Anniviers

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anniviers
Blazono de Anniviers
Blazono de Anniviers
Blazono de Anniviers
La Valo de Anniviers
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Sierre
Koordinatoj  46° 11′ 00″ N 7° 36′ 00″ O / 46.18333 °N, 7.60000 °O / 46.18333; 7.60000 (mapo)Koordinatoj: 46° 11′ 00″ N 7° 36′ 00″ O / 46.18333 °N, 7.60000 °O / 46.18333; 7.60000 (mapo)
Areo 243,15 km²
Alteco 1 202 m super marnivelo
Poŝtkodo 3961
Komunumkodo 6252
Mapo de Anniviers
Mapo pri la situa de Anniviers en la Distrikto Sierre
vdr

Anniviers estas nova svisa komunumo, kreita en 2006 en la Distrikto Sierre en Kantono Valezo. Ne estas tiunoma urbo, la komunumo prenis sian nomon el la valo de Anniviers kiu estas la akvokolekta areo de rivero Navizence, kun la Zinal-Glaĉero, la Moiry-Glaĉero kaj la baraĵa lago de Moiry.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo situas proksimume 115 km (birdfluge) oriente de Ĝenevo kaj proksimume 84 km (birdfluge) sude de Berno.

Kun 243,15 km², Anniviers estas la tria plej vasta komunumo el Svislando post Bagnes kaj Davos (stato 2007).

Krom la integriĝintaj ekskomunumoj, la komunumo entenas la vilaĝetojn Cuimey, Fang, Le Bouillet,La Comba, Les Pontis, Les Toueilles, Mayoux, Mottec, Mission, Niouc, Pinsec, Pralong, Soussillon kaj Zinal, fama ski-stacio.

Ekzistas ankaŭ vilaĝo Saint-Jean, kiu estis parto de la malnova komunumo Ayer, do nekonfuzenda kun la ĉefloko de la malnova komunumo Saint-Jean.

En la teritorio de la komunumo troviĝas la montoj Weisshorn (4505 m) kiu limas ĝin kun komunumo Randa; Dent Blanche (4357 m) kiu faras ĝian limon kun Evolène kaj Zermatt; Zinalrothorn (4221 m); Obergabelhorn (4063 m), limo kun Zermatt; Grand Cornier (3 962 m); Wellenkuppe (3903 m); Besso (3667 m) kaj les Diablons (3 609 m).

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Anniviers limas al la sekvantaj komunumoj:

Okcidente: Evolène , Saint-Martin, Nax VS (kiu de 2011 estas parto de nova komunumo Mont-Noble, Grône;
Norde: Chalais, Chippis, Sierre, Salquenen (germane Salgesch);
Oriente: Salquenen, Leuk, Agarn, Oberems, Randa, Täsch;
Sude: Zermatt.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Por iri al Annivier, uzu la svisan aŭtovojon A9, eliru en Sierre-oriento kaj sekvu tre pitoreskan montan ŝoseon.

Historio[redakti | redakti fonton]

La 26-an de novembro 2006, la civitanoj de la komunumoj Ayer, Chandolin, Grimentz, Saint-Jean, Saint-Luc kaj Vissoie konsentis pri la kunfandiĝo, kiu efektiviĝis de la 1-an de januaro 2009.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj el komunumoj, kiuj kunfandiĝis al Anniviers[redakti | redakti fonton]