteblis jam ekde 1970 eksponitaj trovitaĵoj de la Hallstatt- kaj La Tène-epokoj de la tombejoj de Dürrnberg same kiel la rekonstruo de princa tombo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Homoj rilataj al Hallein[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]